לתוכן העניינים

Speak English or Die!

של dombola, 26 בנובמבר 2012

הודעות: 4

שפה: Esperanto

dombola (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2012, 10:37:33

Parolu la anglan aŭ mortu!

Parle anglais ou meurs!

Kelkefoje la lingva netoleremo estas pli grava ol mi jam iam pensis!
Ĉu Esperanto povos helpi pacigi iomete la popolojn?

darkweasel (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2012, 11:10:12

Tiaj aferoj ekzistas preskaŭ ĉie - mi ne mem spertis tion, sed aŭdis pri komentoj kiel "parolu la germanan, ni estas tie ĉi en Aŭstrujo" en buso, kontraŭ homoj simple parolantaj inter si en iu alia lingvo (supozeble iu parolata de multaj enmigrintoj, kiel la turka aŭ iu eksjugoslava lingvo?).

Komento senbezona.

Yakunin (הצגת פרופיל) 27 בנובמבר 2012, 15:19:38

dombola:Parolu la anglan aŭ mortu!

Parle anglais ou meurs!

Kelkefoje la lingva netoleremo estas pli grava ol mi jam iam pensis!
Ĉu Esperanto povos helpi pacigi iomete la popolojn?
Verŝajne nur iomete ĉar eĉ la esperantistoj mem en la temoj de ĉi tiu forumo ne ĉiam estas toleremaj unu al la alia kaj komencas mokadon se opinio de unu ne kongruas la opinion de la alia. Toleremo dependas ne de iu lingvo sed de eduko de la homo-jen estas mia opinio. Sed la ideo de la kreado de la esperanto estas ege bonega!!! Sendepende de toleremo estus tre bone paroli eksterlande nur la unusolan lingvon speciale dediĉitan por la internacia komunikado... Tion ne komprenas nur tiuj kiuj ne povoscias aliajn lingvojn krom la gepatra... Ili firme kredas ke la angla solvas ĉiujn problemojn de la komunikado sed lerni la anglan mem ili pro diversaj kialoj rifuzas...

PanthereaLeonis (הצגת פרופיל) 11 בדצמבר 2012, 09:11:40

dombola:Parolu la anglan aŭ mortu!

Parle anglais ou meurs!

Kelkefoje la lingva netoleremo estas pli grava ol mi jam iam pensis!
Ĉu Esperanto povos helpi pacigi iomete la popolojn?
Mi esperas tion. Tamen, vi devus uzi alian nomon al via mesaĝo.

לראש הדף