Į turinį

Esperanto klavar-aranĝoj por Windows

Qwertie, 2013 m. sausis 5 d.

Žinutės: 1

Kalba: Esperanto

Qwertie (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 5 d. 17:53:10

Mi ne praktikis Esperanton dum longa tempo, sed antaŭ nelonge mi volis skribi karakterojn esperantojn kaj memoris ke mi ne havis ilon por tio. Mi jam desegnis klavaron nomita "Asset" je 2006 kaj do decidis ke venis la tempo combini ĝin kun Esperanto (kvankam Asset eble ne estas ideala por Esperanto).

Mi faris 3 aranĝojn kiuj bone apogas esperanton: Qwerty (la aranĝo standarda ĉie), Asset, kaj Colemak, haveblaj ĉi tie.

Kompreneble, plej da uzantoj volos uzi Qwerty. Jen la komenco de la LEGU-MIN.txt dosiero en la Qwerty pakaĵo:

Ĉi tiu pakaĵo estas versio de la Qwerty aranĝo ke apogas miajn lingvojn plej ŝatatajn, la hispana kaj esperanto. Ĝi estas malsama al aliaj iloj kiel "Ek!", ĉar ĝi estas nur aranĝo, ne programo speciala. Mi verkis ĝin en Microsoft Keyboard Layout Creator (MKLC), kiu estas programo senkosta de Microsoft (la dosieron "EO-ES-EN.klc" oni povas malfermi en tiu programo.) Si vi ne estas sata je ĉi tiu aranĝo, vi povus crei vian propran en tiu programo (sed oni ne bezonas MKLC por instali ĉi tiu aranĝo.)

Por fari karacterojn de la hispana kaj esperanto (post ke vi sekvas la instruojn sube por instali ĝin), premu daŭre AltGr (Alt dekstra) kaj premu clavojn literajn, laŭ la jena tabelo:

Para español Por Esperanto
------------ -------------
AltGr+a = á AltGr+c = ĉ
AltGr+e = é AltGr+g = ĝ
AltGr+i = í AltGr+h = ĥ
AltGr+o = ó AltGr+j = ĵ
AltGr+u = ú AltGr+s = ŝ
AltGr+y = ü AltGr+w = ŭ
AltGr+n = ñ
AltGr+Shift+A = Á AltGr+Shift+C = Ĉ
AltGr+Shift+E = É AltGr+Shift+G = Ĝ
AltGr+Shift+I = Í AltGr+Shift+H = Ĥ
AltGr+Shift+O = Ó AltGr+Shift+J = Ĵ
AltGr+Shift+U = Ú AltGr+Shift+S = Ŝ
AltGr+Shift+Y = Ü AltGr+Shift+W = Ŭ
AltGr+Shift+N = Ñ
AltGr+/ = ¿
AltGr+1 = ¡

Ekzistas un konflikteto ĉar ambaŭ linvoj enhavas literojn "u" kun supersignoj (ú kaj ŭ). Por solvi el konflikton, uzu AltGr+W por esperanto "ŭ", ĉar "ŭ" havas la sonon de "w", almenaŭ en la angla (AltGr+u estas ú.)

Ĉi tiu aranĝo estas bazita je la aranĝo standarda "United States-International", do iujn aliajn karacterojn oni povus skribi ankaŭ, ekzemple AltGr+',' por "ç" kaj AltGr+'[' por "«". La citiloj unuobla kaj duobla (', ") ne estas enklasigitaj kiel klavoj "mortintaj" kiel en la aranĝo "United States-International", ĉar je mia opinio, tiu konduto estas tre ĝenema (kiam vi volas uzi la citilojn). Tamen,
la clavoj `, ~ and ^ estas mortintaj ankoraŭ, kiu signifas ke vi povas tajpi (ekzemple) ^c por ĉ, ~n por ñ, kaj `e por è.

url=http://millikeys.sourceforge.net/asset/esperanto.html]--Elŝuti--[/url]

Atgal į pradžią