前往目錄

Kursaro en Eŭropo ?

貼文者: gobois, 2012年11月30日

訊息: 3

語言: Esperanto

gobois (顯示個人資料) 2012年11月30日下午9:51:10

Bonan tagon,
ĉu ekzistas en Eŭropo kursaron kiel en " http://www.esperanto-insulo.info/index.htm ? "
Mi ne volas kursojn nur dum 2-3 tagoj nek 1 semajno sed dum 3-4 semajnoj por vere lerni kaj flue paroli Eon !
Dankon
Amike

erinja (顯示個人資料) 2012年12月7日下午8:00:32

Bedaŭrinde tiaj kursoj kutime ne sukcesas allogi sufiĉe da aliĝantoj por sukcesi. NASK en Usono foje daŭris 3 semajnojn, sed nun la kurso daŭras nur ĉ. unu semajnon (aŭ kelkajn tagojn pli).

La plej bona afero ŝajne estus ĉeesti kurson dum unu semajno kaj ĉeesti alian Esperanto-eventon en la venonta semajno. Tio eblas en Eŭropo dum somero. Alie, oni povas pasigi ĉ. du semajnojn en 'esperantujo' en Usono, kie NASK nun okazas tuj antaŭ aŭ tuj post la landa kongreso, en la sama loko.

gobois (顯示個人資料) 2012年12月8日下午12:28:08

Saluton kaj dankon erinja pri via respondo !
Nun mi plibone komprenas kial ne estas tiuj kursaroj.Dankon kaj mi deziras al vi bonan kaj ĝojan jarfinon.
Amike

回到上端