目次へ

Paca lingvo sed malpaca lingvaĵo

Lilio,2012年12月6日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2012年12月8日 19:18:23

Sunjo:... sed tamen ekopinius ke mi preferas ne paroli kun homo A se tio estas evitebla...
Certe. Kiel oni agas publike diras al aliuloj tion, kiu oni estas.

Sunjo (プロフィールを表示) 2012年12月8日 20:15:29

RiotNrrd:
Certe. Kiel oni agas publike diras al aliuloj tion, kiu oni estas.
Nu, kompreneble ankaŭ ne estas tiom facila. Eble vi iam aŭdis pri la Johari fenestro?. Se oni preferas ne paroli kun iu pro ties publika agado laŭ mia opinio temas pli pri memprotekto (de la maldikhaŭtuloj) ol pri jam fina juĝo

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年12月10日 16:58:05

Esperanto estas kreita por homoj de diversaj lingvoj, medioj kaj kulturoj. Ofendigaj temoj varias laŭ la kulturo, kaj oni povas ofendi iun nevole. En tiu kazo, (aŭ je tiu okazo, se vi preferas) oni povas uzi pardonpeton, se la ofendito sciigas pri la ofendado. Tiu gentilaĵo estas universala. La alia komprenas, ke la ofendinto ne faris tion vole, kaj pardonas (se li mem estas ĝentila).

Normale, esperantisto deziras komuniki kun homoj malsimilaj al li, kaj devas atendiĝi pri tiaj malsimilecoj kaj provi kompreni ilin.

先頭にもどる