לתוכן העניינים

Esperantajn "Scrabble" pecojn

של bluephoenix, 18 בדצמבר 2012

הודעות: 1

שפה: Esperanto

bluephoenix (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2012, 03:49:52

Ĉu iu ludas "Scrabble" Esperante? Se jes, kien vi aĉetis la ludon?

Mi trovis "Skramblo" en la ret-katalogo de UEA, sed ĝi nur estas plastumitaj kartoj. La kartoj estas tro grandaj (oni bezonus tablegon por ludi), kaj mi timas, ke la kvalito de la plastumitaĵo ne sufiĉas por daŭri longtempe en mia hejmo.

Mi ankaŭ trovis iun, kiu faras unikajn pecojn kaj vendas ilin per E-Bay (angle - http://www.ebay.ca/sch/creative_gifts_canada/m.htm...). Mi ne jam demandis, se ili povus fari Esperantan aron por mi (mi scias, ke la liter-valoroj estas trovebla rete). Unue, mi volas demandi ĉi-tie.

לראש הדף