შინაარსის ნახვა

Serĉante solida traduko

Ceyaje-ისა და 16 ნოემბერი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 10

ენა: Esperanto

Ceyaje (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 05:17:17

Por mia filmo. Mi nur certigas ke ĉi tio estas korekta gramatike.

"Mi estimas ke vi volas resti, sed mi volas, ke vi iras kun ilin, je ilia revenas hejmon. Estas malmulte restanta por vi en tio ĉi mondo."
"Ne estas oni en tio ĉi mondo ke ne kredas je io, kaj mi kredas je vi. Ambaŭ en tio ĉi mondo, kaj aliaj, kaj preter."

Dankon! Lernanto ĉi tie.

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 06:14:33

Ceyaje, por esti certa ke la esperanta traduko estos la plej korekta, kial vi ne indikas al ni ankaŭ la anglan tekston?

Amike.

Ceyaje (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 06:24:00

Vera, vera. La angla tekston estas pure en subtitoloj, do mi forgesis.

"I appreciate that you want to stay, but I want you to go with them on their return home. There is little left for you in this world."
"There is not one in this world who does not believe in something, and I believe in you. Both in this world, in others, and beyond."

Dankon ankoraŭfoje.

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 06:55:30

Jen mia interpreto de via teksto:

"Mi valorigas ke vi volu resti, sed mi volas ke vi foriru kun ili dum ilia reveno hejmen. Restas preskaŭ nenion por vi ĉi-monde."

"Estas neniu, en ĉi tiu mondo, kiu ne kredas je io, kaj mi kredas je vi. Tiom ĉi-monde kiom en aliaj, kaj transe."

Amike.

Ceyaje (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 18:27:46

Mi konsentas pri "dum", sed mi ne certas pri "valoras". Kial vi elektas ĉi tio vorto?

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2012 19:24:55

Ceyaje:Mi konsentas pri "dum", sed mi ne certas pri "valoras". Kial vi elektas ĉi tio vorto?
Laŭ mia angla-hispana vortaro, via "appreciate" povas tradukiĝi per "kompreni", "ŝati", "estimi", "valorigi". Mi ne scias kian ekzaktan nuancon havas vian frazon en la angla. Pro tio mi elektis "valori", sed mi eraris, ĉar la ĝusta vorto devus esti "valorigi": "Mi valorigas ke vi volu resti".

Sed eble vi pravas, kaj "estimi" estas perfekta taŭga vorto. Neniamaniere mi estas fakulo por solvi tiun aferon. malgajo.gif

Amike.

Ceyaje (მომხმარებლის პროფილი) 17 ნოემბერი, 2012 00:03:09

Dankon iel mdr

Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 17 ნოემბერი, 2012 21:16:00

Ceyaje:"I appreciate that you want to stay, but I want you to go with them on their return home. There is little left for you in this world."
"There is not one in this world who does not believe in something, and I believe in you. Both in this world, in others, and beyond."
Estas ne facila teksto, ĉar mi ne bone komprenas pri kia (verŝajne tute fantazia) situacio temas. Ankaŭ "believe in" povas kompreniĝi diverse, kaj eble la traduko devus speguli la diversecon. Sed mi proponas ĉi tion:

"Mi alte taksas, ke vi volas resti, sed mi volas, ke vi iru kun ili revene hejmen. Restas malmulto por vi ĉi-monde."

"En ĉi tiu mondo estas neniu, kiu ne kredas je io, kaj mi kredas je vi. En ĉi tiu mondo, en aliaj, eĉ transe."

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 19 ნოემბერი, 2012 08:24:58

Ondo:"Mi alte taksas,
Ĉu la, en mia takso, sufiĉe ĉiutaga dirmaniero en la angla 'I appreciate' ne simple povus esti tradukebla per io ĉiutaga kiel 'dankon'? Mi eble proponus:

'Dankon ke vi volas resti, sed..'.

Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 19 ნოემბერი, 2012 10:10:57

mihxil:Ĉu la, en mia takso, sufiĉe ĉiutaga dirmaniero en la angla 'I appreciate' ne simple povus esti tradukebla per io ĉiutaga kiel 'dankon'? Mi eble proponus:

'Dankon ke vi volas resti, sed..'.
Tute bona propono: ju pli simple des pli bone. Oni povus uzi ankaŭ la ĉiutagan verbon "ŝati" (Mi ŝatas ke vi volas resti, sed...). Mi mem iom konservis la (paliĝintan) koloron de la originalo en "Mi alte taksas", kiu ne ŝajnas al mi tro nekutima esprimo. Ĉiuokaze, ne uzu la vorton "valorigas".

ზემოთ დაბრუნება