Więcej

Afiksoj ordono

od Willtron, 29 listopada 2012

Wpisy: 4

Język: Esperanto

Willtron (Pokaż profil) 29 listopada 2012, 08:31:13

Saluton! Mi havas dubojn kun afiksoj en esperanto. Mia dudoj estas pri afiksoj ordono. Ekzemplo: la vorto "Hundo" kaj la sufiksoj "-ido", "-et" kaj "-in".

Mi scias ke:
- "Hundido" estas filo de la hundo.
- "Hundeto" estas malgranda hundo.
- "Hundino" estas ina hundo.

Mi volas scii:
- La malgranda filo de la hundo estas "hundideto" aŭ "hundetido"?
- Kaj la malgranda ina filo de la hundo? "hundidetino", "hundidineto", "hundetidino", "hundetinido", "hundinideto" aŭ "hundinetido"? ridego.gif

Dankon!

Tjeri (Pokaż profil) 29 listopada 2012, 08:47:48

Ne forgesu lerni tion, kio estas ordono kaj kio estas ordo.
La malgranda filo de la hundo estas
hundideto

hundetido estas ido de malgranda hundo
hundidetino estas ino de malgranda ido de hundo
hundidineto estas malgranda ina hundido, tio estas la sama ol la antaŭa
hundetidino estas ino de ido de hundeto
hundetinido estas ido de ina hundeto

Nun, trovu tion, kio estas stultdemandfarinto.

Willtron (Pokaż profil) 29 listopada 2012, 09:59:45

Tjeri:Ne forgesu lerni tion, kio estas ordono kaj kio estas ordo.
Dankon! Mi estas komencanto kaj mi povas kelkfoje la paroloj konfuzi okulumo.gif, sed mi havas la diferenco lerni.

Tjeri:Nun, trovu tion, kio estas stultdemandfarinto.
Mi pensas ke tion estas ne stulta demando. Tio povas esti utila por aliaj komencantoj. Mi nun komprenas, ke la ordo de la afiksoj povas grava esti, sed ĉi tio ne estas vero ĉiam (hundidetino kaj hundidineto estas la sama).

Ĉu tio signifas, ke la ordo estas grava kiam la afiksoj ordo ŝanĝias la signifo de la vorto? Ĉu ekzisti nenia regulo?

sudanglo (Pokaż profil) 29 listopada 2012, 12:33:30

En ĉi tiu kazo la 'regulo' estas ke la sufikso aplikiĝas al ĉio kio estas maldekstre.

(((hund)in)et)ido

Sed granda serio de sufiksoj faras la vorton iom ne facile legebla. Do oni prefere rompu la vorton en partojn -ekz la ido de la hundineto.

Povas esti ke certaj sinsekvoj ne havus sencon.

Ekz fraŭlineto - bone, sed fraŭletino ???.

Wróć do góry