У садржају

Vikipedia kontribuantoj laŭ lingvo Rumanujo = Esperantujo

од Demian, 02. децембар 2012.

Поруке: 10

Језик: Esperanto

Demian (Погледати профил) 02. децембар 2012. 17.06.57

Tiu ĉi paĝo montras devennacion de kontribuantoj vikipediaj laŭ lingvo.

Kelkaj surprizoj:

(1) Pli da angla kontribuantoj el Barato ol el Aŭstralio.
(2) Pli da franca kontribuantoj el Belgujo ol Kanado.
(3) Pli da hispana kontribuantoj el Hispanujo ol Meksiko.
(4) Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea Vikipedio
(5) 1.3% da kontribuantoj al Persa Vikipedio el Barato

Kaj la plej granda suprizo:

Rumanujo havas la plej grandan nombron da kontribuantoj al Esperanta Vikipedio.

Nombroj: (pli ol 2%)

Rumanio 15.4%
Hispanujo 13.7%
Germanujo 10.9%
Francujo 10.9%
Svisujo 10.3%
Hungarujo 7.4%
Ĉeĥio 6.9%
Pollando 6.9%
Belgio 4.6%

Alklaku la suban foton por vidi pli plenan statistikon.

Tjeri (Погледати профил) 02. децембар 2012. 18.44.19

Kelkaj surprizoj:
(4) Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea Vikipedio
Ĉu tio vere surprizas vin?

Sahaquiel (Погледати профил) 02. децембар 2012. 19.40.22

Kolombio estas la 1.1 elcento ridego.gif
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj. Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.

darkweasel (Погледати профил) 02. децембар 2012. 21.38.40

Sahaquiel:
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)

Interretano (Погледати профил) 02. децембар 2012. 21.56.42

Sahaquiel:... Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.
Mi neniam vidis rumanan redaktanton en la Esperanta Vikipedio, sed mi ja vidis hungarajn redaktantojn, kiuj loĝas en Rumanio. (t.e., homoj hungaretnaj, kiuj estas rumanianoj). Ŝajnas, ke ne estas multaj rumanaj esperantistoj. (Eĉ ne estas rumanlingva sekcio en la forumo de Lernu.)

Krome, kion signifas "Rumanujo = Esperantujo"?

Sahaquiel (Погледати профил) 03. децембар 2012. 02.59.46

darkweasel:
Sahaquiel:
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)
Ĉu Henriko (Ĉiuĵaŭde) ne estas Franco?

Demian (Погледати профил) 03. децембар 2012. 03.42.02

Interretano:
Sahaquiel:... Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.
Krome, kion signifas "Rumanujo = Esperantujo"?
Metafore mi diris 'Rumanujo = Esperantujo' pro ke tiom da redaktoj al Esepranta Vikipedio devenas el Rumanujo kvazaŭ tiu eta nacio estus Esperantujo.

Interretano (Погледати профил) 03. децембар 2012. 04.12.57

Sahaquiel:
darkweasel:
Sahaquiel:
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)
Ĉu Henriko (Ĉiuĵaŭde) ne estas Franco?
Se per la vorto "Franco" vi celas "franciano", ne. Li estas kanadano. Li tamen estas denaska parolanto de la franca lingvo.

Demian (Погледати профил) 03. децембар 2012. 06.14.58

Tjeri:
Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea Vikipedio
Ĉu tio vere surprizas vin?
Iomete! Mi legas multfoje pri la aĉa registaro de tiu nacio kaj pri la malpliboniĝanta situacio de ordinarnuloj, mi neniam imagis ke ĝi ne eĉ montros sin en tiu statistiko. Mi imagis ke ĝia elcento estos 10-20%. Mi eraregis.

==

Eksterteme, ĉu iu scias se tiu ĉi retejo estas oficiala de nordkorea registaro? Mankas la retadresfinon .gov. (Ekz. Barata registaro uzas .gov.in kaj pakistana uzas .gov.pk.)

darkweasel (Погледати профил) 03. децембар 2012. 06.34.06

Demian:
Iomete! Mi legas multfoje pri la aĉa registaro de tiu nacio kaj pri la malpliboniĝanta situacio de ordinarnuloj, mi neniam imagis ke ĝi ne eĉ montros sin en tiu statistiko. Mi imagis ke ĝia elcento estos 10-20%. Mi eraregis.
Tie preskaŭ neniu entute havas retaliron - ja per tio ili povus eltrovi aferojn pri sia registaro kaj kia estas kompare la okcidento (pri kiu la nordkoreuja registaro propagandas, ke tie estas multe pli aĉe). Eble nur kelkaj tre altaj oficuloj entute povas retumi, sed eĉ tiam ili verŝajne ne redaktos Vikipedion.
Demian:
Eksterteme, ĉu iu scias se tiu ĉi retejo estas oficiala de nordkorea registaro? Mankas la retadresfinon .gov. (Ekz. Barata registaro uzas .gov.in kaj pakistana uzas .gov.pk.)
Al mi ja aspektas tiel, speciale ĉar mi ne povas imagi, ke iu alia ol la registaro povas en Nordkoreujo starigi retpaĝarojn. .gov.xx estas landospecifa afero kaj ekzistas en iuj, sed ne en ĉiuj landoj - Aŭstrujo uzas anstataŭe .gv.at kaj Germanujo miascie havas entute neniun ekvivalenton.

Вратите се горе