Al la enhavo

Ĉu kazo aŭ okazo?

de Lilio, 2012-novembro-30

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Ondo (Montri la profilon) 2012-decembro-02 21:21:47

darkweasel:
Ondo:
Cetere, ĉu vi konas la egale interesan proponon, faritan jam antaŭ multaj jaroj, aldoni al Esperanto ankaŭ nominatiavan prepozicion? Tio solvus eĉ pli multajn problemojn ol via "na". La ĝis nun plej ŝatata vorto por tia uzo estas "lur". Se oni akceptas ambaŭ prepoziciojn, la lingvo iĝos admirinde klara. Lur mi proponoas al vi na la solvo, ke lur vi prove ekuzu ankaŭ na lur.
Ridigis min - ĉu jen vero aŭ nura ŝerco? rido.gif
Ĉu mi ofendiĝu pro via suspekto, ke mi malseriozas? La plej frua ĉi-tema artikolo (mencio pri lur), kiun mi nun trovas, estas de la 30-a de Aŭgusto 1996. Vidu kontribuaĵon de Marko Rauhamaa, en la fama kaj meritplena sed jam preskaŭ nekonata forumo SCE. SCE tamen plu funkcias.

Povas esti, ke iu jam pli frue faris la saman proponon. Mi scias, ke okazis ankaŭ poste diskutoj pri na kaj lur, kiuj ambaŭ estas same gravaj lingveroj. Oni proponis eĉ aliajn interesajn kazoprepoziciojn. Fascina temo, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-02 21:34:39

Ondo:
Ĉu mi ofendiĝu pro via suspekto, ke mi malseriozas?
Ne - tio nur ŝajnis al mi tiel neverŝajne stulta, ke mi ne emis kredi ĝin. Dankon pro via respondo. ridulo.gif

(Kvankam al kazo kaj okazo tio evidente havas nenian rilaton.)

Ondo (Montri la profilon) 2012-decembro-02 21:44:36

darkweasel:(Kvankam al kazo kaj okazo tio evidente havas nenian rilaton.)
Sed ĝi plej rekte rilatas al la demandoj en la enketo pri kazo kaj okazo, kiu estas la komenco de ĉi tiu diskuto. Kaj ĉar lernu estas siaspeca lernejo, eĉ lingvolernejo, gravas la lingvaĵo de la enketoj.

Lilio (Montri la profilon) 2012-decembro-06 13:02:27

Ondo, mi sentas min iom ŝokita.
Mi bezonas akcepton kaj komprenemon.
Mi rediras, ke mi neniel deziras ofendi iun ajn. Mi parolas la lingvon kiel mi lernas ĝin kaj tio konstante evoluas.

Mi bezonas vivi en medio en kiu oni fidas unu la alian kaj respondecas pri sia propra elekto imiti aŭ ne la parolmanieron de iu ajn. Mi ne volas, ke homoj nepre parolu same kiel mi, ĉar mi ŝatas, ke ĉiu estu libera fari laŭ sia emo. Kaj mi ankaŭ bezonas havi la liberecon esti mi mem kaj esprimi laŭ mia ŝato.

Mi ŝatas, ke homoj diru al mi sian opinion pri la plej bona uzo de la lingvo. Pro tio, viaj mesaĝoj tre interesas min.

Aliflanke, mi estas tre ĝenita legante vin. Se mi bone komprenas, vi konsideras, ke mi uzas naisman lingvon cele de malrespekto kvankam mia intenco estas nur libere esprimi. Kiam vi diras ke mi malrespektas la legantojn, mi vere sentas min vundita kaj mi demandas al mi ĉu entute vi respektas min.

Ĉu mi rajtas peti, ke vi plu diru vian opinion kun akceptemo al la maniero laŭ kiu mi parolas? Mi tiel multe pli bonvole kaj atente legus viajn mesaĝojn kaj do... lernus de vi, se mi konsideras vian opinion valora por mi!

Kion vi sentas?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-06 16:15:23

Retforumo ne estas la ĝusta loko por ofendiĝi pro tiaj bagateloj, verdire. Oni eltenu kritikon - ĉiu estus jam forgesinta pri tio ĉi, se vi ne estus nun relanĉinta la temon.

Chainy (Montri la profilon) 2012-decembro-06 17:12:45

darkweasel:Retforumo ne estas la ĝusta loko por ofendiĝi pro tiaj bagateloj, verdire. Oni eltenu kritikon - ĉiu estus jam forgesinta pri tio ĉi, se vi ne estus nun relanĉinta la temon.
Lilio ja ne ofendiĝu, sed pro iom alia kialo.

Estas evidente, ke la reago de Ondo en tiu ĉi fadeno estis troigita kaj iom kruda. Sed tio simple estas kelkfoje la stilo de Ondo, se io ne plaĉas al li. Plej bone oni ignoru tiun trajton.

Chainy (Montri la profilon) 2012-decembro-06 17:27:55

Lilio:Aliflanke, mi estas tre ĝenita legante vin. Se mi bone komprenas, vi konsideras, ke mi uzas naisman lingvon cele de malrespekto kvankam mia intenco estas nur libere esprimi. Kiam vi diras ke mi malrespektas la legantojn, mi vere sentas min vundita kaj mi demandas al mi ĉu entute vi respektas min.
Mi pensas, ke Darkweasel celis diri, ke la normalaj reguloj de ĝentileco ne rilatas al retforumo, do tial oni ne ofendiĝu. Mi suspektas, ke en multaj okazoj, li bedaŭrinde pravas, sed mi persone ne subtenas tion.

Certe ne ĝenu vin tio, kion diris Ondo! Vi bonege skribas en Esperanto, multe pli bone ol multaj en tiu ĉi forumo, do estas tre strange diri, ke vi 'ne montras respekton' al ni nur pro via uzo de 'na'!!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-06 18:05:51

Chainy:
Mi pensas, ke Darkweasel celis diri, ke la normalaj reguloj de ĝentileco ne rilatas al retforumo, do tial oni ne ofendiĝu.
Ne tute. Sed kvar tagojn post io, pro kio oni ofendiĝis, publike skribi sian ofendiĝintecon, estas iom sensence, ĉar tio nur revidebligas la eble jam forgesitan ofendaĵon.

Sed jes, ĝenerale oni memoru, ke diversaj homoj (kaj en retforumo kuniĝas tre multaj diversaj homoj) havas diversajn stilojn de komunikado, kaj diversajn "prioritatojn inter ĝentileco kaj honesteco". Mi scias, ke ankaŭ mia stilo ne plaĉas al ĉiuj, sed "por eviti kritikon, diru nenion, faru nenion, estu nenio" (citaĵo de Elbert Hubbard, usona aŭtoro) - kaj tio validas por ĉiuj "flankoj".

Nu - eble ni revenu al la temo anstataŭ diskuti pri ĝentileco en retforumoj? ridulo.gif

Lilio (Montri la profilon) 2012-decembro-06 22:25:06

Fakte min interesas pli paroli pri tio ol pri gramatiko!
Kiam temas pri « lerni » mi unue atentemas pri la maniero laŭ kiu la instruisto alparolas min, due pri la enhavo de ties parolado.
Se mi ne sentas min respektata, mi ne povas aŭskulti.

Mi kreu novan fadenon por daŭrigi pri tiu temo!
ridulo.gif

Reen al la supro