Kwa maudhui

Malplimultaj lingvoj

ya Willtron, 3 Desemba 2012

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

Willtron (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2012 11:08:50 asubuhi

Saluton!

Mi volas paroli pri malplimultaj lingvoj. Ĉu vi parolas malplimultaj lingvoj? Mi proponi, ke ĉiuj ekspliki pri lia/ŝia lingvoj (nur malgrandaj kaj malplimultaj lingvoj): historio, trajtoj... La aliaj povas, kompreneble, demandoj fari ridulo.gif

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2012 12:02:03 alasiri

Kiu laŭ vi estas malgrandaj lingvoj? Kiom da parolantoj tiuj lingvoj devus havi? Ekzemple, mi pensas, ke litova lingvo estas malgranda. Ĝi havas nur ĉirkaŭ 4 milionoj da parolantoj.

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2012 12:27:11 alasiri

Malplimulta ne signifas malgranda. La franca estas malplimulta lingvo en Italio, kaj la litova estas plimulta lingvo en Litovio, kie la rusa estas malplimulta lingvo.
La kurda lingvo estas ja granda lingvo, kun pli ol 30 milionoj da parolantoj, sed ĝi estas malplimulta lingvo en ĉiuj landoj, kie ĝi estas parolata. Male, la islanda, parolata nur de tri cent mil homoj estas plimulta kaj sola lingvo en Islando.

Willtron (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2012 1:10:21 alasiri

Jes, malplimulta ne signifas ĉiam malgranda. Se vi parolas franca en Italio, vi parolas malplimulta lingvon kaj vi povas la situacio ankaŭ rakonti. Mi ne scias kio estas malgranda lingvo kaj malplimulta aŭ kio ne, sed vi povas diri kelkaj kriterioj:

- Vi parolas lingvon, ke ne estas la lingvo que parolas la plimulto en via lando.
- Ĉi tiu lingvo estas aŭtoktona en via lando.

Willtron (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2012 1:22:25 alasiri

Mi parolas la aragonan lingvo. La aragona estas lingvo en Aragono, lando en nordo de Hispanio. La aragona lingvo estas latinida lingvo kaj estas parolata en la valoj de la Pirineoj. 10.000 personoj uzas la lingvo, sed 30.000 povas ĝi kompreni.

La aragona estas ne oficiala lingvo en Aragono, sed estas protektata lingvo. En la mezepoko, la aragona estis oficiala lingvo en la Reĝlando kaj Kronlando de Aragono.

Ĉu vi havas demandoj pri la mia lingvo? okulumo.gif

Kurudi juu