본문으로

Cenzuro en Lernu.net

글쓴이: UGreel, 2012년 12월 10일

글: 7

언어: Esperanto

UGreel (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오전 6:13:39

Denove mi renkontas cenzuron en la retejo, kaj tradicie en ruslingva branĉo de forumo.
Prizorgantoj de la diskutejo forviŝis miajn mesaĝojn, en kiuj mi provis diskuti pri problemoj de ruslanda esperantistaro kaj ilia agado. Ekzakte, ili ne volas vidi tiujn mesaĝojn pro tio, ke rekonas ilin en la diskuto, kaj tio ne plaĉas al ili...
Vea estas sorto de la lingvo kun tiuj 'helpantoj'...

darkweasel (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오전 10:29:48

Ĉu mi rajtas diveni, ke vi skribis tiun mesaĝon en Esperanto?

UGreel (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오후 1:47:14

darkweasel:Ĉu mi rajtas diveni, ke vi skribis tiun mesaĝon en Esperanto?
en ruslingva branĉo oni tajpas en rusa lingvo, same kiel en angla - en angla lingvo

darkweasel (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오후 2:14:50

UGreel:
darkweasel:Ĉu mi rajtas diveni, ke vi skribis tiun mesaĝon en Esperanto?
en ruslingva branĉo oni tajpas en rusa lingvo, same kiel en angla - en angla lingvo
Jes, ĝuste - kaj neobeado de tiu regulo estas nemalofta kialo por forigoj.

vincas (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오후 2:34:38

Estis ankaŭ alia ulo, kiu plendis pri cenzuro, sed li jam delonge skribis ĉi tie.

auxro (프로필 보기) 2012년 12월 10일 오후 2:47:49

darkweasel:
UGreel:
darkweasel:Ĉu mi rajtas diveni, ke vi skribis tiun mesaĝon en Esperanto?
en ruslingva branĉo oni tajpas en rusa lingvo, same kiel en angla - en angla lingvo
Jes, ĝuste - kaj neobeado de tiu regulo estas nemalofta kialo por forigoj.
mi iomete sekvis la fadenon, kaj povas certigi, ke oni skribis en taŭga lingvo kaj sen personaj ofendoj.
Sed eksterteme okulumo.gif

UGreel (프로필 보기) 2012년 12월 11일 오전 6:10:41

Absolute. Estis diskuto pri misfunkcio de lanfa agado, kaj kritiko, kiun funkciuloj lokaj ne volas legi EGE.

다시 위로