目次へ

Nova mono por Esperantujo: steloj

Rogir,2012年11月19日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Rogir (プロフィールを表示) 2012年11月19日 17:41:10

Je la 2-a de novembro dum KKPS en Nederlando prezentiĝis nova monunuo: la steloj. Tiuj ĉi plastaj moneroj estas uzeblaj en la trinkejoj kaj gufujoj de esperantaj renkontiĝoj, havas unikajn esperantorilatajn desegnojn, kaj estas pli facilaj en uzado ol paperaj trinkkuponoj. Je tiu ĉi momento, 1 ★ valoras 0,239 €.

Legu pli pri la steloj en la retpaĝo.

La steloj estos uzataj dum JES, BKE, IJF, KEF, FESTO, IJK kaj KKPS en 2013, kaj poste verŝajne eĉ en pli da lokoj.

Belmiro (プロフィールを表示) 2012年11月20日 13:18:59

Rogir:Je la 2-a de novembro dum KKPS en Nederlando prezentiĝis nova monunuo: la steloj. Tiuj ĉi plastaj moneroj estas uzeblaj en la trinkejoj kaj gufujoj de esperantaj renkontiĝoj, havas unikajn esperantorilatajn desegnojn, kaj estas pli facilaj en uzado ol paperaj trinkkuponoj. Je tiu ĉi momento, 1 ★ valoras 0,239 €.

Legu pli pri la steloj en la retpaĝo.

La steloj estos uzataj dum JES, BKE, IJF, KEF, FESTO, IJK kaj KKPS en 2013, kaj poste verŝajne eĉ en pli da lokoj.
Saluton!

Ne tiel nova! En la Baza Esperanta Radikaro, mi legas: iama mon-unuo en la Esperanto-movado.

Belmiro

Rogir (プロフィールを表示) 2012年11月20日 14:34:16

Nova ne estas la nomo, sed la produkto. La steloj de la Universala Esperanto-Ligo jam ekde la 80-aj jaroj ne plu uziĝas.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2012年11月20日 16:08:14

Kio estas gufujoj?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年11月20日 16:46:04

robbkvasnak:Kio estas gufujoj?
Vikipedio scias ĉion ... ridulo.gif

先頭にもどる