Sadržaj

Lang-8

od Aaron94, 16. prosinca 2012.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

Aaron94 (Prikaz profila) 16. prosinca 2012. 05:33:53

Mi ne scias se mi rajtas sugestii alian retpaĝon, sed mi opinias ke estas bona ideo por personoj uzi Lang-8. Ĝi ne havas lecionojn, sed oni povas verki kaj aliaj personoj korektos ĝin. Estas ne multaj Esperantistoj do kelka el la fojo, devas 2-3 tagoj por mia verko korektiĝi.
Ankaŭ, ne estas nur por Esperanto, oni povas apliki preskaŭ ĉiu lingvon.

walfino (Prikaz profila) 15. siječnja 2013. 02:22:40

Vi ne poŝtis la ligilo!

http://lang-8.com/

Mi provus. Kio estas via uzanta nomo tie? Ĉu same kiel ĉi tie?

Bedaŭrinde ĝi ne permisis min meti pli ol unu denaska lingvo.

scorpjke (Prikaz profila) 22. siječnja 2013. 15:40:44

Ĝi ja estas bona sajto! Mi renkontis mian fianĉinon tie ridego.gif Senŝerce...

whysea (Prikaz profila) 1. veljače 2013. 23:22:13

Mi tre ŝatas lang-8, pli ol Livemocha.

Dominique (Prikaz profila) 2. veljače 2013. 03:47:16

Aaron94:Mi ne scias se mi rajtas sugestii alian retpaĝon, sed mi opinias ke estas bona ideo por personoj uzi Lang-8. Ĝi ne havas lecionojn, sed oni povas verki kaj aliaj personoj korektos ĝin.
Dankon pro la ligilo al www.lang-8.com.
Mi ne konis ĝin ĝis nun. Mi ĵus aliĝis (kromnomo: dominiko).
La retejo ŝajnas vere tre utila.
Mi jam sendis kelketajn korektojn al studentoj de Esperanto.

Sed ve, la retejo ne konas la lingvon, kiun mi nuntempe studas (t.e. la bretonan). Espereble ili iam aldonos ĝin.

Aaron94 (Prikaz profila) 4. veljače 2013. 21:57:24

Mi neniam aŭdis pri la Bretona. Ĉu ĝi estas praa?

Pri Lang8, mia uzanta nomo estas ĵus mia nomo, Aaron.

Se vi lernas la japanan aŭ la anglan, estas multe da anglaj-parolantoj kaj japaniaj personoj.

Leonez (Prikaz profila) 15. veljače 2013. 15:29:25

Jes, tre malnovan lingvon estas la bretona, ĝi similas al la kimran : ĝis la VIa jarcento, estis la saman lingvon (britonika ??)

Aaron94:Mi neniam aŭdis pri la Bretona. Ĉu ĝi estas praa?

Pri Lang8, mia uzanta nomo estas ĵus mia nomo, Aaron.

Se vi lernas la japanan aŭ la anglan, estas multe da anglaj-parolantoj kaj japaniaj personoj.

Aaron94 (Prikaz profila) 19. veljače 2013. 03:15:47

Mi ja aŭdis pri kimra. lango.gif

Makinary (Prikaz profila) 20. veljače 2013. 13:35:27

Mi rigardos tiun paĝon. Dankon pro la sugesto.

Natrag na vrh