Kwa maudhui

Prepozicioj

ya edu500ac, 21 Desemba 2012

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

edu500ac (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2012 5:47:39 alasiri

La Problemo:

Mi laboras ĉe projekto por produkti komputilan tradukon de helpilaj tekstoj (Angle "manuals") verkitaj per simpligita Esperanto. Ekzemple, ĉino, kiu laboras en trajna entrepreno, skribas proponon en Esperanto, kaj nia programo tradukas ĝin al la Portugala lingvo. Alia ĉino, kies dunganto fabrikas poŝtelefonojn, skribas helpilon en Esperanto, kaj nia programo tradukas ĝin al Suahila lingvo.

La programo devas konkludi pri la gramatika rolo de vorto per nura ekzameno de la finaĵo, aŭ per konsulto de determina tabelo (deterministic table), aŭ per prezenco de apuda prepozicio.

Mi volas sugestojn por prepoziciojn. Prepozicioj devas havi nur unu sencon por nia programo funkcii bone. Do mi devas anstataŭigi kelkajn sencojn de la prepozicioj "DE" kaj "AL". Bonvolu elekti unu el la subaj proponoj kaj diru kial vi preferas ĝin. Mi ankaŭ volas ricevi novajn proponojn. Mi antaŭe dankas ĉiujn helpantojn.

1-- Uzi adjektivojn aŭ adverbojn por klarigi la sencon. La problemo estas ke tiu propono kreas esprimojn longajn.

DE -- Kutima Esperanto: "rado de la ŝoforo" kaj "rado de la aŭtomobilo". Propono: "rado havata de la ŝoforo" kaj "rado parta de la aŭtomobilo". Pasivo: La libro estas skribita fare de Johano.

AL -- Kutima Esperanto: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin al Senegalon". Propono: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin uze al Senegalo". Kiam "AL" havas sencon de dativo, oni uzas la adverbojn "favore", "done", "uze", "utile", ktp. Oni uzas na AL nur por indiki celon aŭ direkton.

2-- Enkonduki aliajn prepoziciojn. La ĉinoj akceptis tre bone tiun proponon, kaj la studentoj lernis ĝin facile. Krome ankaŭ multaj esperantistoj jam adoptis tiun proponon. La problemo estas ke kelkaj esperantistoj ne akceptas eĉ la malpli grandan ŝanĝon al Esperanto.

DE -- Kutima Esperanto: "felo de mastrino" kaj "felo de kuniklo". Propono: "mastrines felo" kaj "felo de kuniklo". Pasivo: La libro estas skribita far Johano.

AL -- Kutima Esperanto: "La ĉinoj vendis la varon al Senegalo, sed sendis ĝin al Parizo." Propono: "La ĉinoj vendis la varon ad Senegalo, sed sendis ĝin al Parizo."

scorpjke (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2012 8:58:27 asubuhi

edu500ac:La Problemo:

Mi laboras ĉe projekto por produkti komputilan tradukon de helpilaj tekstoj (Angle "manuals") verkitaj per simpligita Esperanto. Ekzemple, ĉino, kiu laboras en trajna entrepreno, skribas proponon en Esperanto, kaj nia programo tradukas ĝin al la Portugala lingvo. Alia ĉino, kies dunganto fabrikas poŝtelefonojn, skribas helpilon en Esperanto, kaj nia programo tradukas ĝin al Suahila lingvo.
Mi esperas, ke vi sukcesu! Ankaŭ mi pensis pri krei komputilan tradukilon.

edu500ac:Mi volas sugestojn por prepoziciojn. Prepozicioj devas havi nur unu sencon por nia programo funkcii bone. Do mi devas anstataŭigi kelkajn sencojn de la prepozicioj "DE" kaj "AL". Bonvolu elekti unu el la subaj proponoj kaj diru kial vi preferas ĝin. Mi ankaŭ volas ricevi novajn proponojn. Mi antaŭe dankas ĉiujn helpantojn.
Bone, ankaŭ mi malŝatas, ke "DE" havas multajn signifojn, sed pri "AL" mi tiel ne pensis.

edu500ac:1-- Uzi adjektivojn aŭ adverbojn por klarigi la sencon. La problemo estas ke tiu propono kreas esprimojn longajn.

DE -- Kutima Esperanto: "rado de la ŝoforo" kaj "rado de la aŭtomobilo". Propono: "rado havata de la ŝoforo" kaj "rado parta de la aŭtomobilo". Pasivo: La libro estas skribita fare de Johano.
Nu... "rado havata de la ŝoforo" sonas ĝuste, sed "rado parta de la aŭtomobilo" ne. Kaj tia pasivo estas jam uzata, se mi scias ĝuste. Sed pro tio Esperanto iĝos pli malfacila (laŭ mi la unuaj du signifoj ne estas problemo).

edu500ac:AL -- Kutima Esperanto: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin al Senegalon". Propono: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin uze al Senegalo". Kiam "AL" havas sencon de dativo, oni uzas la adverbojn "favore", "done", "uze", "utile", ktp. Oni uzas na AL nur por indiki celon aŭ direkton.
Mi ne komprenas... Ĉu "al Senegalon" estas ĝusta?? Laŭ reguloj oni ne uzas la n-formon kun la prepozicio "AL", ĉu ne? Kaj mi tute ne komprenas, kion "uze al Senegalo" signifas.

edu500ac:2-- Enkonduki aliajn prepoziciojn. La ĉinoj akceptis tre bone tiun proponon, kaj la studentoj lernis ĝin facile. Krome ankaŭ multaj esperantistoj jam adoptis tiun proponon. La problemo estas ke kelkaj esperantistoj ne akceptas eĉ la malpli grandan ŝanĝon al Esperanto.
Jes, ĉar Esperanto jam estas tutbona! Se iu volas ŝanĝi ion, aliaj tion malvolas.

edu500ac:DE -- Kutima Esperanto: "felo de mastrino" kaj "felo de kuniklo". Propono: "mastrines felo" kaj "felo de kuniklo". Pasivo: La libro estas skribita far Johano.
Nu, tio supoze estas bona. Sed anstataŭe mi dirus "felo de mastrino" kaj "kunikla felo".

edu500ac:AL -- Kutima Esperanto: "La ĉinoj vendis la varon al Senegalo, sed sendis ĝin al Parizo." Propono: "La ĉinoj vendis la varon ad Senegalo, sed sendis ĝin al Parizo."
Ree, mi tute ne komprenas, kion vi volas diri ĉi tie.

edu500ac (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2012 12:05:47 alasiri

scorpjke:
AL -- Kutima Esperanto: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin al Senegalon".

Mi ne komprenas... Ĉu "al Senegalon" estas ĝusta?? Laŭ reguloj oni ne uzas la n-formon kun la prepozicio "AL", ĉu ne? Kaj mi tute ne komprenas, kion "uze al Senegalo" signifas.
Mi trompis. Mi volas diri: "Li sendis la varon al Parizo, sed vendis ĝin al Senegalo. La prepozicio AL havas en Esperanto du signifojn. Ĝi povas signifi celon de movo aŭ moviĝo: "Mi iras al Ĉinio", "ŝi sendis la varon al Parizo", ktp. Ĝi povas ankaŭ signifi ke oni faras ion por benefico, uzo, profito aŭ eĉ malutilo de persono. Tiu lasta signifo estas la dativo en ligvistiko. Mi ne scias pri la Rusa, sed en Latina lingvo oni uzas la dativon ofte por indiki profiton aŭ malutilan: "Dedit pupam puellae". Por indiki celon aŭ direkton, oni uzas la propozicion AD + akuzativon: "Hoc vendidit Senegalae, sed misit id ad Paridem."

Mia grupo volas kontakti personojn, kiuj faras laboron similan al nia projekto. Ni skribas programojn en Lisp, Prolog, kaj Merkuri. Ni uzas la SBCL (Steel Bank Common Lisp) kaj Emacs por interfaco. La programon mem ni skribas per Prolog, kaj Mercury. La komputila lingvo Mercury estas simila al Prolog, sed tre efika. Se vi uzas komputilon kun multaj kernoj, Mercury povas krei kodon paralelan tre rapida.

Junia (la estrino de la projekto) skribis libron angle kie ŝi klarigas ĉiujn teknikojn, kiujn ni uzas. La libro ankaŭ montras kiel programi en Mercury, kaj ofertas programeton por ilustri ĉiun malfacilaĵon. Junia intencas traduki la libron al Esperanto, sed mi ne scias kiam ŝi finos tiun laboron. Do mi povas sendi la anglan version al vi, se vi volas. Ĝi estas en pdf.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2013 10:31:47 alasiri

Iu sugesto: uzu adverbojn kun komplementoj: fare de, have de, vene de, prene de, cele al, done al, ktp. Unu plia vorto por pli da precizo, tio ŝajnas justa.

Ofte prepozicio estas kvazaŭ parto de la verbo, kiam estas nerekta objekto: X donas Y al Z. Estas maniero enkonduki trian "argumenton". (laŭ komputilscienca signifo)

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2013 8:10:45 alasiri

Kiel mi komprenas tion, la ŝanĝoj en esperanto havas sian nuran celon ebligi komputilan tradukadon, do ne iaj ŝanĝoj de la lingvo mem, do iu kiu volas pretigi tekston por komputila traduko, ŝanĝu la tekston tiel.

Nur kelkaj demandoj: Ĉu oni povas paroli pri "stirrado" por tiu radi kiun uzas la ŝoforo kaj aŭtorado, tiu radi kiu estas unu el la – ofte – kvar de la aŭto?

Oni povus formi genitivon aldonante "sia" al la substantivo. Tiamaniere ekestis iam la genitivo en la angla kaj skandinavaj lingvoj.

Ekzemplo: La generalo-sia aŭto staras sur la strato. = La aŭto de la generalo, staras sur la strato.

Kurudi juu