Sadržaj

Projekto Aŭdvide

od Cyrill, 22. prosinca 2012.

Poruke: 124

Jezik: Esperanto

Cyrill (Prikaz profila) 9. prosinca 2013. 18:21:32

"Gruaj plumoj" (1977) – tria animaciaĵo laŭ japanaj fabeloj, kiun prezentas la projekto. Ĉarma kaj trista historio, rakontita sen vortoj.

Cyrill (Prikaz profila) 10. prosinca 2013. 19:13:30

Mia Novjara donaco al ĉiuj Esperantistoj – tuta monto da gemoj! La plej elstara projekto de la moderna rusia animacio prezentas etnan kaj kulturan buntecon de nia lando en formo de amuza filmoserio.

Cyrill (Prikaz profila) 12. prosinca 2013. 20:08:24

Nova animaciaĵo el serio "La monto da gemoj" transigas nin de sudo norden — en Karelion.

Cyrill (Prikaz profila) 14. prosinca 2013. 20:55:30

"Kato kaj vulpino" – ankoraŭ unu historio el serio "La monto da gemoj" pri tio, kiel spriteco kaj ruzo venkas forton.

Cyrill (Prikaz profila) 16. prosinca 2013. 20:08:52

Nova filmo el “La monto da gemoj” invitas nin al la okcidenta najbaro de Rusio – Ukrainio.

Cyrill (Prikaz profila) 17. prosinca 2013. 19:47:32

Hodiaŭa fabelo en la ciklo "La monto da gemoj" devenas el Baŝkirio.

Cyrill (Prikaz profila) 19. prosinca 2013. 20:35:54

Ankoraŭ unu juvelo el “La monto da gemoj” – orienta fabelo el Tatario, memoriganta faman ciklon “Mil kaj unu noktoj”.

Cyrill (Prikaz profila) 21. prosinca 2013. 19:11:32

"Kiel bienulo estis ĉevalo" – fabelo el Belorusio.

Cyrill (Prikaz profila) 23. prosinca 2013. 18:01:20

"Saĝa filino" – animaciaĵo laŭ fabelo el urbo Voroneĵ.

Cyrill (Prikaz profila) 24. prosinca 2013. 18:54:11

Rusa fabelo en formo de gaja anekdoto pri stultulo Ivan – kion li faras, ĉio bizaras.

Natrag na vrh