Đi đến phần nội dung

Kiel diru "viral video"?

viết bởi burungmarah, Ngày 15 tháng 12 năm 2012

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

burungmarah (Xem thông tin cá nhân) 13:02:28 Ngày 15 tháng 12 năm 2012

Ekzemple, "Annoying Orange", "Gangnam Style" ktp en YouTube ktp.

Virusa video? Virala video? Disvastigata video?

(Ĉi tio estas mia unua provo por sendi mesaĝon en Esperanto sur ĉi tio forumo. Pardonu se mi faris gramatikajn erarojn.)

scorpjke (Xem thông tin cá nhân) 13:24:47 Ngày 15 tháng 12 năm 2012

Mi dirus "virusema video" (ni komparas ĝin kun viruso) aŭ "infekta video".
"Disvastigita video" klare estas ĝusta, sed ne ekzakta traduko.

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 13:38:16 Ngày 15 tháng 12 năm 2012

burungmarah:Ekzemple, "Annoying Orange", "Gangnam Style" ktp en YouTube ktp.
Virusa video? Virala video? Disvastigata video?
La plej simpla vorto estas furora, eble eĉ furorega. Se vi volas emfazi la rapidecon, diru ekfurora, tujfurora, tujfama aŭ uzu alian similan kunmetaĵon.

Oni povas diri ankaŭ popularega, disvastiĝema, moda (aŭ nunmoda). Eblas ankaŭ, ekzemple, infekta, infektema, viruseca, virusa, kaj aliaj laŭ la nuanco kiun vi emfazas. Sed la malsano- aŭ viruso-rilataj vortoj estas metaforaj, kaj eble ne tutmonde kompreneblaj en ĉia teksto.

La signifo de la Angla vorto "viral" ŝajnas nuntempe evolui rapide, kaj oni ne vere scias, kiu estas la senconuanco en ĉiu momento kaj ĉiu kunteksto.
(Ĉi tio estas mia unua provo por sendi mesaĝon en Esperanto sur ĉi tio forumo. Pardonu se mi faris gramatikajn erarojn.)
Bonvenon! En la konsultejo oni rajtas fari lingvajn erarojn. Ĉi tie oni ne riproĉu erarintojn. (Tamen, mi konfesu, ke eraraj korektoj kaj eraraj konsiloj igas min iom riproĉema eĉ ĉi tie ridulo.gif )

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:09:24 Ngày 15 tháng 12 năm 2012

Mi trovis jenan difinon en la reto de 'go viral'.

The term refers to a phenomenon characterized by mass dissemination of an item on the Internet or other media. It is called viral because of the similarity in which actual viruses are spread. Generally one person will show the object in question to his or her contact, who will then in turn show it to their contacts, and so on. This can refer to emails, videos, pictures or anything else that gains popularity rapidly through word of mouth.

Por tiuj kiuj ne legas la anglan mi tradukas la kernon. Oni nomas tion 'viral' pro la simileco al la maniero per kiuj efektivaj virusoj disvastiĝas.

Mi pensas ke 'virusa' povus esti komprenata metafore eĉ tutmonde, sed tamen Ondo donis multajn bonajn alternativajn esprimojn.

Quay lại