Съобщения: 36
Език: Esperanto
vincas (Покажи профила) 30 ноември 2012, 18:22:30
darkweasel:vincas, kion montras via mapo? Ĉu ion rilatan al la okazaĵoj en Malio?La mapo temas pri Kosovo.
http://www.kosovothanksyou.com/
Estas iom interese, kial ni por Palestino diras jes, sed por Kosovo diras ne. Ĉu ni estas duvizaĝaj.
lagtendisto (Покажи профила) 30 ноември 2012, 20:18:27
darkweasel:Sed bone - CNN tie faris la ĝuste saman eraron kiel vi, kaj markis Ĉeĥujon per "SWITZERLAND". Strange, tiel similaj aŭ proksimaj ne estas tiuj landoj ... sed jen eŭropana perspektivo (eĉ perspektivo el lando situanta ĝuste inter tiuj landoj).Ho, ve. Ĉu CNN vere havas 'koncesion' por agi kia serioza firmao de novaĵoj en Eŭropo?
vincas:Estas iom interese, kial ni por Palestino diras jes, sed por Kosovo diras ne. Ĉu ni estas duvizaĝaj.Nu, ŝajnas ago kontraŭe la setlantopolitiko de Israelo. Parte, kontraŭ internacia leĝo, la israela muro por defendo staras sur palestinaj tero.
Pri la Kosovo. Ne longe antaŭe, la Eŭropa Registraro por Financaj Aferoj (European Court of Auditors) konkludis definitiva, ke en serbia nordo de Kosovo la enmetado de sendependa leĝoŝtateco laŭ demokratia principoj de Eŭropa Unio ne estas eble. En tio kazo Eulex fiaskis. Ĝenerale la Kosovo tutdependas de financa helpo de Eŭropa Unio kaj Usono.
Sahaquiel (Покажи профила) 01 декември 2012, 00:59:51
Demian (Покажи профила) 01 декември 2012, 03:05:32
darkweasel:Sed bone - CNN tie faris la ĝuste saman eraron kiel vi, kaj markis Ĉeĥujon per "SWITZERLAND". Strange, tiel similaj aŭ proksimaj ne estas tiuj landoj ... sed jen eŭropana perspektivo (eĉ perspektivo el lando situanta ĝuste inter tiuj landoj).Ha ha ha !!! Fakte, kiam mi imagas Germanujon, mi imagas Aŭstrujo kaj Svisujo kiel siaj najbarlandoj. Penso de Ĉeĥio neniam alvenas al mi; kvankam mi scias (pere de animeo Monstro) ke multaj parolas germanan kiel dua lingvo tie.


dobri (Покажи профила) 01 декември 2012, 07:02:39
mihxil (Покажи профила) 01 декември 2012, 10:39:43
dobri:Kial la palestinanoj ne konstruas novajn domojn, ne akvumas teron por pli bone rikolti ktp?Mi supozas ke ili ankaŭ volas fari tion, se eblus, ekzemple je la areo de Israelo (kiel Israelo ankaŭ senhonte konstruas je tereno de ili), kaj sen la malhelpado de Israelo, kaj per la mono kiun havas Israelo.
Kaj kiel rekono de Palistinio estas 'kontraŭ' Israelo? Ĉu Palistino ne estu la najbarŝtato de Israelo? Kial Israelo ne volas tion?
lagtendisto (Покажи профила) 01 декември 2012, 11:11:40
mihxil:Kaj kiel rekono de Palistinio estas 'kontraŭ' Israelo? Ĉu Palistino ne estu la najbarŝtato de Israelo? Kial Israelo ne volas tion?La ĉefdemando estus: Kiu registaro en Palestinio povas garanti 100-procento-iele ke ne batalema fanatikulo atakas popolojn en Israelo? Ekzemple dum pilgrima voĵaĝoj al Betlehem k.t.p. Certe, ankaŭ en Israelo ekzistas batalemaj fanatikulo. Pri tio: La israela muro por defendo ankaŭ haltus batalemajn fanatikulon de Israelo eniri al Palestino. Sed pasinte en Eŭropo oni ankaŭ solvis similajn problemojn. Optimisme ankaŭ estos eble en konflikto inter Palestinio kaj Israelo. Aparte, ne ŝajnas amuze al iuj israelaj civitanoj servi en armeo nur por estu prepari al teroraj atakoj. Israelaj civitanaj devas servi en Israela armeo: Por inaj civitanoj: 21 monatoj; viraj civitantoj: tri jaroj.
mihxil (Покажи профила) 01 декември 2012, 11:17:29
spreecamper: La ĉefdemando estus: Kiu registaro en Palestinio povas garanti 100-procento-iele ke ne batalema fanatikulo atakas popolojn en Israelo?Neniu registaro tion povas, kompreneble. Kaj tio tute ne estas la 'ĉefdemando'. Krimuloj kaj frenezuloj ekzistas ĉiam.
lagtendisto (Покажи профила) 01 декември 2012, 11:26:58
mihxil:En ordo. Al kion de procento mi devus korekti? Ĉu al, aŭ 95-procento-iele, aŭ 85-procento-iele k.t.p.? Estas realeco, ke Hamas kaj Fatah nur povas garanti ĉirkaŭ '50-procento-iele'-econ. Sed pasinte, tio iam povas maleksplodi al '10-procento-iele'-econ. Mi opinias ke en Israelo oni taŭge povas kontroli batalemajn ekstremulojn. Sed ĝis nun, tio ne ŝajnas funkcii en Palestino.spreecamper: La ĉefdemando estus: Kiu registaro en Palestinio povas garanti 100-procento-iele ke ne batalema fanatikulo atakas popolojn en Israelo?Neniu registaro tion povas, kompreneble. Kaj tio tute ne estas la 'ĉefdemando'. Krimuloj kaj frenezuloj ekzistas ĉiam.
mihxil (Покажи профила) 01 декември 2012, 12:35:38
spreecamper:En ordo. Al kion de procento mi devus korekti?Viaj procentaĵoj aspektas al mi iom sensignifaj.
Ĉiuokaze apenaŭ gravas. Tiaj aferoj ŝajne ne multe rilatas al ĉu lando povas plenrajte membriĝi. Fakto restas ke 4 milionoj da homoj restis sen reprezento en la UN, kaj mi ne vere vidas kial.
Kaj kial Israelo devas timi tiun ĉi paŝon? Kial ili timus ekzemple ke ekzistus la eblo ke nun Palestinanoj vokas Israelanojn al internacia tribunalo? Se ili nenion misfaris, ja ne necesus timo.