Aller au contenu

Paca lingvo sed malpaca lingvaĵo

de Lilio, 6 décembre 2012

Messages : 13

Langue: Esperanto

Lilio (Voir le profil) 6 décembre 2012 22:47:06

Saluton!

Tiu mesaĝo rilatas al la etoso de la forumo kaj al la maniero laŭ kiu oni komunikas ĉi tie. Mi havas tre malgrandan sperton pri tio, sed sufiĉan por ke mi sentu min vundita pro la maniero laŭ kiu, iu alparolis min.
Ĉu vi havas similajn spertojn? Ĉu vi konsideras tion normala aŭ nur kutima? Ĉu vi pensas, ke homoj, kiuj eble venas ĉi tien por praktiki esperanton nepre devas esti pretaj por malrespektemaj respondoj? Ĉu mi devus meti tiujn demandojn ekstere de Lernu ĉar verŝajne, la homoj kiuj ofendiĝis, jam foriris?

Amike,
Lilio

Chainy (Voir le profil) 6 décembre 2012 23:29:17

Mi ne konsentas kun la unuaj tri respondo-ebloj. Mi supozas, ke mi elektus la kvaran respondon, sed mi ne certas, kion ĝi signifas. Ĉu vi celis 'Per la paca lingvo'?

Cetere, kial tri negativaj respondo-ebloj, kaj nur unu pozitiva?

darkweasel (Voir le profil) 7 décembre 2012 06:07:45

Chainy:
Cetere, kial tri negativaj respondo-ebloj, kaj nur unu pozitiva?
Bonega demando - la enketo ŝajnas al mi sufiĉe tendenca, kaj mi absolute ne scias, kion alklaki.

sudanglo (Voir le profil) 7 décembre 2012 10:50:41

Lilio, citu la ofendan frazon por ke ni povu juĝi ĉu efektive ĝi estis ofenda.

Laŭ mia sperto estas tre malfacile, efike insulti en Esperanto.

darkweasel (Voir le profil) 7 décembre 2012 17:50:05

sudanglo:Lilio, citu la ofendan frazon por ke ni povu juĝi ĉu efektive ĝi estis ofenda.

Laŭ mia sperto estas tre malfacile, efike insulti en Esperanto.
Temas evidente pri la okazaĵoj en Ĉu kazo aŭ okazo?.

Sunjo (Voir le profil) 8 décembre 2012 10:34:06

Mi alklakis la kvaran respondon ĉar la unuaj tri al mi tute ne estas akcepteblaj. Ĉu Esperanto nepre estu "paca" lingvo aŭ simple "nur" lingvo estas alia diskuto.

Mi komprenis la ofendiĝon de Lilio. Mi opinias ke ankaŭ tiuj kiuj kredas ke nur estis bagetalo almenaŭ provu kompreni ke la "maldikhaŭtuloj" ne mem kulpas kaj ke estus pli agrabla por la plejmulto se ĉiuj pli konsiderus la eblajn sentojn de aliuloj - ankaŭ en retforumoj.

Chainy (Voir le profil) 8 décembre 2012 14:43:54

Sunjo:Mi komprenis la ofendiĝon de Lilio. Mi opinias ke ankaŭ tiuj kiuj kredas ke nur estis bagetalo almenaŭ provu kompreni ke la "maldikhaŭtuloj" ne mem kulpas
+1.

Ekzakte tial mi reagis al la komento de darkweasel en tiu alia fadeno. Laŭ mi, estis iom strange, ke darkweasel preferis ignori la kialon de la ofendiĝo de Lilio, sed anstataŭe elektis kritiki Lilion pro ŝia/lia ofendiĝo! Se oni diras al ofendita homo, ke la tuta afero estas nura bagatelo, tiam tio povas nur aldoni al la ofendiĝo, do oni prefere ne fari tian komenton.

Sunjo:...kaj ke estus pli agrabla por la plejmulto se ĉiuj pli konsiderus la eblajn sentojn de aliuloj - ankaŭ en retforumoj.
+1.

darkweasel (Voir le profil) 8 décembre 2012 15:43:58

Chainy:Laŭ mi, estis iom strange, ke darkweasel preferis ignori la kialon de la ofendiĝo de Lilio, sed anstataŭe elektis kritiki Lilion pro ŝia/lia ofendiĝo! Se oni diras al ofendita homo, ke la tuta afero estas nura bagatelo, tiam tio povas nur aldoni al la ofendiĝo, do oni prefere ne fari tian komenton.
Fakte mi celis atingi ĝuste la malan efikon - mi volis pli-malpli instrui, ke oni ne komprenu ĉiun kritikon kiel personan atakon. Ankaŭ mi tion iam faris, sed mi poste komprenis, ke tio nur maltrankviligas onin mem. okulumo.gif Kritiki Lilion, ne, tion mi ne volis - ĉefe mi volis helpi, sed certe mi pretas pardonpeti, se tion mi ne sufiĉe klare esprimis.

Iam mi legis koncerne tiun ĉi temon, ke oni estu konservema koncerne tion, kion oni sendas, kaj liberala koncerne tion, kion oni ricevas. (Supozeble tion skribis usonano, aliaj kulturoj miascie ne uzas la vortojn konservema kaj liberala tiumaniere.)

Sunjo:Mi alklakis la kvaran respondon ĉar la unuaj tri al mi tute ne estas akcepteblaj.
Kaj jen ĝuste kion mi celis nomante la enketon tendenca. ridulo.gif

RiotNrrd (Voir le profil) 8 décembre 2012 18:16:37

Se homo A rekte insultas homo B, tiam la ofendiĝo de B kompreneblas. Sed, la tiama ofendiĝo de homo C, kiu alie estas nur observanto, tute malgravas.

Se du homoj disputi (eĉ publike), tio estas plejparte ilia afero, kaj ne la afero de aliuloj (eĉ se iu aliulo diras ke li aŭ ŝi ofendiĝas kaŭze de la disputo). Neniu rajtas diri "Vi ĉiuj devas ne forte disputi, ĉar forta disputado ofendas min."

Sunjo (Voir le profil) 8 décembre 2012 18:43:59

RiotNrrd:Se homo A rekte insultas homo B, tiam la ofendiĝo de B kompreneblas. Sed, la tiama ofendiĝo de homo C, kiu alie estas nur observanto, tute malgravas.
Se mi estus homo C mi plej verŝajne ne ofendiĝus (se ne temas pri ĝenerala ofendo), sed tamen ekopinius ke mi preferas ne paroli kun homo A se tio estas evitebla. Kaj se neniu protestus kontraŭ la ofendo mi supozus ke tia konduto estas tute normala tie kaj mi mem decidus ke la etoso ne estus sufiĉe bona por ke mi volus iel partopreni tie. Ĉu tio gravas? Se mia opinio ne interesas vin... tute ne.

Retour au début