إلى المحتويات

Akuzita pri/pro murdo

من Demian, 27 نوفمبر، 2012

المشاركات: 7

لغة: Esperanto

Demian (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 12:54:13 م

Kiu estas la ĝusta prepozicio se oni volas diri: Li estas akuzita pri/pro murdo.

Mi serĉis interreton kaj rimarkis ke oni uzas ambaŭ.

En la artikolo pri estiminda verkisto Leo Tolstoj, oni persekutas lin "pri ekstremismo" sed eksa ukraina ĉefministro Julija Timoŝenko estas akuzita "pro trompo kaj subaĉeto de rusiaj oficiroj."

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 1:42:25 م

Mi supozas ke estas nuanca diferenco. Li estis akuzita pri miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke li ne plu estu ĉefo de la armeo.

Demian (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 2:01:12 م

sudanglo:Mi supozas ke estas nuanca diferenco. Li estis akuzita pri miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.
Pardonu! Sed mi ne komprenas. Mi scias ke oni uzas pro por sciigi leganton la kialon de okazaĵo.

Li falis sur planko pro malsano.

Mi ankaŭ scias ke oni uzas pri por enkonduki temon.

Li estas profesoro pri matematiko.

Sed la 'nuanca diferenco' inter 'pro' kaj 'pri' post 'akuzita' estas nekomprenema al mi.

Ĉu la subaj frazoj estas malsamaj?

Li estis akuzita pri miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.

Li estis akuzita pro miskonduto pro ia ĝenerala deziro inter la generaloj ke ne plu estu ĉefo de la armeo.

Demian (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 3:04:57 م

黄鸡蛋: Laŭ mia kompreno, 'pri' pli emfazas pri kio la akuzo temas (leĝe), sed 'pro' pli emfazas kial oni faras tiun akuzon.

Ekz.
Li estas akuzita pro murdo de la imperiestro, sed pri kontraŭhomarismo, ne pri murdo: tio estas troigo.
Li estas akuzita pri murdo simple pro sia malamo de la reĝo. Maljusta juro.
Pardonu! Mi ne komprenas la ekzemplojn.

La klarigo estas klara ridulo.gif sed la ekzemploj konfuzas min. malgajo.gif

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 4:58:44 م

Kiam temas pri la akuzo, oni kutime uzas "pri"-on. (en PIV: akuzi iun pri io)
Sed oni povas ankaŭ esti akuzita (pri io) pro io: li estis akuzita pri murdo pro misdenunco.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2012 9:28:00 م

Kvankam ĝenerale oni uzas 'pri' post akuzi por indiki la temon de la akuzo (anglalingve - accuse someone of ..) tamen la misfaro ankaŭ estas la kialo por la akuzo.

Tiel, eble, vi foje renkontos 'pro' post akuzo. Tio estas nur prezenti la aferon de alia perspektivo. Li estis akuzita, pro tio, ke li ...

Se oni akuzas vin pri murdo, povas esti ke vi ne faris (estas senkulpa).

Sed se oni akuzas vin pro murdo, tio implicas ke vi fakte murdis, aŭ ke la akuzanto vidas vian agon kiel murdon.

Demian (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2012 12:24:47 ص

sudanglo:Se oni akuzas vin pri murdo, povas esti ke vi ne faris (estas senkulpa).

Sed se oni akuzas vin pro murdo, tio implicas ke vi fakte murdis, aŭ ke la akuzanto vidas vian agon kiel murdon.
Dankegon!!! Tio estas sencplena! Mi komprenas. Dankon ree!

عودة للاعلى