Viestejä: 8
Kieli: Esperanto
Stephan S (Näytä profiilli) 24. marraskuuta 2012 23.41.52
Aŭtoro nekonata. Traduko al Esperanto — Aleksandro Mitin.
Jen la tablo antaŭ ni. Sur la tablo estas glaso kaj forko. Kion ili faras? En rusa lingvo la glaso staras kaj la forko kuŝas. Se ni enpikos la forkon en la tablo-supraĵon, ĝi staros. Do ĉu staras aĵoj vertikalaj?
Aldonu ni teleron kaj paton. Ili ŝajnas horizontalaj, sed sur la tablo ili... staras. Ni metas la teleron en la paton. Tie ĝi kuŝas. Sed sur la tablo ĝi staris! Do, ĉu staras tiuj aĵoj, kiuj estas pretaj por uzado? Ne. La forko ja kuŝis, estante preta!
Nun la tablon surgrimpis kato. Ĝi povas stari, sidi kaj kuŝi. Se ĉe kuŝado kaj starado ekzistas iu logiko pri “vertikala-horizontala”, do sidado estas io nova. La kato sidas sur la postaĵo. Sed jen al la tablo alflugis birdo kaj ek...sidis. Sed sidas ĝi sur la piedoj, ne la postaĵo! Ŝajnas, ke ĝi devas stari, sed ne — stari sur tablo birdoj ne povas.
Sed se ni mortigos la kompatindan birdon kaj faros taksidermiaĵon el la kadavro, do la figuro sur la tablo staros.
Nun povas ŝajni, ke sidi kapablas nur vivaĵoj. Sed en rusa lingvo sidas ankaŭ botoj sur kruroj — botoj nevivaj kaj senpostaĵaj. Do ĉu eblas kompreni, kio staras, kio kuŝas, kio sidas?
Do rusoj ne miru, ke fremdlingvanoj juĝas nian lingvon malfacila kaj komparas kun la ĉina.
hebda999 (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2012 8.39.39
Stephan S (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2012 23.46.55
Kirilo81 (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2012 11.26.34
hebda999:Nur Esperanto elstaras el tiu ĉi vico.Ankaŭ en Esperanto troviĝas multe da idiotismoj rilate poziciajn verbojn. Mi pasintjare skribis artikolon pri tio (k.a.) en la dua festlibro por Detlev Blanke, se iu interesiĝas kaj komprenas la germanan, jen la ligilo.
antoniomoya (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2012 11.59.45
Kirilo81: Mi pasintjare skribis artikolon pri tio (k.a.) en la dua festlibro por Detlev Blanke, se iu interesiĝas kaj komprenas la germanan, jen la ligilo.Cyril, via artikolo en la germana ŝajnas interesa (sed mi scias eĉ ne unu vorton de via lingvo). Ĉu vi iam pensis esperantigi ĝin, por la plezuro de forumanoj kiel mi?
Amike.
hebda999 (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2012 12.36.32
Kirilo81:Eble jes, sed vi ne estas tiel devigita uzi tiujn ĉi formojn kiel en naciaj lingvoj, kie diri alie estas konsiderata erare.hebda999:Nur Esperanto elstaras el tiu ĉi vico.Ankaŭ en Esperanto troviĝas multe da idiotismoj rilate poziciajn verbojn. Mi pasintjare skribis artikolon pri tio (k.a.) en la dua festlibro por Detlev Blanke, se iu interesiĝas kaj komprenas la germanan, jen la ligilo.
scorpjke (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2012 18.50.06
Trankviliĝu, mi ŝercas
Krome, la rusa vorto "лежать" (kuŝi) kaj ĝia transitiva samo "ложить" (kuŝigi) fakte havas du signifojn: ne nur "meti ion SUR ion", sed ankaŭ "meti ion EN ion". Kaj la netransitivaj estas "esti SUR io" aŭ "esti EN io". Ĉi tial se oni metas teleron en ion, ĝi komencas kuŝi.
scorpjke (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2012 18.50.06