去目錄頁

Kiel hangeŭlo estas scienca?

Demian, 2012年11月17日

讯息: 3

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年11月17日上午4:54:33

Kiam legante pri la korea lingvo, preskaŭ ĉiu hazarde renkontas frazojn kiel "hangeŭlo estas scienca aboco" aŭ simile. Mi ĝis nun malsukcesis je kompreni, kiel hangeŭlo estas scienca.

Ĝi povas esti efika aŭ ne-efika, ĝusta por korea aŭ ne-ĝusta por korea... sed kio signifas la a-vorton "scienca?"

Kiamaniere skribo povas esti scienca?

Mi legis iomete klarigojn de Karl POPPER kaj Imre LAKATOS pri sciencaj teorioj kaj kiam oni povas uzi la a-vorton "scienca". Laŭ mia kompreno, neniu el ambaŭ konsentos ke korea aboco (aŭ iu ajn?) estas scienca.

Stephan S (显示个人资料) 2012年11月24日下午11:49:25

Mi memoras, ke, se vi scias la principon de hangeŭla konstruado, do eĉ ne sciante la literon, vi povas kompreni, kiel ĝi estu prononcata, pli-malpli ĝuste.

Ĉiu streko de la litero devas montri ion pri la sono.

Masoris (显示个人资料) 2012年12月11日上午2:35:09

Mi pensas ke Hangulo estas konstruita alfabeto kiu havas regulecon inter siaj literoj. Do oni diras ke ĝi estas scienca. Sed ankaŭ mi pensas ke vorto 'scienca' estas iom stranga por priskribi ĝin.

回到上端