K vsebini

Mia -ĉj'a nomo

od bluephoenix, 11. december 2012

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

bluephoenix (Prikaži profil) 11. december 2012 07:47:06

Ĉu -ĉj estas la neformala mallonga formo de nomo, ekz Tim, aŭ la diminutivo formo, ekz Timmy? Estas malsameco almenaŭ angle... ĉu Esperante? (Alia ekzemplo: Vilĉjo - ĉu tiu estas Bill or Billy?)

Mia nomo estas angle Timothy, sed iuj, kiuj konas min, nomas min Tim. En Esperanto, mi ĉiam memprezentas min kiel Timoteo... do, iu nomis min Timĉjo. Se tiu signifas Tim, mi ne zorgos. Timmy, tamen, malplaĉegas al mi, kaj mi dauros konatigi kiel Timoteo.

pimskrabo (Prikaži profil) 11. december 2012 09:41:42

bluephoenix:Ĉu -ĉj estas la neformala mallonga formo de nomo, ekz Tim, aŭ la diminutivo formo, ekz Timmy? Estas malsameco almenaŭ angle... ĉu Esperante? (Alia ekzemplo: Vilĉjo - ĉu tiu estas Bill or Billy?)

Mia nomo estas angle Timothy, sed iuj, kiuj konas min, nomas min Tim. En Esperanto, mi ĉiam memprezentas min kiel Timoteo... do, iu nomis min Timĉjo. Se tiu signifas Tim, me ne zorgus. Timmy, tamen, malplaĉegas al mi, kaj mi daurus konatigi kiel Timoteo.
La vortero -ĉj- (same kiel -nj- por la ina formo) havas iom apartan funkciadon en Eo, ĉar ĝi permesas ĉu simple uziĝi kiel karesforma aldonaĵo (ekz: Timoteĉjo, Petroĉjo, Igorĉjo, Vilhelmĉjo), sed ankaŭ por karesforme mallongigi nomojn (do: Timĉjo aŭ eĉ Tiĉjo, Peĉjo, Igĉjo aŭ eĉ Iĉjo, Vilĉjo aŭ eĉ Viĉjo). La sola limigo estas imagpovo de la uzantoj, sed kompreneble ju pli vi mallongigas, des pli estas riskoj, ke origine malsamaj formoj pro mallongigo iĝas samaj (ekz mi nomiĝas Vito, k el tio ankaŭ fareblas Viĉjo, kiel por Vilhelmo). Tamen ne provu nepre retrotraduki, Ea kromnomo havas sian propran memstarecon. Timĉjo estas Timĉjo, kiu egale povas signifi en menso de uzanto aŭ leganto Tim' aŭ Timi'. Sed vi ankaŭ plene rajtas, se vi tion preferas, nomi k nomigi vin prefere Tiĉjo aŭ Timoteĉjo (aŭ kial ne ankaŭ Timoĉjo). La elektebleco estas granda, vi eĉ povas alpreni tute alian kromnomon. Mi konas amikon, kiu en la franca nomiĝas "Pierre" (do normale estus Petro aŭ fonetike Pjero en Eo). Ĉar estas multaj Petroj k Pjeroj en Eio k ĉar tio amuzis lin, li alprenis vortludan nomon, surbaze de la signifo de la vorto en la franca (t.e. roketo aŭ ŝtono). Li do nomas sin: Ŝtonĉjo (kio estas despli amuza, ke francoj sufiĉe ne tuj facile prononcas k komprenas ĝin!).

bluephoenix (Prikaži profil) 13. december 2012 03:47:10

pimskrabo:Timĉjo estas Timĉjo, kiu egale povas signifi en menso de uzanto aŭ leganto Tim' aŭ Timi'. Sed vi ankaŭ plene rajtas, se vi tion preferas, nomi k nomigi vin prefere Tiĉjo aŭ Timoteĉjo (aŭ kial ne ankaŭ Timoĉjo). La elektebleco estas granda, vi eĉ povas alpreni tute alian kromnomon.
Dankon pro la bonega kaj helpema klarigo!

Nazaj na začetek