去目錄頁

Projekto Aŭdvide

Cyrill, 2012年12月22日

讯息: 124

语言: Esperanto

Cyrill (显示个人资料) 2015年12月31日下午2:43:08

Mi gratulas ĉiujn samideantojn okaze de la venonta jaro 2016 kaj, kiel donacon, ree prezentas animacian filmon "Vintra fabelo", kiun vizitantoj de projekto Aŭdvide ekvidis antaŭ tri jaroj. Nune oni povas spekti ĝin en koloro.

Cyrill (显示个人资料) 2016年1月27日上午11:12:02

Animaciaĵo "La trovito", kiu finas la prezentadon de filmoj fare de studio "Pilot", ŝajnas prezenti unu el roluloj de ankoraŭ ne aperinta tiam "Madagaskaro".

Vinisus (显示个人资料) 2016年1月27日下午2:49:24

Belega filmo. koran dankon!

Cyrill (显示个人资料) 2016年2月3日下午5:24:44

Animacia versio de humura rakonto fare de Anton Ĉeĥov certe donacos al vi iom da rido.

Cyrill (显示个人资料) 2017年1月27日下午5:11:06

Post preskaŭ jara paŭzo projekto Aŭdvide pretas denove ĝojigi la spektantojn! "Kara hundo" de Anton Ĉeĥov -- malgranda, sed admirinde rakontita historio kun brilaj aktoroj kaj brila reĝisorado.

Cyrill (显示个人资料) 2017年1月30日下午4:09:50

"La malbona knabo" de Anton Ĉeĥov -- ankoraŭ unu historio pri venko super malbono, tamen ja specifa!

Cyrill (显示个人资料) 2017年2月5日下午4:24:01

"Dramo" -- ankoraŭ unu sceneja versio de rakonto de Ĉeĥov. Verkista metio fojfoje povas montriĝi vere danĝera!..

Cyrill (显示个人资料) 2017年2月13日下午5:48:11

Admirinda skizo de homaj sentoj en "Ŝerceto" de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (显示个人资料) 2017年2月18日下午9:08:53

Malhelaj flankoj de pastorala vivo en daĉo malkovras sin en "Tragediisto nevola" de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (显示个人资料) 2017年4月2日下午12:17:24

Brila enscenigo de brila komedio! "Edziĝpropono" fare de Anton Ĉeĥov sur la scenejo de Malij-Teatro en Moskvo, kun Esperanta traduko.

回到上端