לתוכן העניינים

UN-a voĉdono pri Palestino

של Demian, 30 בנובמבר 2012

הודעות: 36

שפה: Esperanto

lagtendisto (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 13:18:40

mihxil:Kaj kial Israelo devas timi tiun ĉi paŝon? Kial ili timus ekzemple ke ekzistus la eblo ke nun Palestinanoj vokas Israelanojn al internacia tribunalo? Se ili nenion misfaris, ja ne necesus timo.
Eble Israela registraro timas ke Palestino ricevus ion de internacia ebleco por forigo de Israela muro por defendo. Se tio okazus, tiam la batalemaj ekstremistoj en Israelo vekiĝus laŭ la plej tuta forto de ekstremismo (interna malpaco en Israelo). Rememorigu la terora atako de israela ekstremisto al Jitzchak Rabin. Pri tio. Mi dubas, ke en sekva futuro Israelo forigus la muron por defendo. Mi opinas. En Israelo, io de baloto por forigo de israela muron por defendo estus senŝance en sekva futuro.

mihxil (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 15:06:07

spreecamper:Eble Israela registraro timas ke Palestino ricevus ion de internacia ebleco por forigo de Israela muro por defendo.
Ĝi estas kontraŭleĝa kaj malhoma, do eble tio ne estus tiom malbona.

spreecamper:Se tio okazus, tiam la batalemaj ekstremistoj en Israelo vekiĝus laŭ la plej tuta forto de ekstremismo (interna malpaco en Israelo).
Tio estus bedaŭrinda.

WHBE (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 15:53:48

Mi estas usonano, sed mi ne estas judo, kaj mi ne tre ŝatas Izraelon. Sed mi ne komprenas la malamon al Izraelo. Ĉu estas la palestinaj atakoj kontraŭ Izraelo malhomaj? Kiom da misiloj kaj sinmortigaj atakoj rajtas la palestinanoj fari kontraŭ Izraelo antaŭ ol Izraelo rajtos defendi sin? Bonvolu klarigi. Mi honeste deziras kompreni.

Sunjo (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 15:54:10

Laŭ mia scio Germanujo (la registaro) ja subtenus duŝtatan solvon kaj pro tio voĉdonus por Palestino. Ke ili anstataŭe detenis sin oni klarigis per la germana rilato al Usono kaj Israelo (pro historiaj kialoj oni pli-malpli sentas devon subteni Israelon, kaj eble ankaŭ pro politikaj/ekonomiaj kialoj oni ne volas kontraŭdiri la volon de Usono). Do laŭ mia kompreno la sindeteno de Germanujo okazis pro malkuraĝo, hipokriteco kaj oportunismo.

mihxil (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 16:24:52

WHBE:Sed mi ne komprenas la malamon al Izraelo.
Eble ĉar Israelo tre malbone traktas la Palestinanojn?

WHBE:Ĉu estas la palestinaj atakoj kontraŭ Izraelo malhomaj?
Ankaŭ. Unu malbono ne pravigas alian.

WHBE:Izraelo antaŭ ol Izraelo rajtos defendi sin? Bonvolu klarigi. Mi honeste deziras kompreni.
Neniu diras ke Israelo ne rajtas defendi sin. Kaj ĝi certe faras. En la tuta konflikto mortis multe pli da Palestinanoj ol da Israelanoj.

Sed ne temas pri tio. Temas nun pri la rajtoj de la Palestinanoj.

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 17:40:10

Izraelo = La antikva regno konsistanta el la dek nordaj hebreaj triboj.
Israelo = Nuna ŝtato, fikcie kreita de UNO.

Israelo rajtas defendi sin, sed ververe ĉu ili faras tion? Kiu havas la teĥnologion? Kiu havas la monon? Kiu la armilojn havas? Ne Palestino sed Israelo. Kiam Israelo atakas por "sin defendi" mortigas malmultajn Hamas-anoj kaj multajn civitanojn senkulpajn. Aldone, konstrui en la Palestina tero estas kontraŭleĝe, sed al Israelo tio ne gravas, nur volas konkeri per la konstruado kiel eble plej da tero, kaj forpeli el tie la Palestinoj.

vincas (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 18:37:27

mihxil:Eble ĉar Isrealo tre malbone traktas la Palestinanojn?
Hamas en lernejoj, malsanejoj kaŝas misilojn, armilojn kaj eĉ pli multe en tiaj ejoj ekloĝigas homojn, ke Izraelo ne ataku. Kiam judoj mortigas teroriston, tiam Hamas krias, ke mortis ne kulpa viktimo. Kiam en estrejo de Hamas teroristoj speciale loĝigas vivajn ŝildojn: infanojn, virinojn, kaj tiun ejon atakas Izraelo, tiam palestinanoj krias, ke Izraelo mortigas infanojn.

antoniomoya (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 19:59:21

Neniam mi kapablis kompreni tiun konflikton. Mi opinias ke U.N. treege mis-agis kiam ĝi kreis fikcie la izraelan ŝtaton: oni ne povas enmeti perforte du tiel malsamajn komunumojn, en la saman teritorion.

Kial tiutempe oni ne dividis la landon en du egalajn partojn, kaj ke ĉiu vivu en la sia?

Dum jaroj kaj jaroj, tiu konflikto nur alportis egan suferon kaj senutilajn mortojn... kaj la problemo daŭrigas sen solvo. Se konsideri kiel iras la aferoj, mi kredas ke ĝi neniam solviĝos, bedaŭrinde.

Amike.

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 1 בדצמבר 2012, 20:47:47

antoniomoya:
Kial tiutempe oni ne dividis la landon en du egalajn partojn, kaj ke ĉiu vivu en la sia?
Pro religiaj kialoj. ĉar Israelo volis regi la hebrean sanktan lokojn, kaj la islamanoj same. Memoru ke Jerusalemo estas sankta urbo por kristanoj, islamanoj kaj judoj. Kaj aliaj terirotioj ankaŭ estas sanktaj kiel BetLeĥem i.a.

vincas (הצגת פרופיל) 2 בדצמבר 2012, 08:59:10

Sahaquiel:Israelo = Nuna ŝtato, fikcie kreita de UNO.
Sonas iom propagande, simile mi povus diri pri Kolumbio ;]

לראש הדף