Skip to the content

Gentoo - Arch - Slackware

by Demian, November 19, 2012

Messages: 6

Language: Esperanto

Demian (User's profile) November 19, 2012, 2:34:24 PM

Ĉu iu uzas iu el tiuj tri mastrumsistemoj? Ili estas por altnivelaj Linux-uzantoj. Mi estas malalt-meznivela uzanto. Mi skribas demandi: kiam vi migris al Gentoo/Arch/Slackware aŭ alia estima distribuaĵo? Kaj kiuj estas avantaĝoj kaj neavantaĝoj de tiuj ĉi distribuoj?

Ĉu iu uzas BSD (iu ajn distribuo)? Kaj kiom malfacile estas lerni BSD kompare al Linux?

darkweasel (User's profile) November 19, 2012, 3:16:54 PM

Demian:
Ĉu iu uzas BSD (iu ajn distribuo)?
Jes, mi uzas OS X, tio estas BSD-distribuo - sed mi pensas, ke tiun ĉi respondon vi ne imagis.

Demian (User's profile) November 19, 2012, 4:19:57 PM

darkweasel:Jes, mi uzas OS X, tio estas BSD-distribuo - sed mi pensas, ke tiun ĉi respondon vi ne imagis.
Tute ne! okulumo.gif

lagtendisto (User's profile) November 19, 2012, 5:05:12 PM

Demian:Mi skribas demandi: kiam vi migris al Gentoo/Arch/Slackware aŭ alia estima distribuaĵo? Kaj kiuj estas avantaĝoj kaj neavantaĝoj de tiuj ĉi distribuoj
Se mi informas korekte. Estas diferencaj kategorioj: Plu korekte estus Gentoo/Arch kaj aparte Slackware. Gentoo kaj Arch ne vere celus malalt-meznivelaj uzantoj. Pripensu ke verŝajne vi ankaŭ volus sekuran sistemon poste.

Demian:Ĉu iu uzas BSD (iu ajn distribuo)? Kaj kiom malfacile estas lerni BSD kompare al Linux?
Nu, ekzistas BSD-distribuaĵo kio kaŝas multajn de malfacilaj aferoj. Ŝajnas, ke PC-BSD kaj DesktopBSD celas al malalt-meznivelaj uzantoj. Verŝajne, origine la plej multaj BSD-oj bazas de FreeBSD (inklude, MacOS-X). Se mi informas korekte. En BSD oni povas uzi ia de rulkampo (layer, ports) en kio oni povas ruli Linuksajn programojn native. Kelkaj 'koleraj langoj' asertas, ke en tioj 'rulkampo' Linuksaj aplikoj eĉ rulas plej rapide ol en originaj Linuksaj distributaĵoj. Nu, pasinte mi ankaŭ pripenis provi ia de BDS-distribuoj. Oni asertas ke FreeBSD subtenas la plej aparataron (hardware). Se mi estus vi. Tiam mi provus 'trabateli' instalu FreeBSD-on.

Demian (User's profile) November 19, 2012, 5:59:15 PM

spreecamper:Gentoo kaj Arch ne vere celus malalt-meznivelaj uzantoj. Pripensu ke verŝajne vi ankaŭ volus sekuran sistemon poste.
Dankon! Mi elspezos pli da tempo kun mia amata Fedora antaŭ migri al aŭ Arch aŭ Gentoo; aŭ Slackware.

spreecamper:Ŝajnas, ke PC-BSD kaj DesktopBSD celas al malalt-meznivelaj uzantoj.
PC-BSD aspektas kiel bona elekto. Sed mia celo estas lerni pli pri komputiloj kaj Linux. Laŭ dokumentoj disponeblaj sur interreto, PC-BSD estas facile instalebla. Do malpli da lernado, ĉu ne?

spreecamper:Se mi estus vin. Tiam mi provus 'trabateli' instalu FreeBSD-on.
Oni diras ke FreeBSD estas pli ĝusta por serviloj ol surtablaj komputiloj. Ĉu estas eble trovi programojn por FreeBSD. Mi ne ludas komputilajn ludojn. Mi bezonas bazajn programojn kiel LibreOffice, iBus (por tajpi ĉinan), Adobe Flash (HTML ne funkcias bone je YouTube kaj HTML de Vimeo funkcias je IE, Chrome kaj Safari(?)), PDF-legiloj ktp.

lagtendisto (User's profile) November 19, 2012, 6:19:03 PM

Demian:PC-BSD aspektas kiel bona elekto. Sed mia celo estas lerni pli pri komputiloj kaj Linux. Laŭ dokumentoj disponeblaj sur interreto, PC-BSD estas facile instalebla. Do malpli da lernado, ĉu ne?
La PBI-aplikaĵoj estas samkia EXE-aplikaĵoj. PC-BSD ankaŭ povas enmeti 'FreeBSD ports'-n kaj Linuksajn aplikaĵojn. Bonvolu informu plue ĉe retpaĝo de PC-BSD. Ĉefprizorganto de PC-BSD subtenis de komerca firmao.

Ho, kaj pardonu, DesktopBSD mortis.

Demian:Oni diras ke FreeBSD estas pli ĝusta por serviloj ol surtablaj komputiloj. Ĉu estas eble trovi programojn por FreeBSD.
Bonvolu informi rekte ĉe retpaĝo de FreeBSD. La BSD-stila licenco ankaŭ diferencas al GPL-licenco. Ofte BSD-stilaj licencoj estas malplu limige ol GPL-licenco. Sed ne gravas multe. Open Office nun enmetatas kiel Apacheo projekto. Pri tio fakte eĉ IBM haltas pluan disvolvon de IBM Lotus Symphony. Nu, kiel mi jam menciis. FreeBSD ankaŭ rulas Linuksajn aplikaĵojn nativiele ekzemple ia de Linukso pakaĵo de LibreOffice.

Bonvolu, mi ankaŭ volus mencii. Mi ne testis tion. Mi nur legis pri tion tiel.

Back to the top