Wpisy: 36
Język: Esperanto
lagtendisto (Pokaż profil) 2 grudnia 2012, 09:16:41
antoniomoya:Kial tiutempe oni ne dividis la landon en du egalajn partojn, kaj ke ĉiu vivu en la sia?Ŝajne, origine estis plano de UN. Sed plano de UN neniam realiĝis entute.
Sahaquiel (Pokaż profil) 2 grudnia 2012, 19:47:48
vincas:Kie estas KolumbioSahaquiel:Israelo = Nuna ŝtato, fikcie kreita de UNO.Sonas iom propagande, simile mi povus diri pri Kolumbio ;]

lagtendisto (Pokaż profil) 2 grudnia 2012, 20:55:09
Sahaquiel:Dum pli ol 2000 jaroj tiu tero estis araba, ĝis kiam UNO decidis dividi la lando.Kaj nuntempe la ŝtato de Israelo en hodiaŭtaga regiono estas kaj restos realeco. Punkto.
robbkvasnak (Pokaż profil) 2 grudnia 2012, 21:13:54
Mi EGE bedaŭras tiujn homojn kiuj naskiĝis en unu de la du flankoj (Israelo kaj la du palestinaj ŝtatoj). Malkulpaj infanoj lernas abomeni la najbaran ŝtaton kaj la ŝtatajn najbarojn - pro pra-antikva feŭdo de pasinta historio. Ankaŭ ĉe ni estas tiaj homoj kiuj abomenas la negrulojn ĉar la "sudŝtatoj" perdis la civilmiliton.
Tiaj antikvaj malamoj tute ne helpas en la klopodo homa por plibonigi la vivon de ĉiuj homoj sur nia malgranda, blua planedo.
Mi ja ne kredas ke eblus, sed se mi estus palestino aŭ israelano mi provus fondi interŝtatan E-klubon kontraŭ la malamo de miaj samlandanoj.
Mi kiel nenegrulo luktas forte por la rajtoj (kaj de miaj gegejaj gefratoj). Nia lukto ne estas lukto bazita sur malamo sed male sur budheska ĉiunamo.
Ĉu Palestino estas ŝtato rekonata pere de UEA?
vincas (Pokaż profil) 3 grudnia 2012, 10:24:22
Sahaquiel:Kie estas KolumbioPardonu, ke mi kripligis vian štatnomon.? Se vi parolas pri KolOmbio, ĝi estis kreata antaŭ ol la kreado de UNO. Izraelo ekzistis ĝis 700 a.K proksimume. Dum pli ol 2000 jaroj tiu tero estis araba, ĝis kiam UNO decidis dividi la lando.
Se Kolombio estis antaŭ UNO, des pli malbone por mem Kolombio, ĉar povas subite ekaperi, ke Kolombio estas pli maljuna fikcie kreita ŝtato ol mem Izraelo. Nu kia estas diferenco ĉu ŝtato estas kreita de UNO aŭ de Kolumbo. Vi imagu alŝipas kelkaj drinkuloj kaj fiuloj en Suda Ameriko. Tiuj uloj en Eŭropo odoras tre malbone: prizone kaj eĉ pendigile, sed en Sud Ameriko ili odoras sufiĉe bone. Nu ili alŝipas elŝipiĝas enigas krucon en sablo kaj diras: nu ĉi tie estas Kolombio, ĉar ni tiel decidis kaj tion volas reĝo de Hispanio. Mi ne vidas diferencon.
Sahaquiel (Pokaż profil) 3 grudnia 2012, 18:59:18
vincas:Bonŝance la plejmulto da ebriuloj estis forpelitaj dum la sendependeco. Kaj ja estas malsamoj. Ĉar historiaj kialoj kaj politikaj kialoj ne samas.Sahaquiel:Kie estas KolumbioPardonu, ke mi kripligis vian štatnomon.? Se vi parolas pri KolOmbio, ĝi estis kreata antaŭ ol la kreado de UNO. Izraelo ekzistis ĝis 700 a.K proksimume. Dum pli ol 2000 jaroj tiu tero estis araba, ĝis kiam UNO decidis dividi la lando.