Zum Inhalt

Ĉu nesufiksitaj sufiksoj estas malbelaj?

von Roberto12, 13. Dezember 2012

Beiträge: 7

Sprache: Esperanto

Roberto12 (Profil anzeigen) 13. Dezember 2012 15:00:29

Zamenhof plaĉis la ideo ke sufiksoj (kaj prefiksoj) povas esti uzataj izole, kaj mi akordas ke ĝi estas iom bona ideo. Tamen, pro iu motivo, ni havas alternativojn por la nesufiksitaj sufiksoj, kaj ankaŭ, ŝajne al mi, la "anoj" de Esperantujo preskaŭ ĉiam uzas la nesufiks-vorton. Do, estas membroj anstataŭ anoj, grupo/kolekto anstataŭ aro, kvalito/stato anstataŭ eco, loko anstataŭ ejo, necesa anstataŭ enda, mastro anstataŭ estro, instrumento anstataŭ ilo, femala anstataŭ ina, doktrino anstataŭ ismo, ktp. Estas du "etaj" problemoj kun ĉi tiu situacio: unue, oni devas lerni pli multajn vortojn, kaj due, la ekzisto de la sufiksoj tiel vortoj kaŭzis ke kelkaj radikoj ne povis havi specifajn signifojn. Ekzemple, mi opinias ke la vortoj "aero" kaj "en" ne estas "aro" kaj "in" pro la sufiksoj "aro" kaj "ino".

Ĉu vi trovas nesufiksitajn sufiksojn malbelaj? Se vi preferas uzi aliajn vortojn, kial? Kaj ĉu ĉi tiu parto de Esperanto estas difekta?

Ondo (Profil anzeigen) 13. Dezember 2012 17:49:06

Roberto12:... ni havas alternativojn por la nesufiksitaj sufiksoj, kaj ankaŭ, ŝajne al mi, la "anoj" de Esperantujo preskaŭ ĉiam uzas la nesufiks-vorton. Do, estas membroj anstataŭ anoj, grupo/kolekto anstataŭ aro, kvalito/stato anstataŭ eco, loko anstataŭ ejo, necesa anstataŭ enda, mastro anstataŭ estro, instrumento anstataŭ ilo, femala anstataŭ ina, doktrino anstataŭ ismo,
Mi tre miras pri via aserto, ke oni preskaŭ ĉiam uzas la nesufiks-vortojn. Ano, aro, eco, ejo, estro, ilo, ina estas ege oftaj vortoj. Kaj plej ofte tiuj eĉ ne estas (tute) samsignifaj kun viaj proponoj: membro povas eĉ esti io tute alia ol ano, doktrino kaj ismo apenaŭ samsignifas ktp. Por trovi la adjektivon "femala" oni devas longe serĉi, se oni komparas la oftecon kun ina, kaj kun la plej ofta (preskaŭ) samsignifa vorto virina. Pri enda vi pravas: mi nun ne memoras realan uzon de tiu vorto, sed ĝi apenaŭ signifas "necesa". Necesa estas bezonata, ne malhavebla, dum "enda" (se uzata) estus io, kion oni devas fari.

Roberto12 (Profil anzeigen) 14. Dezember 2012 15:26:48

Se estas subtilaj malsamoj inter la du vortoj, tio donas kaŭzon por ilia ekzisto ("ano" ne estas "membro" ktp). Sed mi daŭrigas scivoli ĉu la sistemo de nesufiksataj sufiksoj estas ideala en internacia lingvo.

darkweasel (Profil anzeigen) 14. Dezember 2012 20:26:45

Roberto12:Se estas subtilaj malsamoj inter la du vortoj
... kaj tiel estas.
Roberto12:tio donas kaŭzon por ilia ekzisto ("ano" ne estas "membro" ktp).
Prave.

Roberto12: Sed mi daŭrigas scivoli ĉu la sistemo de nesufiksataj sufiksoj estas ideala en internacia lingvo.
Mi ne vidas problemon kaj ne komprenas, kio ĝenas vin.

scorpjke (Profil anzeigen) 15. Dezember 2012 07:35:26

Laŭ mi oni devas peni uzi sufikson anstataŭ iu ajn alia vorto, kiu havas la saman signifon, ĉar:
1. Sufiksoj estas pli sciataj.
2. Sufiksoj estas pli mallongaj. Tio estas plaĉa laŭ mi.
3. Oni pli facile povas memori ilin.

Ondo (Profil anzeigen) 15. Dezember 2012 12:18:46

Roberto12:Se estas subtilaj malsamoj inter la du vortoj, tio donas kaŭzon por ilia ekzisto ("ano" ne estas "membro" ktp).
La diferencoj povas esti ankaŭ subtilaj, sed ofte ili ne estas. Ekzemple, membro estas ano nur kiam la vorto estas uzata figure, metafore.
Sed mi daŭrigas scivoli ĉu la sistemo de nesufiksataj sufiksoj estas ideala en internacia lingvo.
Kio estas la problemo? La lingvo naskiĝis tia, ke ĉiuj ĝiaj elementoj povas libere kombiniĝi aŭ memstari, se la rezulto havas sencon kaj ne kreas konfuzon. Tia funkciado estas tute bona en natura lingvo, kia estas Esperanto. "Sufiksoj" estas nur vorto por artefarita gramatika klaso de vortelementoj, kiujn foje utilas trakti aparte de aliaj vorteroj. Sed principe, "arbaro" konsistas el tri samvaloraj partoj: arb+ar+o.

Via originala demando eĉ havis la vorton "malbela". Mi opinias, ke vi ŝuldas al ni klarigon. Kio estas "malbelaj" elementoj de lingvo?

Roberto12 (Profil anzeigen) 15. Dezember 2012 12:45:02

Scorpjke, mi akordas kun viaj faktoj.

Weasel kaj Ondo, mi skribis miajn pensojn en la unua mesaĝo. Sufiksoj ofte ne similas la "plenajn vortojn", ekz. la vorto "aro" tute ne similas "grup" aŭ aliajn. Ne plaĉas min vidi du vortojn anstataŭ unu, kaj samtempe, se estas tre subtila malsamo, ĉi tiu estas malfacilo; facila lingvo ne havu tro multajn signifiajn-nuancojn. Kaj estas la situacio kun "in" kaj "aer".

Mi volas diri ke ĉi tiu ne estas afero pri kiu mi sentas forte. Mi nur volis priparoli ĝin por lerni pri la situacio kaj legi la opiniojn de aliaj.

Zurück nach oben