Към съдържанието

Bonvolu kontroli mian tradukon

от bluephoenix, 19 декември 2012

Съобщения: 4

Език: Esperanto

bluephoenix (Покажи профила) 19 декември 2012, 21:12:49

Por plibonigi mian esperanto-sperton, mi decidis ke mi tradukas kelkajn verkojn el mia blogo. Ili ofte temas pri ret-programado. Tiu estas la unua, kiun mi tradukis. Ĝi estas lamento pri teknika stagnado. Ĉu mi bone faris? Kie mi eraras? Dankon antaŭe!

La originalo estas angla, ĉe http://zaemis.blogspot.com/2011/10/please-god-give...

Dio, Bonvolu Doni al Mi Iun Novan!

"Jen... rigardu ĉi tiun . Sed, vi devas uzi la plej freŝan version de Chrome." Aĉ. Ĉu ni ne jam spertis tiun? 15 jaroj pasis, kaj ni nun reiras rekte al la sama loko, kien ni komenciĝis... "Plej bone vidite per ." Estas domaĝe, vere.

Ne min miskomprenu. Jaroj de laboro pri normigi HTML, JavaScript, la DOM, CSS, ktp purigis multajn mankordaĵojn, kaj jes, tiu ja estis necese, sed striktaj reguloj ankaŭ sufokas kreadon. Kaj nun ĉar HTML5 kaj siaj amikoj forigis kelkaj de la limigoj, la pendolo eksvingi kontraŭen. Homoj ekkreas denove. Nun kontraŭas Firefox kaj Chrome anstataŭ Internet Explorer kaj Netscape.

Tamen, estas sistema problemo, kiu iras preter retumilaj militoj. Ĉu vi memoras AOL? Nun Facebook klopodas esti "La Interreto". Ĉu vi memoras komputilegojn kaj fininstalaĵojn? Post ni puŝi ĉion al la komputila labortablo, ni nun puŝas ĉion reen "al La Nubo." Ĉiuj de la kvara kaj kvina generaciaj programlingvoj venis kaj foriris, kaj la plej bonaj, kiujn ni nun havas, estas Java kaj Clojure?! Ĉu vi memoras Ajax, nu mi volas diri DHTML, nu mi volas diri JavaScript? Ĉiu "novigas", sed neniu vere faras ion novan, ekscitan, kaj unikan.

Damne, Tesla ŝtopis 200 lumampolojn en la teron, kaj li lumigis ilin je 25-mejloj for de potencfonto en 1899, kaj la plej bonaj, kiujn ni nun havas, estas Solyndra kaj Prius? Kio okazis?!

La sinusa ciklo de teknologiaj avancoj ne estus malbona, se ĉiu ciklo vere donis al ni ion novan; vi scias, avancon. Eble tial mi estas enua. Ĉiu ciklo ŝajnas refaradi la antaŭan ciklon, kaj ne plu estas io vere nova kaj ekscita. Ni moviĝas ronde, ne spirale. Ju pli io ŝanĝiĝas, des pli ĉio restas sama. Ĉu Quindlen estas ĝusta, kaj ĉiu rakonto jam estis dirita?

Pensu pri la canvas elemento de HTML5, kiun ĉiuj laŭdas tiel bonega kaj mirinda, 2-dimensia desegno, kiun oni povas influi per JavaScript. Se retumiloj vere farigi bonan subtenon por SVG antaŭ 10 jaroj, ni ne nun bezonas canvas. Fakte, ni jam havis tiun "novan, ekcitan teknologion" dum 10 jaroj. Kaj bedaŭrinde, SVG estas plibonega multi-maniere. Kaj bedaŭrinde, ni havis 3-dimensian kapablecon per VRM/X3D ekde la 1990-aj jaroj. Kaj bedaŭrine, ni kontentigis nin mem kun iu, kiu estas malplibona, kaj ni ridetas ĝis orelo al orelo.

Ĉu vi ne ŝatus havi la teknologion, kiu apartenas al 10-jaroja estonteco? Tente, sed mi ne certas se mi dezirus tiun... ĉar verŝajne, ĝi estus la sama kiel tio, kion mi jam havas nun dum la pasintaj 10 jaraoj, sed kun nova kampanjo de merkatiko.

bluephoenix (Покажи профила) 20 декември 2012, 23:57:49

Mia amiko helpis min. Li trovis kelkajn erarojn, sed ne tro multe. Dankon. Mi metis la kontroligitan je http://zaemis.tumblr.com/post/38420865659/dio-bonv...

黄鸡蛋 (Покажи профила) 21 декември 2012, 03:45:07

“Jen… rigardu ĉi tiun . Sed, vi devas uzi la plej freŝan version de Chrome.” Ĉu ni ne jam spertis tion? 15 jaroj pasis, kaj ni nun reiras rekte al la sama loko, kie ni ekiris… “Plej bone aspekta pere de .” Estas domaĝe.

Ne min miskomprenu. Jaroj da laboro por normigi HTML, JavaScript, la DOM, CSS, ktp klarigis multajn malklaraĵojn. , kaj tio ja estis necesa. Sed striktaj reguloj ankaŭ sufokas kreadon. Ĉar HTML5 kaj ĝiaj amikoj forigis kelkajn el la limigoj, la pendolo nun rekomencas svingiĝi antaŭen. Homoj ekkreas denove. Sed, nun kontraŭas unu la alian Firefox kaj Chrome anstataŭ Internet Explorer kaj Netscape.

Tamen, estas sistema problemo trans la “foliumiloj militoj.” Ĉu vi memoras AOL? Facebook nun klopodas esti “La Interreto.” Ĉu vi memoras komputilegojn kaj verd-ekrajnojn? Ni puŝis ĉion al la komputila labortablo, kaj nun puŝas ĉion reen “al La Nubo.” Ĉiuj el la kvara- kaj kvina-generaciaj programlingvoj venis kaj foriris, kaj la plej bonaj, kiujn ni nun havas, estas Java kaj Clojure?! Ĉu vi memoras Ajax, nu mi volas diri DHTML, nu mi volas diri JavaScript? Ĉiuj “novigas,” sed neniu vere faras ion novan, ekscitan, aŭ unikan.

Damne, Tesla ŝtopis 200 lumampolojn teren, kaj lumigis ilin je 25-mejloj for de elektra fonto en 1899, kaj Solyndra kaj Prius ankoraŭ estas la plej bonaj? Kio okazas?!

La sinusa ciklo de teknologiaj avancoj ne estus malbona, se ĉiu ciklo donus ion novan. Eble tial mi enuiĝis: ĉiu ciklo ŝajne refaradas la antaŭan ciklon, kaj neniam estas io vere nova kaj ekscita. Ni moviĝas ronde, ne spirale. Ju pli io ŝanĝiĝas, des pli ĉio restas sama. Ĉu Quindlen estas ĝusta, ke ĉiuj rakonto jam estis dirita?

Pensu pri la canvas elemento de HTML5, kiun ĉiuj laŭdas kaj opinias tiel bonega kaj mirinda, 2-dimensia desegno, kiun oni povas influi per JavaScript. Se foliumiloj farus bonan subtenon por SVG antaŭ 10 jaroj, ni ne nun bezonus canvas. Fakte, ni jam havas tiun “novan, ekcitan teknologion” de 10 jaroj. Bedaŭrinde, SVG estas plibonega mult-maniere. Bedaŭrinde, ni havis 3-dimensian kapablecon per VRM/X3D ekde la 1990-aj jaroj. Bedaŭrine, ni kontentigis nin mem per io, kio estas malpli bona, kaj ni ridetas de orelo al orelo.

Ĉu vi ne ŝatus havi la teknologion de la estonteco 10 jarojn de nun? Tente. Sed mi ne certas ĉu mi deziros tiun… ĉar verŝajne, ĝi estos la sama kiel tio, kion mi jam havas nun dum la pasintaj 10-jaroj. Ĝi nur havas novan kampanjon de merkatiko.
Mi kontrolis iom kaj korektis iom. La ruĝan parton mi ne bone komprenas.
Se vi volas klarigojn aŭ havas demandojn, mi respondos poste.

bluephoenix (Покажи профила) 27 декември 2012, 06:00:22

Multe dankon! Mi ĝustigis la verketon.

Обратно нагоре