讯息: 10
语言: Esperanto
Demian (显示个人资料) 2012年12月2日下午5:06:57
Kelkaj surprizoj:
(1) Pli da angla kontribuantoj el Barato ol el Aŭstralio.
(2) Pli da franca kontribuantoj el Belgujo ol Kanado.
(3) Pli da hispana kontribuantoj el Hispanujo ol Meksiko.
(4) Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea Vikipedio
(5) 1.3% da kontribuantoj al Persa Vikipedio el Barato
Kaj la plej granda suprizo:
Rumanujo havas la plej grandan nombron da kontribuantoj al Esperanta Vikipedio.
Nombroj: (pli ol 2%)
Rumanio 15.4%
Hispanujo 13.7%
Germanujo 10.9%
Francujo 10.9%
Svisujo 10.3%
Hungarujo 7.4%
Ĉeĥio 6.9%
Pollando 6.9%
Belgio 4.6%
Alklaku la suban foton por vidi pli plenan statistikon.
Tjeri (显示个人资料) 2012年12月2日下午6:44:19
Kelkaj surprizoj:Ĉu tio vere surprizas vin?
(4) Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea Vikipedio
Sahaquiel (显示个人资料) 2012年12月2日下午7:40:22

Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj. Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.
darkweasel (显示个人资料) 2012年12月2日下午9:38:40
Sahaquiel:Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Interretano (显示个人资料) 2012年12月2日下午9:56:42
Sahaquiel:... Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.Mi neniam vidis rumanan redaktanton en la Esperanta Vikipedio, sed mi ja vidis hungarajn redaktantojn, kiuj loĝas en Rumanio. (t.e., homoj hungaretnaj, kiuj estas rumanianoj). Ŝajnas, ke ne estas multaj rumanaj esperantistoj. (Eĉ ne estas rumanlingva sekcio en la forumo de Lernu.)
Krome, kion signifas "Rumanujo = Esperantujo"?
Sahaquiel (显示个人资料) 2012年12月3日上午2:59:46
darkweasel:Ĉu Henriko (Ĉiuĵaŭde) ne estas Franco?Sahaquiel:Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Demian (显示个人资料) 2012年12月3日上午3:42:02
Interretano:Metafore mi diris 'Rumanujo = Esperantujo' pro ke tiom da redaktoj al Esepranta Vikipedio devenas el Rumanujo kvazaŭ tiu eta nacio estus Esperantujo.Sahaquiel:... Eble Rumanoj redaktas sed ne partoprenas de la Vikia-movado.Krome, kion signifas "Rumanujo = Esperantujo"?
Interretano (显示个人资料) 2012年12月3日上午4:12:57
Sahaquiel:Se per la vorto "Franco" vi celas "franciano", ne. Li estas kanadano. Li tamen estas denaska parolanto de la franca lingvo.darkweasel:Ĉu Henriko (Ĉiuĵaŭde) ne estas Franco?Sahaquiel:Strange - mi estus dirinta, ke almenaŭ ekzemple KuboF kaj Ĉiuĵaŭde estas sufiĉe aktivaj tie ... (mi aktuale ne manke de tempo)
Fakte mi multe redaktas Vikipedion, kaj mi preskaŭ nur vidas francojn partoprenantajn de la diskutoj kaj regularoj.
Demian (显示个人资料) 2012年12月3日上午6:14:58
Tjeri:Iomete! Mi legas multfoje pri la aĉa registaro de tiu nacio kaj pri la malpliboniĝanta situacio de ordinarnuloj, mi neniam imagis ke ĝi ne eĉ montros sin en tiu statistiko. Mi imagis ke ĝia elcento estos 10-20%. Mi eraregis.Nevideblo de nordkoreanoj por la Korea VikipedioĈu tio vere surprizas vin?
==
Eksterteme, ĉu iu scias se tiu ĉi retejo estas oficiala de nordkorea registaro? Mankas la retadresfinon .gov. (Ekz. Barata registaro uzas .gov.in kaj pakistana uzas .gov.pk.)
darkweasel (显示个人资料) 2012年12月3日上午6:34:06
Demian:Tie preskaŭ neniu entute havas retaliron - ja per tio ili povus eltrovi aferojn pri sia registaro kaj kia estas kompare la okcidento (pri kiu la nordkoreuja registaro propagandas, ke tie estas multe pli aĉe). Eble nur kelkaj tre altaj oficuloj entute povas retumi, sed eĉ tiam ili verŝajne ne redaktos Vikipedion.
Iomete! Mi legas multfoje pri la aĉa registaro de tiu nacio kaj pri la malpliboniĝanta situacio de ordinarnuloj, mi neniam imagis ke ĝi ne eĉ montros sin en tiu statistiko. Mi imagis ke ĝia elcento estos 10-20%. Mi eraregis.
Demian:Al mi ja aspektas tiel, speciale ĉar mi ne povas imagi, ke iu alia ol la registaro povas en Nordkoreujo starigi retpaĝarojn. .gov.xx estas landospecifa afero kaj ekzistas en iuj, sed ne en ĉiuj landoj - Aŭstrujo uzas anstataŭe .gv.at kaj Germanujo miascie havas entute neniun ekvivalenton.
Eksterteme, ĉu iu scias se tiu ĉi retejo estas oficiala de nordkorea registaro? Mankas la retadresfinon .gov. (Ekz. Barata registaro uzas .gov.in kaj pakistana uzas .gov.pk.)