Till sidans innehåll

Le Système international d'unités (SI sistemo)

av Demian, 29 december 2012

Meddelanden: 5

Språk: Esperanto

Demian (Visa profilen) 29 december 2012 05:36:16

Krom kelkaj esceptoj, la SI sistemo estas vaste uzata tie ĉi.

Oni mezuras longon de vojoj en kilometroj, alto de diversaj strukturoj en metroj, malgrandaj aĵoj en centimetroj... sed alton de homoj oni ankoraŭ esprimas per 'feet.'

Nedepende de objekto, oni esprimas la vortojn kilogramo, miligramo, milkilogramo (ton) por montri pezon... sed kukojn oni mezuras per 'ounce.'

La areo de Barato estas pli malpli 3,3 milinoj km2, la areo de Panĝabo estas proksimume 51.000 km2... sed areo de domoj ĉiam estas esprimata per 'square feet' aŭ 'yards.'

La vorto 'miliono'estas malofte uzata. Oni kalkulas tiel ĉi:

unu - 1
dek - 10
cent - 100
mil - 1000
dek miloj - 10000
laĥo - 100000
dek laĥoj - 1000000
kroro - 10000000
dek kroroj - 100000000
miliardo - 1000000000
dek miliardoj - 10000000000

Ĉu io simila okazas ĉe via loko?

Tjeri (Visa profilen) 29 december 2012 07:37:30

Ankaŭ en la japana (kaj mi supozas ankaŭ en la ĉina) sistemo oni kalkulas simile:
1 man (万) estas 10 mil
10 man estas 100 mil
100 man estas 1 miliono
1000 man estas 10 milionoj
1 oku (億)estas 100 milionoj
10 oku estas 1 miliardo ktp...

MoutOp (Visa profilen) 29 december 2012 08:35:51

En Francio, oni uzas unike la SI sistemo sur la tero. Mare aŭ aere, oni uzas aliajn sistemojn (ekzemple la "knoto", france "nœud marin", unu marmejlo en horo por la ŝipoj).

Koracio (Visa profilen) 1 januari 2013 20:28:48

En la pasinteco la SI adaptiĝis al la 2-a sistemo en la komputado, kaj uzis la nombron 1024 anstataŭ 1000. Sed poste tiu estis ŝanĝita, kaj la nomoj de la malnovaj mezurunoj estis ŝanĝita. Estis malutila decido, kaj malbone farita.

MoutOp (Visa profilen) 1 januari 2013 20:43:26

Mi ne komprenas. Kiam la SI ŝanĝis ?

Tillbaka till toppen