Sisu juurde

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

kelle poolt vincas, 30. detsember 2012

Postitused: 1

Keel: Esperanto

vincas (Näita profiili) 30. detsember 2012 19:36.06

La svisa poŝto lanĉis kampanjon, enkadre de kiu ĝi aperigos en 2013 oficialan poŝtmarkon kun vizaĝoj de 111 svisaj personoj, kiuj ricevos plej multe da poentoj en publika interreta konkurso.

La konkursantaj personoj devas esti svisaj loĝantoj. Unu el ili estas esperantisto, Rolf E. Ernst, konata por multoj kiel ĉefrolanto de la esperantlingva sciencfikcia filmo "Verda stelulo" (reĝisorita de Francisko Randin), aŭ kiel lanĉinto de "EsPodkasto" en epoko, kiam podkastoj ankoraŭ estis pioniraj (tre novaj, vojserĉaj) aferoj.

En la nuna, lasta rundo ĝis la 2-a de januaro en 2013 la konkursantoj kolektas poentojn, kiuj kreskas ankaŭ per "ŝato-klakoj" de amikoj, vizitantoj en la konkursa retejo:

http://www.stampoffaces.ch/?code=3606450c4b0042b67...

Dankon al vi, se per "ŝato" vi helpas aperon de esperantista vizaĝo en la svisa poŝtmarko!

Tagasi üles