Til innholdet

Projekto Aŭdvide

fra Cyrill,2012 12 22

Meldinger: 124

Språk: Esperanto

Cyrill (Å vise profilen) 2014 6 13 13:40:18

«Baletistino sur ŝipo» (1969) de Lev Atamanov — lirika etudo pri interrilatoj de vivo kaj arto.

Cyrill (Å vise profilen) 2014 6 20 19:55:21

Stranga kaj iom timiga «Monto de dinosaŭroj» (1967) — ĉu ĝi estas adiaŭo aŭ antaŭsento?

Cyrill (Å vise profilen) 2014 7 27 14:44:26

“La batalo ĉe Kerĵenec” (1971) – mirinda animacia artverko, kiu aspektas kamarado de "Andreo Rublov" fare de Andrej Tarkosvkij.

marbuljon (Å vise profilen) 2014 7 30 00:24:57

Koran dankon! Mia edzino ŝategas animacion (kaj dinosaŭrojn), sed ŝi estas sveda do komprenas nur la esperanta ; D

Cyrill (Å vise profilen) 2014 8 20 12:47:42

«Ardeino kaj gruo» (1974) fare de mondfama reĝisoro Jurij Norŝtejn, estas historio el la klasika rusa literaturo, prezentita en formo de rusa fabelo.

cspinola (Å vise profilen) 2014 8 23 11:07:19

Mi gratulas al Cyrill pro la impresa kaj valora laboro en la projekto aŭdvide. Tie estas tre interesaj kaj belaj animacioj filmoj. Dankon pro faciligi la aliron al ili per tiu forumo.
Mi ankaŭ ege rekomendas al ĉiuj legadon de la intervjuo aperinta en la julio-aŭgusta numero de "Esperanto".

Paulinho (Å vise profilen) 2014 8 24 19:26:43

Mi ankaŭ diras: Koran dankon!

Cyrill (Å vise profilen) 2014 8 30 17:26:10

"Erinaceto en nebulo" (1975) fare de Jurij Norŝtejn – la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj, kiun oni mirigite gapas jam preskaŭ kvardek jarojn. Hodiaŭ ankaŭ vi povas aliĝi al ĉi tiu senfina vojaĝo...

Cyrill (Å vise profilen) 2014 10 11 13:14:01

"Fabelo de fabeloj" (1979) – alia majstroverko fare de Jurij Norŝtejn, animacia versio de "Spegulo" de Andrej Tarkovskij.

Cyrill (Å vise profilen) 2014 10 17 19:07:59

"Reveno de Olimpo" (1969) — unua el serio da sovetiaj animaciaĵoj laŭ la helenaj mitoj.

Tibake til toppen