訊息: 7
語言: Esperanto
Demian (顯示個人資料) 2012年12月25日上午8:18:56
Sed hodiaŭ mi hazarde trovis tiun ĉi titolon de novaĵraporto: 'Gangnam stajl više od milijardu puta na Jutjubu.' La lingvo estas serba kaj la vortojn 'na Jutjubu' (sur YouTube) kaj 'stajl' (style) estas nerekoneblaj por preskaŭ ĉiuj krom la serba-parolantoj.
Tio faras min pensi ke eble Linukso (Linux), Guglo (Google), Vindozo (Windows), Jutubo (YouTube) ne estas tiom malĝustaj, kiom mi antaŭ pensis.
Chainy (顯示個人資料) 2013年1月2日下午8:39:56
Demian:Tio faras min pensi ke eble Linukso (Linux), Guglo (Google), Vindozo (Windows), Jutubo (YouTube) ne estas tiom malĝustaj, kiom mi antaŭ pensis.Ili certe ne estas malĝustaj! Estas simple demando de gusto, ĉu oni uzas tiajn Esperantigitajn formojn aŭ ne.
myris (顯示個人資料) 2013年1月3日上午12:25:53
Demian: Mi ĉiam imagis ke ĉiuj lingvoj uzantantaj la latinan abocon (krom iu balta lingvo) ne ŝanĝas formojn de vortoj. .La serba lingvo uzas la cirilan abocon (Ћирилица ). Do, kiam ili devas skribi per la latina, ili skribas laŭ elparolado.
Tjeri (顯示個人資料) 2013年1月3日上午6:56:55
maratonisto (顯示個人資料) 2013年1月3日上午9:24:36
Demian:Sed hodiaŭ mi hazarde trovis tiun ĉi titolon de novaĵraporto: 'Gangnam stajl više od milijardu puta na Jutjubu.'Mi ne parolas la serban sed supozas, ke "stajl" signifas "fariĝis", ne "stilo".
myris (顯示個人資料) 2013年1月3日上午10:33:28
maratonisto: "stajl" signifas "fariĝis", ne "stilo".Ne,"Gangnam style" estas kanzono, kiu estas vidita pli ol unu miliardo fojoj sur Youtube.
Mi ne konas tiun kanzonon...
Altebrilas (顯示個人資料) 2013年1月5日下午9:58:53
Demian:Mi ĵus rimarkis ion strangan. Mi ĉiam imagis ke ĉiuj lingvoj uzantantaj la latinan abocon (krom iu balta lingvo) ne ŝanĝas formojn de vortoj. Mi imagis ke krom kelkaj esceptoj, kiel Prague kaj Praha, Vladimir kaj Wladimir ktp, la formo de vortoj restas neŝanĝita en ĉiuj lingvoj skribitaj pere de la latina aboco.Vi pravas. La serba lingvo ne celas esti internacia (krom kadre de eks-Jugoslavio). Esperanto jes. Ni skribu internacie kaj evitu anstataŭigi per ekzotikaĵoj tion, kio jam estas internacia.