Đi đến phần nội dung

pro kio...?

viết bởi jdh694, Ngày 06 tháng 12 năm 2012

Tin nhắn: 14

Nội dung: Esperanto

jdh694 (Xem thông tin cá nhân) 18:58:59 Ngày 06 tháng 12 năm 2012

Pro kio multaj Usonanoj estas malvolonta al lernas plia lingvo(j)?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:10:06 Ngày 06 tháng 12 năm 2012

Ĉu eble pro tio, ke tio ne estas tre necesa en granda lando, kiun ili malofte eliras kaj kie ili povas senprobleme komunikiĝi en sia denaska lingvo?

scorpjke (Xem thông tin cá nhân) 19:15:59 Ngày 06 tháng 12 năm 2012

darkweasel:Ĉu eble pro tio, ke tio ne estas tre necesa en granda lando, kiun ili malofte eliras kaj kie ili povas senprobleme komunikiĝi en sia denaska lingvo?
Mi supozas tute la samon.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:22:00 Ngày 06 tháng 12 năm 2012

Estus ĉi-teme interese, kiujn fremdajn lingvojn oni kutime lernas en usonaj lernejoj. Ĉu entute iujn, ĉu dependas de la ŝtato aŭ eĉ de la lernejo?

jdh694 (Xem thông tin cá nhân) 02:41:28 Ngày 07 tháng 12 năm 2012

darkweasel:Estus ĉi-teme interese, kiujn fremdajn lingvojn oni kutime lernas en usonaj lernejoj. Ĉu entute iujn, ĉu dependas de la ŝtato aŭ eĉ de la lernejo?
En mi lernejo, ili havas hispana lingvo, franca lingvo, kaj ĉina lingvo, sed multaj studentoj lernas por 2 jaro (la postulo) kaj forlasas la lingvo. Mi ne komprenas kiel personoj ne pensas alia lingvoj estas grava. Plej lernejoj en Usono havas hispana lingvo kaj franca lingvo. Multaj lernejoj havis latina, sed multaj lernejoj anstataŭigas latina kun ĉina lingvoj. La problemo estas studentoj ne interesas en lingvoj en Usono. Ĉu estas problemo en alia landoj?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:10:24 Ngày 07 tháng 12 năm 2012

jdh694:Ĉu estas problemo en alia landoj?
Plej multaj tie ĉi almenaŭ ja emas lerni la anglan, ĉar ili vidas la tujan utilecon de ĝi - kompreni anglalingvajn kantojn, kompreni anglalingvajn retpaĝojn. Aliaj fremdlingvoj kutime instruataj lerneje (la franca, la itala, la hispana) ne havas tie ĉi tiom da videbleco kaj tial ilin kutime ne tro emas lerni lernejanoj, kvankam ofte ili devas.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 08:38:41 Ngày 07 tháng 12 năm 2012

jdh694:Pro kio multaj Usonanoj estas malvolonta al lernas plia lingvo(j)?
Ili ankoraŭ ne devas lerni fremdajn lingvojn, sed iliaj infanoj jam devos dediĉi multajn jarojn por la ĉina, kiu fariĝos la mondlingvo.

Cisksje (Xem thông tin cá nhân) 09:50:46 Ngày 07 tháng 12 năm 2012

darkweasel:Ĉu eble pro tio, ke tio ne estas tre necesa en granda lando, kiun ili malofte eliras kaj kie ili povas senprobleme komunikiĝi en sia denaska lingvo?
Ĉu estas la sama afero pri la rusanoj? Mi tute ne scias. Rusio estas grandega lando, sed la lingvo ne estas monda lingvo same kiel la angla.

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 13:38:37 Ngày 07 tháng 12 năm 2012

darkweasel:Estus ĉi-teme interese, kiujn fremdajn lingvojn oni kutime lernas en usonaj lernejoj. Ĉu entute iujn, ĉu dependas de la ŝtato aŭ eĉ de la lernejo?
Kiam mi estis en lernejo, antaŭ multaj jaroj, mi studis la francan. La franca kaj la hispana estis la du plej ofte studataj lingvoj. Post ili, la itala kaj la germana sekvis. Tamen, tiam kaj nun, la plimulto da studentoj ne vere interesiĝis pri lingvoj, kaj studis tute sententuziasme. Mi supozas, ke la situacio estas eĉ pli malbona nuntempe. En multaj lernejoj, nunepoke, oni povas studi nur la hispanan. Por ŝpari monon, oni jam fortranĉis la aliajn lingvojn.

jdh694 (Xem thông tin cá nhân) 21:52:52 Ngày 08 tháng 12 năm 2012

T0dd:En multaj lernejoj, nunepoke, oni povas studi nur la hispanan. Por ŝpari monon, oni jam fortranĉis la aliajn lingvojn.
Ĉi tiu estas ridinda! Ĉu vi pensas la lernojn estas kulpigi?

Quay lại