Přejít k obsahu

Grammar questions

od uživatele AnthonyLondon ze dne 22. listopadu 2012

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

AnthonyLondon (Ukázat profil) 22. listopadu 2012 14:05:11

Mi lernas esperanton kaj mi havas demandojn:

-'aliri' kaj 'eliri'. Mi komprenas ke 'aliri' estas same ke 'iri al' ("Mi aliris lin" estas same ke "Mi iris al li", ĉu ne?) sed mi ne komprenas tion (el unu libro de C. Piron): "Li el sia ĉambro eliris". Mi dirus "Li el sia ĉambro iris" aŭ "Li sian ĉambron eliris" Kial estas ekstra "el" en la frazo de C. Piron? Mi supozas que Piron estas prava (korekta?) do ĉu eblas diri "mi aliris al li"?

-“Aŭ” ne ŝajnas diri « or (in English) » en ĉi tiu frazo : “La plano ne kuŝis sur la meblo aŭ ĝi ankorau estus tie la sekvantan matenon”. Sajnas al mi que « aŭ » volas diri « otherwise » (en ĉi tiu frazo) sed en mia vortaro mi vidas ke « otherwise » estas « alie » en esperanto do mi ne komprenas.

Mi ne komprenas tiujn frazojn :
- « La demando, kiun mi starigas al mi, estas ‘kial oni sendis ĝin per la poŝto ?’ » => the question which makes me stand is… ?
-“Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kaŝe troviĝas unu el la ĉefaj kunlaborantoj, sed tamen!” => Kion volas diri « tamen » (en ĉi tiu frazo)? Does it mean « still » as in « Agreed, in the papershop, one of the main collaborators is hidden, but still!”?

Aliaj demandoj:
Ĉitiutage= hodiaŭ?
ĉu eblas diri «li enmiksiĝis en spionajn agadojn » anstataŭ diri “li enmiksis sin en spionajn agadojn”?

Dankon,

Anthony

tommjames (Ukázat profil) 22. listopadu 2012 14:27:37

Saluton Anthony, bonvenon al la konsultejo ridulo.gif

Kaze ke vi ne rimarkis, mi respondis al viaj demandoj en la angla forumo.

Chainy (Ukázat profil) 22. listopadu 2012 14:43:16

Mi rimarkas, ke Tommjames jam tre bone respondis al viaj demandoj en la anglalingva forumo.

Mi aldonus nur:

AnthonyLondon:-“Aŭ” ne ŝajnas diri « or (in English) » en ĉi tiu frazo : “La plano ne kuŝis sur la meblo aŭ ĝi ankorau estus tie la sekvantan matenon”. Sajnas al mi que « aŭ » volas diri « otherwise » (en ĉi tiu frazo) sed en mia vortaro mi vidas ke « otherwise » estas « alie » en esperanto do mi ne komprenas.
Laŭ mi, oni ja kelkfoje uzas 'or' (aŭ) ankaŭ en la angla en la senco 'otherwise' (alie), ĉu ne?

AnthonyLondon:Mi ne komprenas tiujn frazojn :
- « La demando, kiun mi starigas al mi, estas ‘kial oni sendis ĝin per la poŝto ?’ » => the question which makes me stand is… ?
Por 'ask a question' oni povas diri 'meti demandon'. En forumo oni ofte renkontas 'starigi' en esprimo kiel "starigi fadenon", kiu similas al "afiŝi fadenon". Sed mi supozas, ke oni ankaŭ povas uzi tiun verbon rilate demandon... Rigardu la duan difinon de 'starigi' en ReVo.

AnthonyLondon (Ukázat profil) 22. listopadu 2012 16:45:07

Dankon Chainy kaj Thomas. Viaj respondoj havas sencon! (makes sense?) ridulo.gif

tommjames (Ukázat profil) 22. listopadu 2012 17:01:44

AnthonyLondon:havas sencon! (makes sense?)
Jes, "havas sencon" ĝustas.

(Parenteze, estis fadeno pri tio en la angla forumo: jen).

Zpět na začátek