Späť na obsah

Ĉu troviĝas hobia lernejo pri fremdaj lingvoj?

od Blanka Meduzo, 25. novembra 2012

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Blanka Meduzo (Zobraziť profil) 25. novembra 2012 16:00:27

Ĉu en via lando troviĝas hobia fremdlingva lernejo aŭ kurso?
Kaj kiu estas via lando?

En japanio troviĝas multe da "lernejo pri la anglalingva konversaciado", kaj multaj homoj iradas ĝin celante laboron, dungiĝon aŭ vojaĝon. Sed ankaŭ multaj homoj iradas "hobie". Ili ĝuas konversacion en la lernejo en la angla, sed ili ne nepre vojaĝas, ne nepre bezonas la anglalingvon.

Oni diras: japanoj havas sopiron pri fremdaj landoj, precipe Eŭropo kaj Usono (kaj blankaj rasoj), kaj adoras la anglalingvon. Do ili lernas kaj volas paroli anglalingve malgraŭ senbezono en ĉiutaga vivo.

Tjeri (Zobraziť profil) 25. novembra 2012 20:09:24

En Francio, mi opinias, ke la hobia lernado de lingvoj koncernas ĉefe aliajn lingvojn ol la angla.
Mi mem hobie lernis la italan en la itala kultura centro de Liono.
En Liono ekzistas multaj institucioj por lerni multajn fremdajn lingvojn.... eĉ la japanan.

cellus (Zobraziť profil) 25. novembra 2012 20:36:46

En Svedio homoj iras al kursoj, ofte vesperaj. Tiujn kursojn aranĝas klerigaj asocioj. Politikaj partioj, sindikatoj kaj aliaj organizoj havas klerigajn asociojn. Plej grandaj estas Kleriga Asocio de la Laboristoj, Popola Universitato kaj la Civitana Lernejo.

La klerigaj asocioj aranĝas kursojn, vi eble volus nomi ilin hobiaj kursoj ne nur en lingvoj, sed ankaŭ en pentroarto, skulptado, fotografado, kuirado, sed kompreneble ankaŭ lingvoj.

Studado en hobiaj kursoj estas tre populara en Svedio. Estas tiuj kiuj diras ke kiam homoj en aliaj landoj iras al la drinkbaro, la svedoj iras al kurso. Sed homoj ne nur lernas en la kursoj, ili ankaŭ sociumas kun aliaj kurspartoprenantoj dum la plimalpli devigaj paŭzoj por trinki kafon (kaj fumi, tio malpli nuntempe, kiam oni ne akceptas fumadon en multaj lokoj).

La klerigaj asocioj donas kursojn en multaj lingvoj, ne nur la angla, sed ankaŭ germana, franca, itala, hispana, ĉina kaj japana (kaj mi ne menciis ĉiujn lingvojn kiujn mi scias ke oni instruas!)

Unu kurso ofte ampleksas 20 lecionojn. Oni ofte havas kurskunvenojn unu foje semajne.

Regis_Castro (Zobraziť profil) 26. novembra 2012 17:34:57

Mi ne certas sed mi pensas, ke almenaŭ en mia urbo ne ekzistas tiaj lernejoj.
En brazilo ŝajnas, ke oni ne emas lerni aliajn lingvojn.

Mi opinias tion pro mia amikaro.
Malmultaj el ili parolas alian lingvon krom la portugala.

Blanka Meduzo (Zobraziť profil) 27. novembra 2012 4:19:42

Dankon, ĉiuj!
Mi nun preparas la mallongan raporton pri la situacio de la temo.

Parte mi prezentas tion.
En Japanio troviĝas la kursanoj lernantaj fremdlingvajn konversaciadojn ĉirkaŭ 800.000 (okcent mil) - 1.000.000 (miliono) krom universitatoj kaj krom (duon)devigaj lernejoj. Kaj pli ol 95% el ili lernas la anglan.
Virinoj estas pli multe ol viroj el la anglalingva-lernantoj.

En tiuj privataj (=komercaj) fremdlingvaj kursoj, 60% lernas por laboro aŭ komercado. Kaj aliaj 40% lernas por hobio aŭ klereco (ne laŭ nombro de kursanoj, sed laŭ la pagita monsumo).

En 2007 la granda kompanio pri fremdlingva konversacia lernejo bankrotis. Ĉ. 400.000 (!!!) kursanoj, kiuj antaŭpagis la kotizon, ricevis malprofiton. Kaj 2010, alia granda kompanio bankrotis, 30.000 kursanoj ploris pro la pagita monsumo.

Oni pagas kotizon ekzemple: por 40 fojaj kursoj antaŭ-pagu 210.000 enojn. (Eble li notos bone je TOEIC.)
[url=Dankon, c^iuj! Mi nun preparas la mallongan raporton pri la situacio de la temo. Parte mi prezentas tion. En Japanio trovig^as la kursanoj lernantaj fremdlingvajn konversaciadojn c^irkau~ 800.000 (okcent mil) - 1.000.000 (miliono) krom universitatoj kaj krom (duon)devigaj lernejoj. Kaj pli ol 90% el ili lernas la anglan. Virinoj estas pli multe ol viroj el la anglalingva-lernantoj.

En tiuj privataj (=komercaj) fremdlingvaj kursoj, 60% lernas por laboro au~ komercado. Kaj aliaj 40% lernas por hobio au~ klereco (ne lau~ nombro de kursanoj, sed lau~ la pagita monsumo). En 2007 la granda kompanio pri fremdlingva konversacia lernejo bankrotis. C^. 400.000 (!!!) kursanoj, kiuj antau~pagis la kotizon, ricevis malprofiton. Kaj 2010, alia granda kompanio bankrotis, 30.000 kursanoj ploris pro la jam pagita monsumo.
Oni pagas kotizon ekzemple: por 40 fojaj lecionoj (trejnoj) antau~-pagu 210.000 enojn. (Eble li notos bone je TOEIC.) http://www.toeic.or.jp/toeic_en/ ]http://www.toeic.or.jp/toeic_en/[/url]

PS:
Mi metis statistikojn.
http://d.hatena.ne.jp/shiro-kurage/20121129/p1

Nahor