ไปยังสารบัญ

"Le monde diplomatique" en esperanto

จาก Altebrilas, 28 พฤศจิกายน 2012

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2012, 13:27:15

http://eo.mondediplo.com/article1878.html

Estas artikolo pri la franca lingvo -kaj aliaj - en internaciaj organizoj

Demian (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2012, 14:41:10

Altebrilas:http://eo.mondediplo.com/article1878.html

Estas artikolo pri la franca lingvo -kaj aliaj - en internaciaj organizoj
Dankon por la ligilo! La artikolo de s-ro Hoppe estas informplena kaj montras vidmanieron de franca-parolantoj. ridulo.gif

cellus (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2012, 19:54:34

Se la francoj volas ankaŭ havi la francan lingvon en internaciaj organizoj kaj postulas ĝian uzon, tio signifas ke homoj de la malgrandaj popoloj devos lerni du anstataŭ unu internacian lingvon.

Do mi ne sentas ian ajn kompaton al la francoj. Ili povas lerni la anglan kiel ĉiuj aliaj aŭ uzi interpretistojn.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2012, 21:32:55

...aŭ subteni esperanton!

cellus (แสดงโปรไฟล์) 3 ธันวาคม 2012, 21:13:44

Altebrilas:...aŭ subteni esperanton!
Kompreneble la plej bona. Sed mi dubas ĉu prudento funkcias.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2012, 13:32:51

Kiu prudento?

cellus (แสดงโปรไฟล์) 4 ธันวาคม 2012, 15:07:39

Altebrilas:Kiu prudento?
Eble mi pli bone skribus "racia". La sveda vorto, kiun mi volis uzi estas tradukita per "saĝa", "prudenta" kaj "racia".

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2012, 16:11:30

Tiuj vortoj ne estas sinonimaj. Racia homo povas amasmurdigi milionojn da homoj, se li uzas sian racion kun eraraj antaŭsupozoj. Saĝa homo povas esti malracia, se li aŭskultas sian koron kaj intuicion. Ĉiu, kiu eskapis akcidentoj dank'al lastmomenta reflekso, spertis tion.

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2012, 20:32:01

Altebrilas:http://eo.mondediplo.com/article1878.html
Estas artikolo pri la franca lingvo -kaj aliaj - en internaciaj organizoj
Dankon, Altebrilas, por bonega ligilo. La komentoj estas pli interesaj ol la artikolo mem. Ĉu la samaj komentoj (kelkaj mencias Esperanton) estas legeblaj en alilingvaj versioj de MD?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 10 ธันวาคม 2012, 10:41:44

La diverslingvaj versioj estas sendepende tradukitaj kaj komentataj. La komentoj estas en la lingvo de la komentintoj. Vi ĉiam rajtas traduki komenton kiu plaĉas al vi por komenti la artikolon en alia lingvo, sed tio ŝajne malofte okazas.

กลับไปด้านบน