Al la enhavo

Nudpiede aŭ ŝuvestite?

de Fuzzy, 2012-novembro-30

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-novembro-30 09:08:34

En Rusio oni kutimas enirante en loĝejon ĉiam demeti siajn ŝuojn. Do en loĝataj ĉambroj oni kutime enestas nudpiede aŭ en hejmaj pantofloj.
Sed mi scias ke en aliaj landoj oni portas ŝuojn ankaŭ en loĝĉambroj. Mi ne povas tion imagi -- ĉu vere iuj spektas televidilon sidante en fotelo kun botetoj sur siaj piedoj?
Kiel oni kutimas en via lando?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-novembro-30 10:45:05

Fuzzy:En Rusio oni kutimas enirante en loĝejon ĉiam demeti siajn ŝuojn.
Kial vi demetas viajn ŝuojn? Ĉu por ne malpurigi la plankon?

Fuzzy:Sed mi scias ke en aliaj landoj oni portas ŝuojn ankaŭ en loĝĉambroj. Mi ne povas tion imagi
Vi faru imag-penon, ĉar estas vera kutima fakto en mia lando.

Fuzzy:ĉu vere iuj spektas televidilon sidante en fotelo kun botetoj sur siaj piedoj?
Tute vere. Precipe se temas pri vizitantoj (amikoj aŭ familianoj kiuj venis vidi vin). Tamen, la dom-gemastroj kutime demetas siajn ŝuojn kaj vestojn, kaj surmetas pantoflojn kaj hejm-vestojn, sed tute simple por esti pli komfortaj, ne por alia kaŭzo. Maloftege oni paŝas interĉambre nudpiede, malgraŭ la agrabla temperaturo de mia lando (sed estas stranguloj por ĉio...) ridulo.gif

Amike.

jchthys (Montri la profilon) 2012-novembro-30 12:53:08

En mia domo, oni ne portas ŝuojn. (Mi estas usonano, sed mia patrino venis de Belgio.)

Tjeri (Montri la profilon) 2012-novembro-30 13:32:47

Foje ŝajnas al mi, ke francoj naskiĝas kun ŝuitaj piedoj...
Sed en mia hejmo, mi demetas miajn ŝuojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-30 13:41:47

Ankaŭ en Aŭstrujo oni normale demetu siajn ŝuojn, sed fojfoje eble la posedanto de la loĝejo diros al gasto "ho, ne gravas, surlasu ilin", speciale se oni restas nur dum mallonga tempo. Mi ne volus iri nur en ŝtrumpetoj sur planko, kie regule marŝas iu en strataj ŝuoj, kaj estas krome multe malpli komforte surlasi la ŝuojn.

Eĉ en iuj lernejoj oni devas surhavi pantoflojn, krom post la eniro en la konstruaĵon kaj antaŭ la eliro el ĝi. Mia lernejo havis tian regulon dum longa tempo, kvankam ĉiuokaze por demeti siajn ŝuojn multaj lernejanoj devis iri tra la duona konstruaĵo (en strataj ŝuoj kompreneble) ... la oficiala kialo estis, ke strataj ŝuoj povas detrui la lignajn plankojn en la klasĉambroj. Iam tio fariĝis ne plu argumentebla, kaj la regulo ŝanĝiĝis tiel, ke nur dum malbona vetero (kiam la ŝuoj plej malpuras, pro neĝo ktp.) estis ĉe la enirejo anonco, ke "hodiaŭ estas pantofla devo" - praktike dum miaj lastaj lernejaj jaroj mi (kaj ne nur mi) eĉ ne plu havis pantoflojn en la lernejo, ĉar preskaŭ neniam iu plendis, se iu ne atentis tiun anoncon.

Mi legis, ke tre specialajn kutimojn tiurilate havas la japanoj, kie ekzistas eĉ specialaj pantofloj por iri en la necesejon (kaj la kompatindaj eŭropanoj akcidente revenintaj al la manĝotablo en necesejaj pantofloj ricevas eble ŝokitajn rigardojn) ... mi ne scias, ĉu tio estas vera. Sed supozeble la aŭstraj kaj rusaj kutimoj ŝajnas same absurdaj al hispanoj, kiel al mi la japanaj. ridulo.gif Aliaj landoj, aliaj kutimoj ...

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-30 17:26:12

En mia lando oni kutimas demeti surstratajn ŝuojn enirante en loĝejon kaj surmeti pantoflojn. Nudpiede kutime kuradas nur infanoj, al kiuj estas malfacile ĉiam zorgi pri la pantofloj.
Laŭ mia opinio tio estas bona kutimo, ĉar tiamaniere la piedoj ripozos de la ŝuoj (kiuj eble iomete premas), plu la planko de la loĝejo ne tiom rapide malpuriĝos. Tamen kiam iu longtempe iradis kun ŝuoj ekstere, tiam liaj piedoj ŝvitas kaj malbonodoras. En tiu kazo mi preferus, kiam la gasto restus kun siaj ŝuoj.
Mi scias, ke precipe usonanoj malofte demetas siajn ŝuojn dum vizito. Fakte, kiam min vizitis usonano, li restis en siaj ŝuoj. Estis somero, seka vetero, tial tio ne gravis por mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-30 17:55:26

Ĉu eble la kutimoj havas iun rilaton al la klimato de la lando? Usono kaj Hispanujo, kie laŭ la ĝisnunaj afiŝoj ne ŝajnas esti kutime demeti siajn ŝuojn en loĝejo, havas kompare al Rusujo, Aŭstrujo kaj Ĉeĥujo relative varman klimaton, kaj supozeble ankaŭ vintre relative sekan veteron, do ne tiom malpurigas la plankon iri en stratŝuoj. Sed stratŝuojn, en kiuj oni antaŭe marŝis en neĝo, ni ofte demetas eĉ antaŭ ol eniri, antaŭ la pordo ...

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-30 18:16:23

Amuza temo! ridulo.gif Mi loĝis kelkajn jarojn en Rusio, do mi nun alkutimiĝis al la rusia tradicio ĉi-rilate. En Germanio kaj Francio oni ofte surpriziĝas, kiam mi aŭtomate komencas demeti miajn ŝuojn tuj apud la pordo! Ili ĉiam diras al mi, ke ne necesas (supozeble pro ĝentileco ĉar mi estas gasto). Sed por mi, estas jam kiel ia instinkto - mi nepre demetu la ŝuojn, alie mi ne sentas min bone! Mi ofte klarigas al gastigantoj, ke tio estas pro mia tempo en Rusio.

En Rusio oni ĉiam havas diversajn pantoflojn speciale por gastoj, ĉar ĉiuj scias, ke oni sen demando nepre demetu la ŝuojn. En Francio kaj Germanio tio ŝajne ne ĉiam estas la kazo, do tio povas kaŭzi ioman embarason por la gastiganto, se la gasto demetis la ŝuojn. Ĉu la gasto nun iru sur malvarma pargeto nur en ŝtrumpetoj?

Eble rusianoj havas tian fortan tradicion ĉi-rilate, ĉar vintre ili havas tian malpuregan neĝkaĉon sur la stratoj, do estas fakte tute neeble eniri la domon en stratŝuoj, krom se oni volas tute detrui la purecon de la domo!

En Anglio, mi pensas, ke estas normale demandi ĉe la gastiganto, ĉu oni demetu la ŝuojn aŭ ne. En Anglio oni preskaŭ ĉiam havas tapiŝon kiu kovras la tutan plankon de muro al muro, do oni iom timas difekti tian tapiŝon. En Francio kaj Germanio pargeto aŭ ia alia surplanka kovraĵo ŝajne estas pli populara, do eble tiaj kovraĵoj ne povas tiel facile difektiĝi. Oni eble povas diri, ke la situacio iom diferencas de domo al domo, do ne estas iu unutipa kutimo por ĉiuj, malkiel en Rusio, kie certe ĉiuj scias la kutimon.

Chainy (Montri la profilon) 2012-novembro-30 18:29:02

darkweasel:Ĉu eble la kutimoj havas iun rilaton al la klimato de la lando?
Jes, vi verŝajne pravas. Kaj eble ankaŭ dependas iom de la tipo de plankokovraĵo.

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-decembro-01 04:30:45

Ĉiujn mi konas (mi loĝas en Kanado), ja demetas la ŝuojn kiam ili eniras iun domon.
Kiam mi estas juna, mi ĉiam trovis ĝin stranga kiam, spektante Uson-devenajn televidajn programojn, la aktoroj ne demetis siajn ŝuojn enirinte iun domon.

Reen al la supro