Sisu juurde

Iun,al iu

kelle poolt Zofiabarańska, 2. detsember 2012

Postitused: 18

Keel: Esperanto

Zofiabarańska (Näita profiili) 2. detsember 2012 17:23.42

Jen mia problemo:
Oni povas uzi:Mi dankas vin,al vi
Mi helpas vin ,al vi
Sed Mi donas al vi ( nur)
Mi deziras al vi(nur,sen vin).
Kial?

antoniomoya (Näita profiili) 2. detsember 2012 17:40.29

Zofiabarańska:Jen mia problemo:
Oni povas uzi:Mi dankas vin,al vi
Mi helpas vin ,al vi
Sed Mi donas al vi ( nur)
Mi deziras al vi(nur,sen vin).
Kial?
-Mi donas vin mian tutan konfidon.
-Mi deziras vin tre bonan vojaĝon.

Ĉu vi opinias ke tiuj frazoj estas malkorektaj?

Amike.

hebda999 (Näita profiili) 2. detsember 2012 18:23.13

antoniomoya:
-Mi donas vin mian tutan konfidon.
-Mi deziras vin tre bonan vojaĝon.

Ĉu vi opinias ke tiuj frazoj estas malkorektaj?

Amike.
Iomete jes, ili estas strangaj kaj konfuzaj - tio ne estas bona Esperanto. Pli ĝuste estas diri:

mi donas ion al iu
mi deziras ion al iu

Kaj malkorekta signifas tia, ke oni ne povas ĝin korekti? Ĉu tion vi intencis? Eble uzu malĝusta.

darkweasel (Näita profiili) 2. detsember 2012 18:50.44

hebda999:
Kaj malkorekta signifas tia, ke oni ne povas ĝin korekti? Ĉu tion vi intencis? Eble uzu malĝusta.
Ni bezonas vizaĝeton pli fortan ol eĉ plurobla " senkulpa.gif ", nur tio konvenas al tiaj ĉi mesaĝoj reasertantaj aferojn jam milfoje refutitajn.

sudanglo (Näita profiili) 3. detsember 2012 12:38.22

Jen bela temo! Kio estas la ĝusta signifo de malkorekta?

Kiel agas mal? Ĉu ĝi maligas ĉion kio sekvas? Ni supozu kunmetaĵon X-Y-finaĵo. Ĉu la ĝusta analizo estas mal(-X-Y-finaĵo) aŭ (mal-X)-Y-finaĵo?

Ni konkretigu la aferon.

Ne ŝajnas granda diferenco inter Mal(beligi) kaj Malbel(igi), nek mal(belaĵo) kaj malbel(aĵo).

Kio pri Malkombinebla? Ĉu tio referencas ion kion oni povas malkombini aŭ ĉu la signifo estas la malo de kombinebla.

Denove, ne ŝajnas esti granda diferenco.

Do tio ne multe helpas nin. Tiel ni analizu mal-korekta laŭ du manieroj - mal-korekta kaj malkorekt-a.

Laŭ la unua analizo ĝi estas la malo de korekta, do klare egalas ne-konforma al la reguloj.

Laŭ la dua analizo ni bezonas scii ĉu 'malkorekt' estas derivita de korekti au korekta. Alivorte ĉu la 'korekt' estas 'korekt' sen 'i' aŭ ĉu 'korekt' estas 'korekt' sen 'a'.

Kio estas malkorekti? Supozeble, refarigo al originala (erara) formo. Tio ne ŝajnas esti tre bezonata signifo - tio ne okazas ofte en la vivo.

Tial mi preferas por la signifo de malkorekta ke ĝi estu la malo de korekta.

Kaj specife mi dirus ke malkorekta estas emfaza formo de ne-korekta., kiel malĝustas estas pli emfaza ol neĝustas.

Zofiabarańska (Näita profiili) 3. detsember 2012 13:49.26

Hebda999 pravas.Onidevas doni, deziri ion al iu.KIAL mi ne povas redoni VIN la libron?
En PIV mi ne trovis frazojn kun doni,deziri vin.KIAL?

darkweasel (Näita profiili) 3. detsember 2012 15:01.37

Zofiabarańska:Hebda999 pravas.Onidevas doni, deziri ion al iu.KIAL mi ne povas redoni VIN la libron?
En PIV mi ne trovis frazojn kun doni,deziri vin.KIAL?
Frazo ne povas havi du rektajn objektojn, kaj la rekta objekto de doni estas ĉiam la donaĵo - same estas ĉe deziri.

Zofiabarańska (Näita profiili) 3. detsember 2012 16:44.26

Helpaĵo ankaŭ povas esti rekta objekto ĉu ne?

darkweasel (Näita profiili) 3. detsember 2012 16:45.50

Zofiabarańska:Helpaĵo ankaŭ povas esti rekta objekto ĉu ne?
Ĉe helpi estas indiferente, se tion vi celas demandi.

RiotNrrd (Näita profiili) 5. detsember 2012 18:54.28

Zofiabarańska:KIAL mi ne povas redoni VIN la libron?
La -n je "vin" kaj la -n je "libron" diras al ni ke ili estas ambaŭ rektaj objektoj. Sed, tio ne veras. Do, ni devas distingi inter ili. La rekta objekto ricevas la -n, kaj la nerekta objekto ricevas "al" (aŭ iun ajn alian prepozicion).

Mi donas al vi (nerekta objekto) la libron (rekta objekto).

Tagasi üles