Към съдържанието

Granda striko en Eŭropo

от Fuzzy, 15 ноември 2012

Съобщения: 34

Език: Esperanto

lagtendisto (Покажи профила) 16 ноември 2012, 18:05:11

futbalemulo:Mi pensas ke la laboristaro de la periferiaj landoj de EU estas pagante altegan prezon pro la ampleksigo de la unio: altega senlaboreco, malaltigo de salajroj, kune kun malfermo de landlimoj al eksaj laboristoj. Se la perdo de rajtoj de la laboristaro ne ĉesas, la estonteco estas ne prediktebla...
Mi ankaŭ ne komprenas la celojn de tioj strikoj. Iu de strikantoj estas samtempe entute balotkapabla civitano, ĉu ne? Kial ili ne uzas la forton de balotrajto por enmeti la politikistojn tiujn ili volas? Ĉu ili dormigis dum lastan surlokan baloton? Aparte tion. Kion de landlimoj? Vidu vian pasporton de Europa Unio plu zorgeme. Esti kia civitano de Eŭropa Unio. Iuj membro de pasporto de Europa Unio enhavas la stato de esti kia enlandano, ne eksterlandano, tute en Eŭropa Unio. Estas tempo por realigi persone tion tutklare.

Altebrilas (Покажи профила) 17 ноември 2012, 14:00:42

Spreecamper, ĉu vi proponas al Grekoj veni amase loĝi kaj labori en Germanion?

lagtendisto (Покажи профила) 17 ноември 2012, 14:44:40

Altebrilas:Spreecamper, ĉu vi proponas al Grekoj veni amase loĝi kaj labori en Germanion?
Mi absoluta proponas nenion. Iu (grupo de) civitano(j) de Eŭropa Unio devas kaj povas decidi meme kie loĝi kaj labori 'amase' en tempo kaj 'nombro de civitano'.

Tonyodb (Покажи профила) 17 ноември 2012, 15:28:04

Fuzzy:Mi volus kompreni, kion deziras akiri la strikantoj? Ĉu la striko ne malbonigas ekonomikon eĉ plie? Do kian profiton oni esperas ricevi de la striko?
Mi estis unu el tiuj strikantoj, kaj do mi provos klarigi mian vidpunkton. Fakte mi jam faris tion okaze de antaŭaj protestoj, en mia blogo http://www.delbarrio.eu/blo/2012/05/scienco-naciis...

Baze, temas pri tio ke ĝenerale la raportoj en amaskomunikiloj emfazas la problemojn kaj la penojn de la nacioj, sed kiuj fakte suferas estas la civitanoj. Sed, atentu, ne ĉiuj civitanoj sammezure. Kelkaj, hazarde tiuj pli kulpaj pri la krizo, bone eltenas ĝin, kaj foje eĉ profitas, sum la malpli potencaj landanoj devas suferi la konsekvencojn de la troavido de la unuaj.

Oni ekzemple parolas pri la ŝuldo de Hispanio. Sed fakte la ŝtata ŝuldo estis ĝis antaŭ nelonge malalta kompare kun ekz. tiu de Germanio. Tamen, la registaroj decidis ke la ŝtato devus respondeci pri la problemoj de la bankoj. Ankaŭ la eŭropuniaj institucioj decidis ke la hispania ŝtato devas certigi la repagon de la banka ŝuldo (interalie tiu, kiun oni ŝuldas al aliaj bankoj), por akiri pliajn pagojn kiuj pligrandigos la iaman ŝuldon.

Nu, ĉio ĉi ne tre kontentigas multajn el ni. Ni ankoraŭ ne scias kial estas tiel grave subteni la bankojn kaj aliajn grandajn entreprenojn, pli ol konservi la sociajn avantaĝojn, kiel sanon aŭ edukadon (kiuj cetere estas multe pli malgrandaj ol tiuj en Norda Eŭropo). Jen kial ni strikas kaj protestas, por ke la ŝarĝo ne falu ĉiam sur la ŝultrojn de la laboristoj aŭ la senpovuloj.

Toño

Altebrilas (Покажи профила) 17 ноември 2012, 22:53:48

En la tempo de komunismo Eŭropo estis dividata inter Okcidento kaj Oriento. Nun per la financa tutmonda kapitalismo ĝi estas dividata inter Nordo kaj Sudo.

auxro (Покажи профила) 19 ноември 2012, 11:38:10

Tonyodb:
Oni ekzemple parolas pri la ŝuldo de Hispanio. Sed fakte la ŝtata ŝuldo estis ĝis antaŭ nelonge malalta kompare kun ekz. tiu de Germanio. Tamen, la registaroj decidis ke la ŝtato devus respondeci pri la problemoj de la bankoj. Ankaŭ la eŭropuniaj institucioj decidis ke la hispania ŝtato devas certigi la repagon de la banka ŝuldo (interalie tiu, kiun oni ŝuldas al aliaj bankoj), por akiri pliajn pagojn kiuj pligrandigos la iaman ŝuldon.
Nu, se oni strikas kontraŭ la savo de bankoj per ŝtata mono, estas jam alia afero.
Ĝenerale oni emfazas ke homoj strikas kontraŭ monŝpara politiko.

Altebrilas (Покажи профила) 20 ноември 2012, 18:04:07

Nu, se oni strikas kontraŭ la savo de bankoj per ŝtata mono, estas jam alia afero.
Ĝenerale oni emfazas ke homoj strikas kontraŭ monŝpara politiko.
Estas la sama afero: post malplenigo de la kasoj por savi la bankojn, oni devas ŝpari monon por denove plenigi ilin.

Koracio (Покажи профила) 23 ноември 2012, 19:21:11

Iu de strikantoj estas samtempe entute balotkapabla civitano, ĉu ne?

Jes, sed ĉiun kiun ili balotas, tiu faras la saman politikon diktata de la germanoj, kiu kondukas ilin al la malrapida bankroto.

robbkvasnak (Покажи профила) 23 ноември 2012, 19:35:18

Ne "la germanoj" sed la germana registaro. Mi rigardas Deutsche Welle ĉiun tagon kaj legas germanajn ĵurnalojn. Ne ĉiuj germanoj samopinias kun la registaro - fakte dum la sekvontjaraj elektoj Merkel kaj ko. devos forte lukto por reteni la povon.

Sunjo (Покажи профила) 23 ноември 2012, 19:49:06

Mi tre bedaŭras la sintenon de Koracio. Kaj kvankam la germana registaro kaj sinjorino Merkel apenaŭ estas defendindaj mi dubas ke ili kaŭzis la krizon. Kompreneble kulpigi aliulojn (prefere eksterlandanojn) estas la plej facila solvo kaj tre populara je politikistoj kaj amaskomunikiloj. Oni ne nepre kredu ĉion kion ili diras.

Обратно нагоре