Kiel oni sukcesus konstrui sian opinion senemocie?
de lagtendisto, 16 noiembrie 2012
Contribuții/Mesaje: 22
Limbă: Esperanto
Altebrilas (Arată profil) 22 noiembrie 2012, 17:01:16
Tial la homoj interbatalas, ĉar tiuj, kiuj profitas pri "oficiala vero" ne volas ŝanĝi ĝin, aŭ almenaŭ la plej malfrue eble; Kaj tiuj, kiuj suferas pro ĝi volas tuj ŝanĝi ĝin.
lobo_xx (Arată profil) 23 noiembrie 2012, 12:53:05
Altebrilas:Ekzistas (almenaŭ tion mi kredas) unu absoluta vero, sed ni ne kapablas koni ĝin. Tial ni devas konstrui lokajn kaj provizorajn "oficialajn" verojn, kiuj estos iam anstataŭitaj per aliaj.Mi entute konsentas.
Tial la homoj interbatalas, ĉar tiuj, kiuj profitas pri "oficiala vero" ne volas ŝanĝi ĝin, aŭ almenaŭ la plej malfrue eble; Kaj tiuj, kiuj suferas pro ĝi volas tuj ŝanĝi ĝin.Vi skribas saĝe. Antaŭ kelkaj jaroj mi spertis interesan aferon, kiu bonege montras tiun efekton, pri kiu vi skribas:
Bona amikino de mi iam laboris kiel flegistino en malsanulejo. Ŝi ofte ege plendis pri diversaj konfliktoj inter flegistoj kaj kuracistoj (temante ĉefe pri organizaj aferoj, devoj kaj povoj). Memkompreneble ŝi subtenis sian profesigrupon. Poste ŝi komencis studi medicinon kaj antaŭ ses jaroj, ŝi revenis kiel kuracistino ĝuste al la sama malsanulejo. Kaj nun? Ŝi - surprisante - nun argumentis kontraŭ la flegistoj kaj pro la kuracistoj; ĝuste kontraŭ ŝian antaŭan sintenon! Esplorante tiun disvolvon, mi konkludis:
(1) La premo de la socia medio (kiu estas la grupo de la propra profesio) pli multe kondukas la sintenon kaj pensadon, ol la propraj spertoj - jen la malreflektita lojaleco. Rezisto kontraŭ la propran grupon kondukas al sociaj punoj; kiuj estas evitindaj.
(2) Emocioj (ekzemple timo pro rezisto kontraŭ la propran grupon) ofte regas la pensadon pli forte ol la racio. Tio eĉ okazus, se oni konas la aliflankajn dezirojn kaj trovas ilin leĝajn.
(3) Ju malpli homoj interesiĝas pri deziroj de aliaj homoj (aŭ grupoj), des malpli ili estas komprenitaj, kaj sekvante, konsideritaj malpli gravaj kaj leĝaj (ol la propraj). Tio, rigardante subjektive, rajtas perfortajn rimedojn; jen la fonto de perforto.
Ĉiuj el tiuj tri punktoj staras rekte kontraŭ la imperativon laŭ Kant. Kvankam ŝi (la virino, pri kiu mi rakontas) konas kaj subtenas la Kant'an imperativon, ŝi agas kontraŭen.
Interese, ĉu ne?
Ĉiam amike salutante...
bobowo (Arată profil) 23 noiembrie 2012, 18:16:48
Mi pensas ke ekzistas nur unu vero pri ĉiu certa afero, simple dirite. Mi eĉ pensas ke foje oni povas "esti meze de la vero", tamen tio sperto maloftas. Plejoftas nur ĥimeroj.
Kiam mi serĉis la vorton "ĥimero" en esperanto mi ne trovis ĝin en Wikipedio, nur en Vikivortaro. Mi pensas ke tio bone ilustras "la veron de ĥimero", estas io kio ne ekzistas. Mi tamen havas iun opinion pri kio temas.
Ĉitiu estas kompreneble nur ŝerca komento, sed certegrade vera.
Altebrilas (Arată profil) 23 noiembrie 2012, 18:54:11
lobo_xx:(2) Emocioj (ekzemple timo pro rezisto kontraŭ la propran grupon) ofte regas la pensadon pli forte ol la racio. Tio eĉ okazus, se oni konas la aliflankajn dezirojn kaj trovas ilin leĝajn.Mi ankaŭ konsentas kun vi. Mi opinias, ke la rolo de racio estas grava: dank'al ĝi, ĉiu povas debati kun si mem kaj, aplikante la regulojn (la leĝojn de sia ŝtato aŭ la reguloj de ĝentila debato, ekzemple), li povas antaŭvidi la estontecon, sed kondiĉe, ke liaj samsocianoj ankaŭ konsentu uzi racion. Tio ebligas al la homoj sin prepari se la konsekvencoj (de l'apliko de la leĝoj) estas malfavoraj por ili, anstataŭ esti surprizataj, ekhavi senton pri maljusteco kaj ekkoleti kaj uzi perforton.
Bedaŭrinde, en nia nuna socio, racio estas pli malpli senvalorigita, nome de libera esprimo de la sentoj, de kreemo, de intuicio. Eĉ tiuj, de kiuj oni plej atendas racian sintenon, uzas lertaĵojn por akiri arbitran povon: la juĝistoj, kiuj prokrastadas la juĝon, la parlamentanoj, kiuj forgesas meti temojn en la tagordon, la sciencistoj, kiuj taksas aferon "ne interesan" por eviti studi problemon, kiu povas ĝeni iliajn certaĵojn, ktp...
Amike,
YA
lobo_xx (Arată profil) 23 noiembrie 2012, 20:26:12
Altebrilas:Ĝuste; kaj pripensante mi volas aldoni, ke tiu rilatas al la honesteco, sincereco kaj kuraĝo. Eĉ kiel infanoj ni ege frue lernis, ke ofte adapti pli bonas ol opozi. Rememoru situaciojn dum fruaj jaroj en la lernejo; kiam la instruisto demandis: Ĉu ĉiuj komprenis? Kiom ofte oni restis silente (malgraŭ nekomprenado) por ne esti elmetita al mokado de la kunlernantoj KAJ (eĉ pli triste) la instruistoj? Ne kompreni aŭ ne scii bedaŭrinde ofte signifas esti stulta (kiu ja dezirus tiun?). Eĉ al la universitato tiujn agadojn mi spertis; kaj tial tiel ankoraŭ okazas inter plenkreskuloj (ŝajnante pli saĝa ol ili eble estas).
Bedaŭrinde, en nia nuna socio, racio estas pli malpli senvalorigita, nome de libera esprimo de la sentoj, de kreemo, de intuicio. Eĉ tiuj, de kiuj oni plej atendas racian sintenon, uzas lertaĵojn por akiri arbitran povon: la juĝistoj, kiuj prokrastadas la juĝon, la parlamentanoj, kiuj forgesas meti temojn en la tagordon, la sciencistoj, kiuj taksas aferon "ne interesan" por eviti studi problemon, kiu povas ĝeni iliajn certaĵojn, ktp...
Sed se oni montras al siaj kunestantoj, ke oni altvaloras ilin - per agado, same per vortoj, tiam malaltiĝas la timo al honto, kaj sekvante eblas pli da honesto. Sed konfesite: Tio estas eĉ pli malfacile, des pli streĉo ekzistas inter la dialogantoj. Oni treege devas ekzerci ŝati iun, kun kiu oni malkonsentas aŭ eĉ ankoraŭ batalas.
bobowo:Amuze kaj certe mi jesas. Nia tuta kredo kaj pensado estas nur granda ĥimero, pli aŭ malpli taŭga por nia ĉiesto. Kaj fine Sokrates iam jam diris: Mi scias, ke mi nenion scias - disvolvite plue: Ju pli mi ekscias, des malpli mi scias. Kaj eĉ plue: Almenaŭ mi pensas pri la scio. Kaj finfine laŭ Descartes: ego cogito, ergo sum (mi pensas, do mi estas)... sed mi ankoraŭ ne scias, kio mi estas - bezonas pripensi...
Mi pensas ke ekzistas nur unu vero pri ĉiu certa afero, simple dirite. Mi eĉ pensas ke foje oni povas "esti meze de la vero", tamen tio sperto maloftas. Plejoftas nur ĥimeroj.
Elkorege!
Altebrilas (Arată profil) 24 noiembrie 2012, 15:19:50
lobo_xx:Kompreneble honesteco kaj sincero devas anstataŭi racion en la kampoj, kie ĝi ne povas funkcii. Kiam oni devas forlasiĝi al aŭtoritato, preferindas, ke ĝi estu sincera kaj honesta, kaj nia racio povas helpi nian intuicion taksi, ĉu tiu aŭtoritatulo estas fidinda.
Ĝuste; kaj pripensante mi volas aldoni, ke tiu rilatas al la honesteco, sincereco kaj kuraĝo.
Pri kuraĝo, mi lonstatis, ke ofte homoj (kaj mi mem ne estas escepto) preferas nei la problemojn kiuj postulas tro da kuraĝo por alfronti ilin. Tial ili donas torditan bildon de la realo, anstataŭ konfesi la limigitecon de sia kuraĝo.
lobo_xx (Arată profil) 26 noiembrie 2012, 13:22:54
Altebrilas:...fakte mi ne celas anstataŭi racion per honesteco - sed agi laŭ propra racio kaj eble ankaŭ intuicio. Sed la malfacilaĵo nun estas: Kiel pligrandigi sian kuraĝon?
Kompreneble honesteco kaj sincero devas anstataŭi racion en la kampoj, kie ĝi ne povas funkcii. Kiam oni devas forlasiĝi al aŭtoritato, preferindas, ke ĝi estu sincera kaj honesta, kaj nia racio povas helpi nian intuicion taksi, ĉu tiu aŭtoritatulo estas fidinda.
Altebrilas:Ankaŭ mi jam ofte spertis tiajn situaciojn, do mi sammaniere konfesas. Serĉante la kaŭzo de tio, mi memoras unu el la plej spertaj konstruktivistoj, li jenas:
Pri kuraĝo, mi lonstatis, ke ofte homoj (kaj mi mem ne estas escepto) preferas nei la problemojn kiuj postulas tro da kuraĝo por alfronti ilin. Tial ili donas torditan bildon de la realo, anstataŭ konfesi la limigitecon de sia kuraĝo.
Paul Watzlawick:Tiu signifus, ke ĉiuj timoj venus el nia atendo al malagrablaj konsekvencoj. Do, la valoroj, kiuj ni intuicie aŭ racie uzas por trovi io agrabla aŭ ne, kaŭzas la timojn. Sekve, ĉesigi timon estus farita simple per redifinado de siajn proprajn valorojn = ŝanĝi sian konstrukton de la realeco. La bono tiurilate estus, ke vivi sentime ne bezonas pli da kuraĝo, sed anstataŭ malpli valorado de la timindaj sekvoj.
"Kiu anime suferas, ne suferas de (aŭ per) la realeco, sed de sia bildo de la realeco."
Altebrilas (Arată profil) 26 noiembrie 2012, 17:31:37
Sed ĉu tion ne faras la religioj (aŭ aliaj ideologioj), kiuj promesas la paradizon interŝanĝe de vivoferoj, aŭ la generaloj dum la unua mondmilito, kiam ili ebriigis la soldatojn tiel ke la bildo de la realeco estu limigita al la pafenda malamiko.
lobo_xx (Arată profil) 28 noiembrie 2012, 12:05:24
Altebrilas:...sed se oni ĝisfine puŝas la rezonadon, oni ne povas koni la veron, nur ekzistas la bildo de la realeco, kiun ni havas en la kapo, kaj ni povas elekti tian bildon, ke ĝi donu al ni la plejgrandan kuraĝon.Jes, certe - kaj tiu ne estus tro malbone, ĉu? Aliflanke, se oni nur elektas siajn pensojn por maximumi sian kuraĝon oni riskas neĝustan, nefunkcian konstrukton de la realeco... Kaj sendube la realeco lernigos nin... (mi ĵus imagis iom amuze jenan ekzemplon: Mi nun konstruas bildon laŭ ĝi mi povas flugi per miaj propraj flugiloj... Bone. Provante tion kaj saltante de montpinto mi plejverŝajne konstatus: Ne, neeblas - fuŝita bildo de la realeco... bezonas plibonigi ĝin...)
Altebrilas:Ankaŭ pri tio mi konsentas. Celante influi niaj valoroj, tiu estas, kiun ĉiuj ideologioj faras - do ili povas esti povplenaj kaj kelkfoje danĝeraj, kelkfoje helpaj (depende de iliaj enhavoj). Sed la respondeco por nia agado, laŭ mia opinio, ĉiam restas ĉe ni mem. Same kiel la konsekvencoj certe travos nin...
Sed ĉu tion ne faras la religioj (aŭ aliaj ideologioj), kiuj promesas la paradizon interŝanĝe de vivoferoj, aŭ la generaloj dum la unua mondmilito, kiam ili ebriigis la soldatojn tiel ke la bildo de la realeco estu limigita al la pafenda malamiko.
Amike
paulogeyer (Arată profil) 11 decembrie 2012, 14:43:11
estas movado por pensi pri la celo, kaj ne afekti pri sia emocio, estas interesa, http://eo.wikipedia.org/wiki/Objektivismo
La piramido de Maslow ankaŭ havas interesan vidpunkton pri tio, nur en la lasta parto vi povas akcepti faktojn, kiam vi jam havas la bazajn homajn necesojn, https://en.wikipedia.org/wiki/Maslow's_hierarchy_o...