Al la enhavo

12jaroj

de karasutengu, 2013-januaro-01

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-27 11:55:10

verdafeino:Saluton Karasutengu! Mi pensas, ke ankaŭ ekzistas en Japanio(kaj aliaj aziaj landoj?) alia "horoskopo", kiu uzas la sangtipojn(O-, AB+, ktp). Ĉu vi kredas, ke la sangtipo ankaŭ povas regi personan karakteron aŭ sorton? Ĉu multaj Japanuloj pensas, ke ĝi estas vera?

Mi estas sagitario kaj drako. Mi ne eĉ scias mian sangtipon. ^_^;

Mi ne multe kredas ĝin... sed mi pensas, ke ĝi estas tre interesa.
Ĉi tio estus nur unu el aŭgurada speco?

Ĉu tio estus diversaj aĵoj en la mondo?

darkweasel (Montri la profilon) 2013-februaro-05 00:01:37

Koracio:En Eŭropo ekzistas la tradicio de la zodiakaj signoj, kiuj alternas ne jare, sed monate:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako
kaj uzi ilin en la horoskopoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Horoskopo
Kiu kredas en ĝi, tiu kredas, ke la astrologoj povas el ili legi lian sorton.
Povas esti, ke en tio estas iomete pli da vero ol en la ĉinaj "bestaj jaroj" - ja povas influi infanon la klimataj spertoj (vetero kaj temperaturo), kiujn ĝi spertas en certaj periodoj de sia vivo, kaj tiuj ja estas ligeblaj al monatoj. Tamen multe pli malfacile estas imagi, ke jaroj malsamas en 12-jara ciklo.

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-05 03:36:06

darkweasel:Povas esti, ke en tio estas iomete pli da vero ol en la ĉinaj "bestaj jaroj" - ja povas influi infanon la klimataj spertoj (vetero kaj temperaturo), kiujn ĝi spertas en certaj periodoj de sia vivo, kaj tiuj ja estas ligeblaj al monatoj. Tamen multe pli malfacile estas imagi, ke jaroj malsamas en 12-jara ciklo.
Ekzistas la 11-jara suna ciklo, kiu influetas diversajn terajn aferojn ankaŭ. Tio estus sufiĉe proksima al 12-jara ciklo.

Sed kompreneble la tuta koncepto de horoskopo estas komplete sensenca, kaj ne pli ol malracia fantazio. Eĉ se 'mars-efiko' aŭ simile vere ekzistus, tio ja apenaŭ ligeblas al la asertoj kiujn horoskopistoj vere faras.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-februaro-05 09:29:35

La sola utileco de horoskopoj estas amuzo, mi ne eblus klarigi, kiel la sorto de milionoj da malsamaj kaj liberaj homoj dependus de kompareble facilaj unukaŭzaj reguloj... Alie la prognozo de la vetero ja ankoraŭ pli bone funkciu, ĉu?

Koracio (Montri la profilon) 2013-februaro-06 21:31:51

Oni uzas ciklon de 12 jaroj anstataŭ 11 jaroj, kaj oni perdas la dependecojn.

utku (Montri la profilon) 2013-februaro-10 13:38:20

Estante eks-orientazianoj, ankaŭ turkoj (precipe gokturkoj, ujguroj kaj volgibulgaroj) uzis la kalendaron kun 12 bestoj (12 hayvanlı takvim). Sed oni lernas tion nur en lecionoj de historio. Nun preskaŭ neniu uzas ĝin, nur tre malmultaj scivolemaj interesiĝantoj scias la jaran beston.

Jen la turka versio de la kalendaro, kiu ŝajne estas ĝuste sama kun aliaj. Post ĉiu 5 cikloj (60 jaroj), komenciĝas nova epoko.

externalImage.png

karasutengu (Montri la profilon) 2013-februaro-11 12:30:43

Dankon! pro via kara turka informo.

Mi miras ke en krom orientazio 12 jaroj ekzistas .

Do instruu min ke kio estas la fiŝo sekvantan lepolon ?

Gxi Japane estas drako.

Fina besto estas nur japane apro , sed alie porko.

Ĝis!

utku (Montri la profilon) 2013-februaro-12 16:03:00

Ĝi simple estas nur fiŝo spece nedifinita, kaj laŭ kelkaj aliaj fontoj, krokodilo. Historiaj nomoj estas lu, luy, ulu, uluğ, nek, bal, balıg, balık. Ĝi simbolas ecojn kiel bonŝancon kaj riĉecon. Mi ne scias, kial ĝi ne estas drako.

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-14 12:13:03

Onidire tre fortaj karpoj, kiuj povas suprennaĝi certan rapidegan torenton en Ĉinio, fariĝas drakoj. Drako estas unu sola imagita besto el 12jaraj bestoj. Do, al turkoj eble pli plaĉas fiŝo ol imagita drako. Eĉ japanoj eblas anstataŭigi drakon per reala kaj pli aminda besto por ilustraĵo de Novjara salutkarto. Tiu besto estas hipokampo(aŭ marĉevaleto). Ĉar ĝia japana nomo estas "krom-ido de drako". Kompreneble ankaŭ krokodilo similas al drako.

P.S. Mi kreis la vorton "krom-ido", t.e. ido, kies patro estas el alta rango sed patrino estas el malalta. Ĉu Esperanto jam havas tian vorton?

Reen al la supro