Til innholdet

Kiel hangeŭlo estas scienca?

fra Demian,2012 11 17

Meldinger: 2

Språk: Esperanto

Demian (Å vise profilen) 2012 11 17 04:54:33

Kiam legante pri la korea lingvo, preskaŭ ĉiu hazarde renkontas frazojn kiel "hangeŭlo estas scienca aboco" aŭ simile. Mi ĝis nun malsukcesis je kompreni, kiel hangeŭlo estas scienca.

Ĝi povas esti efika aŭ ne-efika, ĝusta por korea aŭ ne-ĝusta por korea... sed kio signifas la a-vorton "scienca?"

Kiamaniere skribo povas esti scienca?

Mi legis iomete klarigojn de Karl POPPER kaj Imre LAKATOS pri sciencaj teorioj kaj kiam oni povas uzi la a-vorton "scienca". Laŭ mia kompreno, neniu el ambaŭ konsentos ke korea aboco (aŭ iu ajn?) estas scienca.

Masoris (Å vise profilen) 2012 12 11 02:35:09

Mi pensas ke Hangulo estas konstruita alfabeto kiu havas regulecon inter siaj literoj. Do oni diras ke ĝi estas scienca. Sed ankaŭ mi pensas ke vorto 'scienca' estas iom stranga por priskribi ĝin.

Tibake til toppen