Kiel oni sukcesus konstrui sian opinion senemocie?
ca, kivuye
Ubutumwa 22
ururimi: Esperanto
lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2012 23:13:09
ofte, diskutprovokaj temoj eniros al senfina diskuto de kulpo aŭ senkulpo. Sed ĉu vere la diskutcelo estus defini kulpo aŭ senkulpo? Kiel oni haltos daŭre la motivon, ke diskutoj sukcese resultiĝos al ia de taŭga(j)n solvo(j)n? (Sen deziro por venĝigu)
Temo: raketopluvo
Temo: ŝtatforto kontraŭe civitanoforto
Amike,
lobo_xx (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2012 00:13:56
spreecamper:Saluton,Saluton spreecamper, saluton al ĉiuj aliaj,
ofte, diskutprovokaj temoj eniros al senfina diskuto de kulpo aŭ senkulpo. Sed ĉu vere la diskutcelo estus defini kulpo aŭ senkulpo? Kiel oni haltos daŭre la motivon, ke diskutoj resultiĝos al ia de taŭga(j)n solvo(j)n? (Sen fajro de deziro por venĝigu)
Temo: raketopluvo
Temo: ŝtatforto kontraŭe civitanoforto
Amike,
Jes - bedaŭrinde - vi pravas. Sed oni povas fari ion por eviti tiamaniere malagrablan aferon. Mi ofte uzas la iloj rilataj al la senperforta komuniko (Gewaltfreie Kommunikation) laŭ M. B. Rosenberg. La plej grava punkto en ĝi - miaopinie - estas ke oni distingas inter tiu, kiun oni diras, kaj tiu, kiun oni valoras. Do, oni provas esprimi sin unue senvalorante kaj poste almeti, kiun tio signifas por si mem.
Ekz.: Anstataŭ diri ion kiel "Se vi ne kontribuas, vi atakas min" oni povas diri "se vi ne kontribuus, mi ne sukcesus atingi miajn celojn". Rimarku ke tio ne enhavas valorojn. Tiamaniere oni unuflanke neniam ofendas iun, sed aliflanke jam klarigas kion oni volas. Kutime en disputoj, ambaŭ pozicioj estas leĝaj desiroj aŭ konsiderindaj opinioj. Do, havante la sintenon, ke la aliaj pozicioj estus iel malŝatindaj oni neniam povas kompreni ilin (certe nur, se oni vere volas kompreni...) Tiel oni troviĝas en dialogo aŭ eble diskuto, sed neniam en disputo aŭ batalo aŭ (ankoraŭ ege pli malbone) milito kun venko kaj malvenko.
Kompreneble tio funkcias des pli bone des pli ciuj obeas tiujn regulojn. Ĉiukaze oni plibonigas la dialogon, eĉ se oni estas la sola obeanta kunparolanto. Espereble mi sukcesis doni al vi valoran impulson...
Salutante...
lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2012 00:57:03
lobo_xx (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2012 13:04:33
Memkompreneble tiu komunikteĥniko povas esti uzita de infanoj. Sed same memkompreneble ili unue devas lerni ĝin, ĵus kiel ili devu lerni, ke oni ne batas per siaj pugnoj, ili devu lerni, ke oni ne militas per siaj vortoj... Mi havas du infanojn (havante 12 kaj 14 jaroj) kaj tial mi iomete povus raporti, ke unue tiu ne estas facile (vere entute ne) sed ankaŭ due, ke tiu ege plibonigas la kunvivon (ne nur en la familio hejme, sed ankaŭ en la lernejo...) - finfine tiaj klopodoj ege valoras.
Cetere mi volas aldoni: Senperforte paroli kaj agi povas esti emocie. Ni ja estas homoj, kaj tial havi emociojn ne nur estas obligace sed ankaŭ entute en ordo. Emocioj montras, ke io afero estas ege grava por iu. Do tio temas pri konduki la fortojn kuŝante en emocioj en helpanta maniero anstataŭ vundanta...
Amike
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2012 13:50:38
Mi aludas pri racio, ĉar ĝi devigas homojn konsenti pri rezulto de rezonado se ĝi estas bone farita, sincera kaj obeema al antaŭdefinitaj reguloj interkonsentitaj. Kaj tio validas eĉ se ili havas pli da forto aŭ da aŭtoritato. Estas kiel la Trafiko-kodo: reguloj difinas kiu rajtas trairi la krucvojon la unua, kaj eĉ ministro (en la plej evoluitaj landoj) devas akcepti tion.
Alia solvo estis provita: tabuigi iujn temojn. Sed tio solvo ne funkcias, ĉar ĝi nur akumuligas al la ne-esprimpovuloj perforton kiu elspruĉas je la unua okazo.
lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2012 15:08:59
lobo_xx:Emocioj montras, ke io afero estas ege grava por iu. Do tio temas pri konduki la fortojn kuŝante en emocioj en helpanta maniero anstataŭ vundanta...Pri tio, mi selektis la intervjuon kun Leibovich. Mi konkludus false. Sed mi opinias, ke en tiu intervjo ŝi bezonis multa de energio por ne estigu koleregi al demandoj de intervjuisto. Ankaŭ estas altprovoke kiel la televidstacio komentas la frazojn de Leibovich kun bildoj de 'pingla atako'. Mi opinas. Estas komenti bontaŭge tiel la komentoj (de militistoj, politikistoj k.t.p.). Estas tasko de gazetaroj provokkomenti tiel. Sed tio ankaŭ altbolus emocion tre rapide. Ĉu estas provoki bontaŭge por rompi vortŝelojn tiel? Plue, ĉu trolado ankaŭ havus pozitivan rolon? En germanio oni ofte kategorius la gazetaro kia la tria forto en socio. Ĉu estas simila situacio en aliaj EU-regionoj?
Altebrilas:Miaopinie, la neperforta komunikado devus esti la 17a reguo de la Fundamento, kaj uzado de racio la 18a. Ĉar tiuj ankaŭ estas necesaj por atingi la celojn de Esperanto.Kun uzo de lingvo Esperanto mi neniel intencas realigi io de politika celo.
lobo_xx (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2012 22:30:01
mia kontribuo fakte pli rilatis al la demando, kiel oni povas sukcese esprimi sin neofendante; kaj ke la havado de emocioj ne necese kondukas al malbona aŭ malklara parolado. Mi konfesas ke mi ne spektis la ligitajn videojn antaŭ mia respondo. La koncernitaj porsonoj en tiuj ja havas aliajn celojn - ĉu ili volas ion tiel esti senperforte? Almenaŭ, la parolulino de militfortoj preskaŭ sukzesis paroli nevalorante... Ĉu ili celu al plenpaca parolado, tion estus tute alia demando.
Rilate al tio, kion Altebrilas skribis: Tiuj reguloj estus kaj estu uzata; negrave en kiu lingvo, mi favorus. Tial la ideo, aldoni tiujn valorojn al iu kiel Esperantmanifesto (mi neniuj konas), fakte ja plaĉus al mi. Kaj ne, mi ne interpretus tion kiel politiko, sed kiel ĝenerala bonvolanta (kaj tial utila) sinteno. Kaj jes, tiu estus ambaŭ; racie kaj permesante emociojn.
Amike
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2012 17:58:56
http://eo.wikipedia.org/wiki/Neperforta_komunikado
Ĝi celas precize ebligi interhoman komunikadon sen esti perturbata per la emocioj (nek neante ilin)...
cellus (Kwerekana umwidondoro) 20 Munyonyo 2012 18:34:18
Ĝuste nun la ekzemploj estas tiel evidentaj, ke mi ne bezonas mencii ilin.
lobo_xx (Kwerekana umwidondoro) 22 Munyonyo 2012 15:31:39
cellus, ĉu vere estas multaj veroj? Eble eksistas multaj subjektivaj vidpunktoj, kiuj aspektas kiel veroj por la tiel pensantoj.
Mi ŝatas la pensadon (tielnomata 'pensilon' ) laŭ la konstruktivismo (Glasersfeld, Hejl, Foerster, Watzlawick, ktp.). Tiel nur eksistas unu vero, unu mondo. Sed la homoj nur perceptas subjektive. Tial ĉiuj havas siaj individuaj konstruaĵoj pri la mondo, kaj kiel ĝi iras... Dum tiuj konstruadoj ĉiam okazas kelkaj nedeteneblaj eraroj, kaŭzitaj de perceptlimoj, aliaj vivsituacioj, diferencaj scioj, valoroj, eĉ lingvoj (kun iliaj diversaj vortoj kaj signifoj) ktp.
Ni jam spertis ke 'erare humanum est'.
Tamen, la malebleco de absolute profunda kaj plena percepto, ne nepre devas konduki al rezigno... sed ĉiam kiam ni sentas, ke ni ne plu komprenas la mondo, ni trovis miskonstruaĵo. Tio signifas unu bonan novaĵon kaj unu malbonan:
La bona unue: Oni estas tute sendependa de aliaj faktoroj (homoj, okazaĵoj, ktp.)
La malbona sekvante: Neeblas ŝovi la propra respondeco al aliaj faktoroj...
Amike