Contenido

Karlo

de bluephoenix, 11 de diciembre de 2012

Aportes: 9

Idioma: Esperanto

bluephoenix (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 07:15:15

Mi legas Karlo, libron skribitan de Edmond Privat (la sama aŭtoro kiu verkis Vivo de Zamenhof). En ĝi, mi renkontas iujn vort-formojn, kiujn mi ne vidis antaŭe. Unu estas "patrineto".

- Mi esperas, ke vi esto bona kaj ĝentila, - diris lian patrinon, adiaŭkisante lin.
- Ho jes, patrineto, la juna sinorino jam rakontis al mi ĉiujn amuzajn aferojn, kiujn on faras tie ĉi.

Kuntekste, mi ne pensis, ke lia patrino estas malgranda... ĉu tiu estas nur malnova parolmaniero (mi ja scias, ke la libro estis verkita dum 1909), aŭ, ĉu patreto kaj patrineto estas samaj kiel paĉjo kaj panjo?

ratkaptisto (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 08:21:45

Mi pensas, ke estas amoplena, tenera parolmaniero.

tommjames (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 11:14:19

Rimarku ke la signifo de -ET ne nepre temas pri malgrandeco. Tiu sufikso estas diminutivo, kiu "malintensigas" la vorton, en kiu ĝi staras. Ĝi estas tre ofte uzata por malgrandeco, sed ne ĉiam.

En ĉi tiu kazo miaopinie la aŭtoro verŝajne ne aludas al malgrandeco, sed uzas la diminutivon por karesa/tenera signifo.

Kirilo81 (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 13:13:28

Por mi temas pri nelerta esprimo flanke de Privat (jes, ankaŭ Privat povas erari).
Ĝuste por ne misuzi -et por karesa signifo E-o havas la sufiksojn -ĉj/-nj, do devus esti panjo.
Sed povas esti, ke panjo al Privat en tiu situacio ŝajnis tro intima (mi tamen ne prenus -et...).

Ondo (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 15:05:05

bluephoenix:Mi legas Karlo, libron skribitan de Edmond Privat (la sama aŭtoro kiu verkis Vivo de Zamenhof). En ĝi, mi renkontas iujn vort-formojn, kiujn mi ne vidis antaŭe. Unu estas "patrineto".

- Mi esperas, ke vi esto bona kaj ĝentila, - diris lian patrinon, adiaŭkisante lin.
- Ho jes, patrineto, la juna sinorino jam rakontis al mi ĉiujn amuzajn aferojn, kiujn on faras tie ĉi.

Kuntekste, mi ne pensis, ke lia patrino estas malgranda... ĉu tiu estas nur malnova parolmaniero (mi ja scias, ke la libro estis verkita dum 1909), aŭ, ĉu patreto kaj patrineto estas samaj kiel paĉjo kaj panjo?
Unue, mi ne kredas, ke Privat verkis Karlon tiom mallerte, ke li fakte skribis "diris lian patrinon".

Due, uzi la etigan sufikson -et por formi karesan alparolan vorton, estas tradicia lingvaĵo en Esperanto. Patreto kaj patrineto estas normalaj esprimoj. Ĉu ili enhavas tute saman nuancon kiel paĉjo kaj panjo, estas malfacile diri. Oni povas karese diri ankaŭ ekz. "Mi kisas vian maneton...", kion ne eblas esprimi per ĉj, nj. Modoj kaj moroj pri tiaj aferoj ŝanĝiĝas kaj estas malsimilaj en malsamaj kulturoj. Leganto de Esperanto devas havi vastan koron por kompreni esprimojn el diversaj epokoj kaj landoj.

Trie, kial pensi pri gramatiko, kiam temas pri delikataj, karesaj, amaj, ĝojigaj esprimoj por oniaj proksimuloj? Certe oni povas nomi siajn karajn geamikojn ekz. "mia kara ursego", "amata kisinda birdeto", "mia orulino", "mia eta [100-kilograma] Henriko" aŭ uzi iun ajn supraĵe kontraŭfaktan vorton. Kial "patrineto" estus malpermesita? Privat estis lerta uzanto de la lingvo.

tommjames (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 17:23:52

Mi ĵus hazarde rimarkis ke 'patrineto' estas en la Proverbaro, de L.L. Zamenhof:

Hejma dometo estas kiel patrineto

Sed mi ne certas ĉu tio estas karesa senco. Fakte mi tute ne scias kion diable la frazo signifas!

vidas vandenis (Mostrar perfil) 11 de diciembre de 2012 20:36:07

Pri patrineto-panjo malpli klaras.(aŭ ne). Sed mi ne komprenis
"diris lian patrinon". Mistajpis aŭtoro? Kiu?. Aŭ ree terura akuzativo piratas?

黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2012 06:10:20

vidas vandenis:Pri patrineto-panjo malpli klaras.(aŭ ne). Sed mi ne komprenis
"diris lian patrinon". Mistajpis aŭtoro? Kiu?. Aŭ ree terura akuzativo piratas?
Mi kredas ke tio estas mistajpo.

bluephoenix (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2012 03:41:01

Pardonu min! Privat skribis "diris lia patrino"; jes mi eraris, kiam mi tajpis ĝin.

Dankon al ĉiuj pro la klarigo!

Volver arriba