Al la enhavo

Kia diferenco estas inter "bonege" kaj "tre bone"?

de Andreo Jankovskij, 2013-januaro-02

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2013-januaro-02 20:04:52

Ĉu eblas diri ke "bonege" estas pli ege (aŭ ete) ol "tre bone"?

Chainy (Montri la profilon) 2013-januaro-02 20:29:19

Kio estas la diferenco inter 'дуже добре' kaj 'відмінно'?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2013-januaro-02 21:38:50

Do, tre bone -> estas kiel tre bone.
Kaj bonege -> estas kiel tre tre tre bone (kvazaŭ perfekte)

P.S. Mi timas ke "tre bone" povas esti egala al "bonege" kaj tio signifos ke mi devos refari iom da programoj kun poento-kalkuliloj.

-------------------

Demando #2 Por nova kviz-ludo estas bezonata rezult-fenestro kiel:

1 Perfekte
2 Bonege
3 Bone
4 Mezbone
5 Malbone


Kaj ankoraŭ necesas aldoni 4-6 liniojn - kion vi proponus?

Ekzemple:

5 Bonete
6 Provu denove
...

Tjeri (Montri la profilon) 2013-januaro-03 06:53:14

Malaĉe!

Reen al la supro