目次へ

Projekto Aŭdvide

Cyrill,2012年12月22日の

メッセージ: 124

言語: Esperanto

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年4月27日 18:30:38

Projekto "Aŭdvide" komencas demonstri specimenojn el rusia animacia serio "Viglobetoj", populara en multaj landoj de la mondo. Hodiaŭ oni povas konatiĝi kun ĝi ankaŭ en Esperantujo.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年4月29日 20:18:54

Nova aventuro de niaj amikoj el serio “Viglobetoj”.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月2日 20:34:43

Pludaŭras la aventuroj de viglobetoj. Ĉu vi volus havi propran roboton, kiu faru ĉion por vi?..

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月7日 12:10:47

"Hororaĵo por Nanjo" – kvara prezentita en projekto "Aŭdvide" epizodo el serio "Viglobetoj".

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月15日 16:00:56

Hodiaŭ projekto "Aŭdvide" komencas maratonon de sovetia "aŭtora animacio" el la 60-aj kaj la 70-aj jaroj. Ĝin komencas "Historio de unu krimo" (1962) de Fjodor Ĥitruk – ĉarma skizo de vivo en Moskvo antaŭ jarcentduono.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月20日 21:39:22

En «Film', film', film'» (1968) de Fjodor Ĥitruk la majstro de animacio ironie turnas sin al siaj kolegoj el «granda» kinematografo.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月23日 13:27:52

"Mi donacas al vi la stelon" (1974) de Fjodor Ĥitruk — humura kaj saĝa rigardo al rilatoj inter viro kaj virino tra jarmiloj.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月27日 12:54:40

«Ikaro kaj saĝuloj» (1976) — ankoraŭ unu ĉefverko de Fjodor Ĥitruk. Oni tuj rekonos en ĝi kaj la historion de nia lingvo, kaj multajn aliajn...

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年5月29日 14:28:19

«Vivis unu Kozjavin» (1966) de Andrej Ĥrĵanovskij — sprita satiro pri burokratismo.

Cyrill (プロフィールを表示) 2014年6月11日 11:05:50

«Glasa harmoniko» (1968) de Andrej Ĥrĵanovskij — sovetia ĝemelo de «Flava submarŝipo» de Beatles.

先頭にもどる