Aller au contenu

Kiel nomi parencojn interseksajn, transgenrajn, kaj transeksajn

de Scalex, 30 novembre 2012

Messages : 4

Langue: Esperanto

Scalex (Voir le profil) 30 novembre 2012 00:43:47

Imagu, ke estas iu homo. Tiu ĉi homo estis denaske ino. Tamen, neniam sentis identa al aliaj inoj. Tiu sentis laŭ kelkaj manieroj kiel viro. Kaj, laŭ kelkaj, kiel ino. Provis agi dum la unuaj jardekoj de la vivo kiel ano de la ina genro, sed io estis malĝusta, kaj estis serio de konfuzaj spertoj. Geknaboj mokas tiun ĉar tiu ne estis plene ineca, laŭ konduto kaj aspekto. Tiu ĉi homo poste provis dum iom da tempo konduti kiel viro - uzi viran nomon, vesti sin pli virece, kaj tiel provi identigi sin. Sen, tio esti same sensukcesa. Io ankoraŭ ŝjanis malkomforta, pli kiel rolo.

Kion oni faru, sentante samtempe iom kiel ambaŭ genroj, kaj ke nek "li" nek "ŝi" taŭgas? Ĉu ne sufiĉas ke tiu estu homo, kia tiu estas, sen ekzakta genra difino? Eventuale, en la propra lingvo, decidis tiu ke estas nek viro nek ino, simple homo - kaj kial ne? Tiu preferas nun en la propra denaska lingvo esti nomata kaj vokata per neŭtralaj pronomoj, ekzemple angle "they, them, their".

Mi mem konas kelkajn tiajn homojn. Ili estas klasifikataj "intergenruloj", se vi bezonas terminon. Estas malofta, sed konsciinda afero. Ili devas ricevi saman respekton, eblecojn kaj rajtojn kiel aliaj homoj. Por preskaŭ ĉiuj transgenruloj, la uzado de personaj pronomoj gravegas, kaj la misuzado povas grave ofendi kaj vundi. Pro tio, mi strebis uzi "tiu" en ĉiu okazo. La sekso estas difinata per la kromosomoj kaj seksorganoj - biologiaj trajtoj. Sed homa genro estas parto de la idento. Eble povus esti simila homo de tiu en mia ekzemplo, kiu eltrovis ke viran identon ja taŭgis. Tiu homo estus "transgenrulo" - iu kies sekso ne kongruas kun la genro. Ankaŭ por tiu, misuzo de pronomoj povas vundi - plejeble pro vivo de diskriminacio, en kiu homoj mokas ke "ne estas vera viro/ino". Transseksuloj, interseksuloj, ktp, ricevas minacojn, primokadon, diskriminacion kaj eĉ estas fikize atakataj. Pro tiuj kialoj, vortoj pli poste en la vivo povas vundi. Kaj misuzo de pronomoj povas vundi, pro tio ke tiaj misuzoj memorigas pri la fakto ke la cetero de la socio laŭŝajne ne havas spacon por ili.

En la angla lingvo, homoj estas trovantaj solvojn. Pli kaj pli da homoj penas uzi "they, them, their" kiuj ankaŭ estas la pluralaj pronomoj - sed tia uzado estas komprenata, ekde la tempo de Ŝekspiro en la 16a/17a jarcento. Ni nun ne provas enkonduki ion novan, kompreneble, sed nur provas plioftigi la uzadon de tiuj formoj. Ne estas risko de ofendi iun ajn, se mi ĉiam uzas "they" (tiu) anstataŭ "he, she" (li, ŝi) - nek transgenrulon, nek intergenrulon, nek pli ordinaran viron aŭ inon.

Sed, kion mi faru en Esperanto? Se mi havos, pli poste en la vivo, filo aŭ filino, kiu decidas/eltrovas ke tiu estas intergenrulo, kiel mi nomu tiun? Ĉu gefilo? Mi ne plu havus la eblecon diri "filo" aŭ "filino", ĉar tiuj terminoj certe ofendus, kaj estus neĝustaj. Similaj situacioj imageblas por onkl(in)oj, av(in)oj, nev(in)oj, ktp.

Mi havas solvon unuokaze - uzi "infano" anstataŭ "fil(in)o". Sed kio pri la aliaj parencoj?

Scalex (Voir le profil) 30 novembre 2012 01:01:33

Oni konsciu, ke la sama problemo estas pli-malpli solvebla en la angla.

patr(in)o = "parent"
frat(in)o = "sibling"
fil(in)o = "child, kid"
av(in)o = "grandparent"
nep(in)o = "grandchild"
kuz(in)o = "cousin" (angle estas jam neŭtrala)
fianĉ(in)o = "fiancé/fiance" (jam neŭtrala, tamen en la franca, de kie la angla vorto devenas, oni literumas laŭ genro malsame)
edz(in)o = "spouse"

"nev(in)o, onkl(in)o, vidv(in)o" oni povas ĉirkaŭi en konversacio dirante "la infano de mia frat(in)o", ks.

robbkvasnak (Voir le profil) 30 novembre 2012 03:00:30

Al mi plaĉas la formo ge-. Nur ĉe pronomo estas problemo - eble gei - eble eble oni miskomprenus tion kiel verbon ge-i. Do eble nova pronomo "gi".
Mi plene scias ke tiu-ĉi konversacio trovos kontraŭulojn en kelkaj konservemaj landoj. Oni jam atakis min pro la fakto ke mi havas edzon kaj mi estas lia edzo. Iu volis scii kiu vestiĝis kiel ino ĉe ni - hahaha! Ni ambaŭ plej verŝajne aspektas pli virecaj ol la demandinto ĉar ni ambaŭ estas tre sportemaj - ni kuras, naĝas kaj halterumas.
Kaj en niaj rondoj estas ĉiu tipo da homo laŭ persona genra emo. Ni akceptas unu alian en niaj amikrondoj pleje kiel personon plenan je amo kaj kreiveco.

Altebrilas (Voir le profil) 30 novembre 2012 21:10:05

La koncernataj personoj decidu mem kiel ili deziras esti nomataj. Kaj se mi ne scius kion uzi, mi aplikus la regulon pri neceso kaj sufiĉo: neniu sufikso! Kaj oni povas ankaŭ uzi "li", kiu estas ja vira, sed ankaŭ neŭtrala por la personoj.

Retour au début