Meddelanden: 34
Språk: Esperanto
Fuzzy (Visa profilen) 30 november 2012 05:30:31
Tonyodb:Ni ankoraŭ ne scias kial estas tiel grave subteni la bankojn kaj aliajn grandajn entreprenojn, pli ol konservi la sociajn avantaĝojn, kiel sanon aŭ edukadon (kiuj cetere estas multe pli malgrandaj ol tiuj en Norda Eŭropo). Jen kial ni strikas kaj protestas, por ke la ŝarĝo ne falu ĉiam sur la ŝultrojn de la laboristoj aŭ la senpovuloj.ToñoDankon por viaj klarigoj.
Sed ĉu ne estas evidente, ke se la registaro lasos la grandajn bankojn kaj entreprenojn fali, tiam la ekonomia situacio ege malboniĝos? Kaj tio eĉ pli forte batos la laboristojn, ĉu ne.
Ĉu vi ne pensas ke la registaro scias kion ĝi faras? Hispanio ja estas demokratia lando, do vi mem elektis tiun estrojn.
Ĉu vi opinias ke Eŭropo povas trairi la grandegan krizon sen malkonservo de la sociaj avantaĝoj? Kiamaniere la eŭropa ekonomiko kapablas sukcese konkuradi kun la ĉina, se la ĉinoj, ekzemple, eĉ ne havas tutpopolan pensian sistemon.
Ne eblas eterne vivi per ŝuldoj. Iam tempas la ŝuldojn redoni.
Tonyodb (Visa profilen) 1 december 2012 13:00:34
Fuzzy:Sed ĉu ne estas evidente, ke se la registaro lasos la grandajn bankojn kaj entreprenojn fali, tiam la ekonomia situacio ege malboniĝos? Kaj tio eĉ pli forte batos la laboristojn, ĉu ne.Oni povas tion verki tute inverse: ĉu ne estas evidente ke se la registaro lasos la laboristojn fali, tiam la ekonomia situacio ege malboniĝos? Kaj tio eĉ pli forte batos la bankojn kaj la entreprenojn, ĉu ne.
Ĉar fakte ĝuste tio okazis: la konsumado fariĝis tiel malgranda, ke la entreprenoj nun komencis suferi pro manko de enspezoj. Kreiĝis diabla cirklo, en kiu homoj ne elspezas (kaj ankaŭ ne ŝparas), kaj do entreprenoj enspezas malpli, maldungas laboristojn, kiuj elspezas malpli, kaj tiel plu.
Fuzzy:Ĉu vi ne pensas ke la registaro scias kion ĝi faras?Jes, ili perfekte scias kion ili faras: inter la diversaj eblecoj, ili decidis favori siajn amikojn kaj sian klason.
Fuzzy:Hispanio ja estas demokratia lando, do vi mem elektis tiun estrojn.Nu, mi akceptas ke oni elektis tiun registaron, interalie ĉar la alternativoj ne estis en tiu momento tre altiraj.
Sed demokratio ne konsistas nun el unufoja elektado de regantoj. Manifestacioj, strikoj, protestoj kaj kontestado estas ankaŭ integra parto de la demokratia procezo, kaj jen kial ni protestas.
Fuzzy:Ĉu vi opinias ke Eŭropo povas trairi la grandegan krizon sen malkonservo de la sociaj avantaĝoj? Kiamaniere la eŭropa ekonomiko kapablas sukcese konkuradi kun la ĉina, se la ĉinoj, ekzemple, eĉ ne havas tutpopolan pensian sistemon.Jen kion mi pleje kontestis en mia antaŭe menciita blogero: ke mi ne kredas je la "eŭropa" ekonomiko, aŭ tiu "ĉina". Tiuj naciistaj konsideroj estas tute misgvidaj.
Kaj kompreneble, mi esperas kaj subtenas ke baldaŭ ĉinianoj akiros bonajn laborajn kondiĉojn. Mia celo estas ke ni ĉiuj ĝuu bonajn vivkondiĉojn, ne ke ni ĉiuj akiru la vivkondiĉojn de la malriĉuloj de Ĉinio (ĉar ankaŭ tie la riĉuloj ĝuas similan kaj eĉ pli bonan vivon ol vi kaj mi).
Fuzzy:Ne eblas eterne vivi per ŝuldoj. Iam tempas la ŝuldojn redoni.Kompreneble, sed mi ne volas redoni la ŝuldojn de aliaj pli riĉaj. Ili mem pagu, kaj ne kaŝu sin malantaŭ naciaj konsideroj. Tiu estas la kerna punkto.
---
Toño
Fuzzy (Visa profilen) 4 december 2012 15:28:35
Tonyodb:la konsumado fariĝis tiel malgranda, ke la entreprenoj nun komencis suferi pro manko de enspezoj. Kreiĝis diabla cirklo, en kiu homoj ne elspezas (kaj ankaŭ ne ŝparas), kaj do entreprenoj enspezas malpli, maldungas laboristojn, kiuj elspezas malpli, kaj tiel plu.Nu, do por malkonstrui la diablan cirklon necesas pagi monon al la homoj, do necesas doni al ili laboron, do necesas subteni la entreprenojn -- kiel agi alimaniere? Ĉu simple disdoni monon al la popolo?
Tonyodb:Ĉu vi opinias la estrojn tiom riskemaj homoj, ne timantaj eventualan revolucion?
Fuzzy:Ĉu vi ne pensas ke la registaro scias kion ĝi faras?Jes, ili perfekte scias kion ili faras: inter la diversaj eblecoj, ili decidis favori siajn amikojn kaj sian klason.
Tonyodb:Protesti -- senprobleme, sed la striko ja malprofitigas la ekonomikon.Fuzzy:Hispanio ja estas demokratia lando, do vi mem elektis tiun estrojn.Nu, mi akceptas ke oni elektis tiun registaron, interalie ĉar la alternativoj ne estis en tiu momento tre altiraj.
Sed demokratio ne konsistas nun el unufoja elektado de regantoj. Manifestacioj, strikoj, protestoj kaj kontestado estas ankaŭ integra parto de la demokratia procezo, kaj jen kial ni protestas.
Tonyodb:Sed la eŭropa kaj la ĉina ekonomikoj ja ege malsimilas, kaj vere la eŭropanoj kaj la ĉinoj vivas en tre malsimilaj situacioj!
Fuzzy:Ĉu vi opinias ke Eŭropo povas trairi la grandegan krizon sen malkonservo de la sociaj avantaĝoj? Kiamaniere la eŭropa ekonomiko kapablas sukcese konkuradi kun la ĉina, se la ĉinoj, ekzemple, eĉ ne havas tutpopolan pensian sistemon.Jen kion mi pleje kontestis en mia antaŭe menciita blogero: ke mi ne kredas je la "eŭropa" ekonomiko, aŭ tiu "ĉina". Tiuj naciistaj konsideroj estas tute misgvidaj.
Tonyodb:Ĉu vi esperas ke la ĉinoj ekos labori malpli multe kaj tiamaniere la eŭropanoj sukcesos iĝi pli konkurkapablaj?
Kaj kompreneble, mi esperas kaj subtenas ke baldaŭ ĉinianoj akiros bonajn laborajn kondiĉojn. Mia celo estas ke ni ĉiuj ĝuu bonajn vivkondiĉojn, ne ke ni ĉiuj akiru la vivkondiĉojn de la malriĉuloj de Ĉinio (ĉar ankaŭ tie la riĉuloj ĝuas similan kaj eĉ pli bonan vivon ol vi kaj mi).
Tonyodb:Ĉu vi pensas ke vi neniel respondecas pri la ŝuldoj de Hispanujo?
Fuzzy:Ne eblas eterne vivi per ŝuldoj. Iam tempas la ŝuldojn redoni.Kompreneble, sed mi ne volas redoni la ŝuldojn de aliaj pli riĉaj. Ili mem pagu, kaj ne kaŝu sin malantaŭ naciaj konsideroj. Tiu estas la kerna punkto.
---
Toño
Kiom da horoj tage kaj kiom da tagoj jare vi mem laboras, kaj kiom da mono vi perlaboras?
Ĉu tiom kiom la averaĝa ĉino?
Kial, ĉu vi estas tiom pli profesia?
Koracio (Visa profilen) 7 december 2012 20:23:47
Kaj kiun faras la hungara registaro kontraŭ la krizo? Ĝi impostas la grandajn multnaciajn enteprenojn, eĉ la bankojn. Tiu estas herezaĵo.