Zum Inhalt

La celo de la vivo

von wulfgang, 14. Oktober 2007

Beiträge: 27

Sprache: Esperanto

Mielo (Profil anzeigen) 18. Oktober 2007 16:49:58

Mendacapote:Jes, Mielo, kota lukto! nude, kompreneble... lango.gif
Kompreneble. rido.gif Kvankam, oni ne luktas en koto sole, ĉu ne ? rido.gif

diogotux (Profil anzeigen) 19. Oktober 2007 15:22:14

Ĉiu vivanto havas sian celon de la vivo po unu, mi pensas. Kion iu volas fari kun sia vivo, povas ne esti kion iu alia volas fari kun sia vivo, ktp.

Mia vivcelo estas konstrui grandan imperion kaj domini la tutan mondon! mŭahahahahaa rideto.gif

Mielo (Profil anzeigen) 19. Oktober 2007 16:44:40

diogotŭ:
Mia vivcelo estas konstrui grandan imperion kaj domini la tutan mondon! mŭahahahahaa rideto.gif
Ĉu per helpo de la Esperanto ? rideto.gif

lunvirino (Profil anzeigen) 19. Oktober 2007 19:35:37

Do, mi pensas, ke estas grava havi ian celon entute. Laŭ mi, la homoj, kiuj ne havas vizion, ne vivas. Precize, ili ekzistas kiel vivantaj mortoj.

Mielo:
diogotŭ:
Mia vivcelo estas konstrui grandan imperion kaj domini la tutan mondon! mŭahahahahaa rideto.gif
Ĉu per helpo de la Esperanto ? rideto.gif
Aparte, mia celo estas savi la teron rideto.gif, kompreneble per helpo de la Esperanto okulumo.gif .

Umlaŭto (Profil anzeigen) 5. November 2007 14:00:53

La celo de la vivo estas estigi la mondon kies eston vi deziras.

diogotux (Profil anzeigen) 5. November 2007 22:11:53

Mielo:Ĉu per helpo de la Esperanto ? rideto.gif
Mielo, se mi dominus la mondon, estus per helpo de la Angla, ne de Esperanto.

Mielo (Profil anzeigen) 6. November 2007 00:01:30

diogotŭ:
Mielo:Ĉu per helpo de la Esperanto ? rideto.gif
Mielo, se mi dominus la mondon, estus per helpo de la Angla, ne de Esperanto.
Eble, vi ne povus konstrui grandan imperion per helpo de la Esperanto, sed mondo de la Esperanto estus pli bone kiel la nuna.
Kvankam - mi pensas - la esperantistoj estas iom idealistoj kaj ne sintrudaj, kio estus necesa por permilito de la mondo.

Trold (Profil anzeigen) 6. November 2007 08:58:21

por mi Esperanto ne estas unu imperia lingvo sed lingvo de idealistoj kiu revas pri unu pli bona mondo sen militon. Tial esperanto estas unu celo en mia vivo.

annadahlqvist (Profil anzeigen) 6. November 2007 12:34:30

Mi ne kredas ke ekzistas celo de vivo. Plue, mi estas "deterministo", sed tio estas vere terura filozofio, kaj por tio mi uzas duobla-pensado kaj pretekstas ke la celo estas feliĉeco, kaj eble beleco.

diogotux (Profil anzeigen) 6. November 2007 13:19:39

Laŭ mi, Esperanto estas nur neŭtrala lingvo, kaj oni povas diri nenio pli pri personeco de esperantistoj ol ke ili ne pensas ke iu lingvo estas pli bona ol iu alia, kaj pro tio, preferas neŭtralan lingvon. Mi mem ne estas bonema. Do, laŭ mi, Esperanto ne rilatas al pli bona mondo ĉar homoj estos bonemaj, sed ĉar ili interkompreniĝos.

Zurück nach oben